La impostisto estis unu el la plej fanatikaj ĉasistoj en Bervalo. Ĉe la aŭroro de tiu fatala sabato li vagis kun pafilo kaj hundo tra la bruanta ebenaĵo, tiel lasante al mia dispono varman lokon en sia lito kaj ankoraŭ pli varman en la brakoj de Karolina. Ankaŭ ni ŝmiris kaj frotpoluris niajn amilojn, kiel oni iafoje nomas la armilojn de Kupidono, kaj per ili ni senlace persekutis la plezuron ĝis en la plej intimaj kaŝanguletoj.
Ni ne povis konjekti, ke la impostisto ial revenos domen pli frue ol antaŭvidite. Dum ni kune trafis duafoje la klimakson de la volupto, terura knalo tondris en la ĉambro. Mian tiel oportune prezentatan dorson skuis la murda pafo, kaj, ankoraŭ aŭdante la kriojn de Karolina, mi sinkis en la neniecon.
Puritanoj, hazarde foliumante mian libron, rikanos, ke fia diboĉulo fine ricevis merititan punon. Toleremaj legantoj male envios mian sorton, kiu evitigis al mi longan agonion kaj ebligis al mi fini mian vivon en lasta apoteozo de ĝissate ĝuita amoro,
Kio min pleje mirigis post mia morto estis, ke mia intelekto funkcias plu. Mi devis do konstati, ke mia ĝisnuna materiisma koncepto pri la transmondo tute ne kongruas kun la sperto, kiun mi provos rakonti al vi.
Estas malfacile priskribi mian konfuzon, kiam mi retrovis min en tute nekutima stato de malpezeco. Mi ŝvebis en blueta atmosfero kaj, jam ne perceptante mian korpon, mi rapide leviĝis al luma regiono strekata de oraj radioj. Traflugante ian helan nebulon, mi sopiris al mia tro frue forlasita vivo, Mi memoris la belajn teraninojn, kiuj perdis fervoran adoranton; la Esperanto-movadon, kiu perdis elstaran klasikan aŭtoron; la mondon entute, kiu perdis neŝanceleblan optimiston. Mi sentis min iom maltrankvila, ĉar, se vere ekzistas eterna vivo, eble ekzistas ankaŭ la infero promesita al la pekuloj de mia speco.
Baldaŭ la nebulo malaperis, kaj antaŭ mi etendiĝis ia senfina murego, kies materialo ŝajnis nepalpebla miksaĵo el brilaj nuboj, vanila kremaĵo kaj holivuda kiĉa dekoracio. En ĝi faŭkis portalo, super kiu flagris granda surskribo : PARADIZO. Komence mi hezitis alŝvebi al tiu loko, pri kiu mi blasfeme ŝercadis dum mia tuta vivo, kiam mi dubis, ke oni povas esti feliĉega, eterne kantante