Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

Paŭzo.

Aglaa ekaperis el sub la tablo kun malkombitaj haroj, ĉifita ĉemizo kaj triumfa mieno. Ŝi interfrapis la manojn:

- Ne ĉesu, ne ĉesu! En kor' al ni sonas: « Obstine antaŭen! » Talieta, mia filinjo, alportu botelon da ĉampano kaj keksojn.

Ni aplaŭdis la literaturajn sciojn de nia boĵea hetajro, la fruktogustan ŝaŭmvinon de la firmo Pomri kaj la unuajn akordojn de la virtuoza Frozina, kiu, kaptinte sian gitaron, ekkantis la kortuŝan arion:


Juna streptokoko diris al sia gonokokino:

Mi volas vin gratifiki.


Mi ne intencas tedi vin, citante ĉiujn strofojn de tiu belega lirikaĵo. Ili estas cetere troveblaj en la Himnaro Esperanta. Ĥore ni kantis la refrenon:


Kial grati, kial grati?


Nur Rafano, sub la tablo, eligis el sia hoka nazo ronkajn mistonojn, kiuj ne harmoniis kun la romantika melodio.

Ĉe la naŭa botelo da ĉampano, pri kiu mi ne garantias, ke ĝi estis de la firmo Pomri, ĉar la etikedo estis malfacile legebla, mi ekdormis en virinaj brakoj. Kiom da brakoj, mi ne povas precizigi. Mi nur memoras, ke mi havis mirindajn sonĝojn, kiuj estis dolore interrompitaj de inkvizitora voĉo:

- Samideano, samideano, estas la sepa, vekiĝu!

La hirta barbo de Rafano tremetis super mia vizaĝo. Li estis jam vestita. Elrampante el dolĉa, varma amaso da brakoj, mamoj, femuroj kaj aliaj karnaj trezoroj, mi skoldis lin, sed li naive klarigis:

- Samideano, ni ne rajtas maloportuni la direktorinon kaj ŝiajn sekretariinojn tiel longe.

La «direktorino», intertempe malferminte la okulojn, ĵetis al mi demandan rigardon, kiu signifis: «Ĉu tia grado de stulteco estas ebla?» Bobo, tirite el sia dormo, blekis:

- Kreteno! Bovaĉo! Reiru al via furaĝo.

La drinkejestro saltis sur la plankon kaj kuris al la tedulo kun skuiĝanta nuda umbiliko. Li kaptis lin je la kolumo kaj puŝis lin al la pordo, kriegante:

- Iru al la stacidomo kaj petu bileton por brutvagono. Vi ne estas inda vojaĝi kun homoj.

Mi aldiris:

- Ne, Rafano. Vi ankaŭ ne estas inda resti en Grezijono.

De sur la sojlo ni rigardis la malgrasulon, similan en sia nigra vesto al stevardo de enteriga entrepreno, malaperi laŭlonge de la D-ro-Zamenhof-strato. Rimarkinte, ke kelkaj fruleviĝemaj pasantoj gapas al nia nudeco, ni refermis la pordon de la «kastelo».

Aglaa ordonis al sia filino:

- Tanjo, kuiru do al ni fortan kafon.

Перейти на страницу:

Похожие книги