Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

- Tiu punejo ja ekzistas, sed, kiel sankta Petro jam klarigis al vi, ĝi estas destinita por alispecaj pekuloj. Finfine la teologoj devos iam revizii siajn praajn doktrinojn kaj klare agnoski, ke la ĉiopova Kreinto provizis la homojn per kvin sensoj uzotaj dum la tuta vivo. La regula vartado de tiuj sensoj estas la sola kulto, kiun la Eternulo atendas de la homoj. Ĝi estas kvazaŭ prepariĝado al la paradizaj ĝuoj. Tial ke vi diligente ekzercis viajn sensorganojn, nun vi troviĝas en la paradizo, kaj vi povos, dank' al via konstanta trejniĝo, senpene trovi volupton en la brakoj de la hurioj el la islama sekcio, aŭ kviete siesti en la ŝeolo, sub tiuj rokoj, aŭ trinki el jenaj riveretoj, en kiuj fluas nek lakto nek mielo, kiel stulte asertas malbonaj ekzegezistoj, sed pilsena biero kaj burgonja vino el la rikoltjaro 1955.

- Bedaŭrinde multaj teranoj ne scias tion kaj cedas plu al la influo de pereigaj superstiĉoj.

- Jes, ĉiuj, kiuj malestimas la bonaĵojn de la surtera vivo kaj malhelpas siajn samtempulojn ĝui ilin, ne indas transiri post la morto rekte al la ĉiela feliĉego. En la purgatorio do restadas pli-malpli longe militistoj, vegetaranoj, ĉikanemuloj, klubkasistoj, jezuitoj, sadistoj, asketoj, politikistoj, teduloj, ktp.

- Kial oni ne avertas ilin?

- Ili ne kredus tion. La malhumileco blindigas ilin. Survoje sankta Rabelezo afable salutis preterpasantajn beatulojn jen latine, jen malnovfrance, sed pleje Esperante. Inter ili mi rekonis plurajn famulojn kaj ege miris, aŭdante Aristotelon mem paroli en flua Esperanto. Mi petis informon de mia gvidanto:

- Kiam Esperanto estis adoptita de la paradizanoj?

- Longe antaŭ mia alveno, oni parolis tie sanskrite, poste hebree, poste greke, fine latine. Multaj konservis sian propran lingvon, kio ĉagrenis la Sanktan Spiriton, la asistanton de la Ĉefo pri klerigaj aferoj. Iam, en la jaro... lasu min cerbumi, do, jes, en la jaro 1905 post la naskiĝo de la Filo de la Ĉefo, oni aŭdis pri grupeto da homoj, kiuj kunvenis en franca haveno, por demonstri la taŭgecon de universala lingvo, al kiu ili donis la strangan nomon Esperanto. La Ĉefo komisiis al anĝelo la aĉeton de lernolibro, kaj la Sankta Spirito organizis kursojn, kiuj entuziasmigis la ĉielanaron. De tiam do... Sed atentu. Jen ĵus eliris el la ŝeolo la beata d-ro Zamenhof mem. Ĉu vi scias, ke li havas privilegian lokon en la paradizo pro sia parenceco kun la Filo de la Ĉefo? Ni alproksimiĝu.

Перейти на страницу:

Похожие книги