Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

Aj! aj! aj! Mi jesis, dirante, ke mi ja povos interparoli kun ia angla fraŭlino, sed pensante: «En kiu lingvo? Ekzistas do veraj esperantistoj, eĉ en Anglujo. Ilin forprenu la diablo!» La sekvantan vendredon mi raportis la malbonan novaĵon al Lea, kaj ni estis tiel perpleksaj, ke ni ne esperantis kun la kutima plezuro. Mi decidis viziti la gvidanton de la kurso, kies adreson oni donis al mi en la Popoluniversitato. Mi trovis maljunan sinjoron kun verda stelo duonkaŝita sub blanka barbo.

- Juna viro, mi miras, ke vi neniam ĉeestis la kurson, kvankam via nomo estas en mia listo.

Mi pretekstis malsanon kaj klarigis, ke mi deziras nun intensigi la studadon, por povi paroli Esperanton tiel flue kiel miaj sanaj kunlernantoj.

De sia kadro pendanta sur la muro, super verda standardo, iu D-ro L.L. Zamenhof (1859-1917) rigardis min kun kuraĝiga mieno malantaŭ sia nazumo.

La maljuna instruisto donis al mi kelkajn librojn kaj konsilojn, kaj mi promesis reviziti lin. Sed, kiam li deklaris: «Juna viro, Esperanto estas mia sola celo en la vivo», mi pensis pri la esperanto de Lea kaj eksplodis per laŭta ridego. Ne povante doni al li freŭdan klarigon de tia malkonvenaĵo, mi atribuis ĝin al mia ĵusa malsano. La maljunulo skuis la kapon, grumblante, ke estas ja sufiĉe da stranguloj en la Movado, kaj L. L. Zamenhof (1859-1917) ĵetis al mi de sia kadro riproĉan rigardon.

Dum kvar semajnoj Lea kaj mi lernis Esperanton. Tio certe ĝenis nian esperantadon, sed kion fari? Ni enkondukis en nian petoladon severan disciplinon. La florojn mi rapide priverŝis, kaj, kiam mi alproksimigis palpeman manon al satena femuro aŭ al ronda firma mamo, Lea milde repuŝis min:

- Ne nun, karulo. Nur kiam vi estos recitinta al mi la tabelon de la korelativaj vortoj.

Kun kunpremitaj dentoj mi tragalopis la seriojn: ĉie, ĉiom, ĉiam, ĉiel, samtempe vorante per la okuloj rozan cicon rezervitan al la bona lernanto.

Bona lernanto min efektive deklaris la maljuna kurs-gvidanto, kiam mi revizitis lin. Li proponis al mi pruntepreni kelkajn librojn el la biblioteko. Tamen, kiam li vidis inter la kvar elektitaj titoloj la Sekretajn Sonetojn de iu P. Peneter, li iom ribelis:

- Ne, juna viro. Mi ne scias, ĉu mi rajtas... ĉu vi ne estas tro juna...

Tio tiel tiklis mian scivolemon, ke mi ne redonis la libron kaj asertis, ke mi estas sufiĉe matura, ktp. Dum la maljunulo cerbumis, ĉu li rajtas, mi rapide dankis kaj foriris, ne atentante L. L. Zamenhof (1859-1917), kiu fermis la okulojn malantaŭ sia nazumo.

Перейти на страницу:

Похожие книги