Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

- Malfidelulo! Jam de dek monatoj vi ne vizitis nin. Ĉu tiuj ĉi sinjoroj estas viaj amikoj?

- Jes, jen Bobo, fama restoraciestro kaj ĝuemulo. Jen aliflanke s-ro Rafano, ĉefo de la KACanoj.

La vegetarano ceremonie kisis la manon de Aglaa, dum la tri amoristinoj ekjubilis, ke ankaŭ ili estas fervoraj kacemulinoj. Mi senrevigis ilin, klarigante, ke bedaŭrinde ne temas pri la sama afero. Kiam ili aŭdis pri la «Kontraŭalkohola Centro», ĉiuj vemienis kaj demandis min, ĉu vere mi mem jam ne trinkas ĉampanon. Pinĉante la glorajn sidvangojn de la du filinoj, mi gaje protestis:

- Anasinjoj miaj, mi soifas. Ni ĉiuj soifas. Nu, kuru. Kie estas la glaciujo kun la boteloj da Pomri-ĉampano?

La entuziasmo renaskiĝis. En la salono meblita per profundaj sofoj, grandaj speguloj kaj lascivaj pentraĵoj la tri virinoj instigis nin liberiĝi de niaj ĝenaj vestoj. Ni volonte obeis. Nur Rafano ne volis demeti sian longan flavan kalsonon, kaj li aspektis kiel karnavala cikonio, kio kaŭzis ĝeneralan ridegon. Aglaa puŝis lin sur seĝon kaj sidiĝis sur liaj ostaj genuoj. Malaperante sub ŝiaj imponaj rondaĵoj, li balbutis:

- Ha, Grezijono! Grezijono! Sinjorino direktorino, mi sincere dankas vin pro la neforgesebla akcepto en via kastelo.

Bobo, tenante Talietan ĉe la talio, flustris al ŝi proponojn, kiujn ŝi verŝajne akceptis, ĉar ambaŭ baldaŭ rulfalis sur sofon en grandioza disflugado de verda araneaĵa ĉemizo kaj blanka interplektita femuraro.

Kliniĝinte super la glacisitelon, Frozina baraktis kontraŭ la malcedema korko de la unua botelo. Mi helpis ŝin, firme tenante ŝin, por ke ŝi ne falu sur la tablon. Tio ebligis al miaj fingroj retrovi la varman karesindecon de ŝia juna karno. Ŝi afekte krietis, ke mi ĝenas la englasigadon de la ĉampano, sed la duma dolĉa turniĝado de ŝia satena pugo en mia polmo konfirmis al mi, ke la adorinda komediantino perfekte asimilis la lecionojn de lia patrino kaj iam superos ŝian amorarton.

Aglaa prenis glason kaj trinkigis Rafanon. La Pomri-ĉampano fluetis de lia kaprobarbo sur lian birdobruston. Li senkulpigis sin:

- Sinjorino direktorino, mi ne estas tiel rigida, kiel mi aspektas.

Ŝi leviĝis kaj ironie deklaris:

- Pri tio mi tuj zorgos. Demetu vian kalsonon.

La nudigo de liaj fenikopteraj kruroj estis tiel malfacila, ke li stumble glitis sub la tablon. Aglaa sekvis lin, kaj baldaŭ lia balbutado «Ha, dankon, sinjorino direktorino, ha, Grezijono, dankon, ha! ho!» miksiĝis kun nia opa kverado, anhelado, gruntado, jodlado, ŝmacado, volupta kriĉado, liberiĝa stertorado.

Перейти на страницу:

Похожие книги