Ankaŭ grandan servon faris UEA al la Esperanto-movado. Ĝi zorgis ekzemple pri la amuza parto de la internaciaj kongresoj. Du aŭ tri bordelestroj de la koncerna lando estis ĉiujare komisiataj delegi al la kongreso difinitan kvanton da putinoj, kiuj sperte flegis la distradon de senokupaj fraŭloj aŭ de aliaj kompatindaj soluloj. Ĉu vi rimarkis lastan jaron, ke multe pli da viroj ol kutime ĉeestis la universalan kongreson? Kaj ke, dum nur virinoj preĝis ĉe la internaciaj Diservoj (kun prediko en Esperanto), la viroj ĝenerale preferis promeni en la ombraj parkoj aŭ simple ripozi en siaj hotelĉambroj? La statistikistoj atribuas tiun fenomenon al la 20 %a dumkongresa rabato, kiu aldoniĝis al la kutima 30 %a rabato.
Kaj kion diri pri la helpo donita al multaj lernintinoj, kiuj antaŭe ne sciis, kiel uzi siajn lingvajn konojn post la kurso? Nun ili povis konfidi sian sorton al nia societo, kaj, post vojaĝo al Libano aŭ al Sud-Ameriko, ni disponigis al ili loĝon, nutron, monon kaj idealan okupiĝon je la servo de la homaro. Tio estas ja pli alloga ol leki malnovajn poŝtmarkojn, por glui ilin en polva albumo.
Nia UEA do floradis plu, kiam unuavide negrava incidento skuis la fundamenton de nia organizo kaj trudis al ni kelkajn reformojn de la statutoj. Iun posttagmezon de majo tuta grupo da usonaj maristoj elŝipiĝis en Roterdamo. Post la vizito de pluraj drinkejoj, ili hazarde preterpasis konstruaĵon portantan nian siglon. Pensante, ke tiu domo estas nova amuzejo ankoraŭ ne menciita en la lasta jarlibro, ili tuj eniris kaj, prezentante siajn UEA-kartojn, postulis viskion kaj plezurdonantinojn je 30 %a rabato. Kiam oni rifuzis tion al ili, ili ekkondutis skandale, blekante, ke ili plendos ĉe la Centra Oficejo de UEA en Bervalo pro tiu fia trompaĵo. Poste, serĉante en la ĉambroj iel uzeblajn inojn, ili fine trovis novan junan tajpistinon, kiun ili perfortis sur ŝia labortablo, tiel difektante preskaŭ tute novan skribmaŝinon.
Tiu konsterna okazaĵo subite montris, ke ni ne sufiĉe atente elektis la nomon de nia societo. Ekzistis du UEA-oj: unu vegetanta en Roterdamo kaj unu prosperanta en Bervalo. Ĉar la alia, malgraŭ sia malgraveco, estis fondita antaŭ nia, ni grandanime rezignis la arbitracion de la Internacia Kortumo en Hago. Tiu roterdama UEA cetere ne povas konkurenci kun ni, ĉar ĝi okupiĝas nur pri la neŭtralaj (?) bezonoj de la homaro.