Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

S-ro Verdiero prezentis nin. Kiam li menciis la vegetaranecon kaj kontraŭalkoholismon de Rafano, la bonkora pastro sincere ekridis:

- Malofta fenomeno en nia kristana regiono. Tamen eniru. Mia hejmo estas via hejmo, kaj la amikoj de Klaŭdo estas miaj amikoj.

Ni sidiĝis en granda manĝoĉambro rigardanta al bele flegata ĝardeno. Pastro Fadojo per preĝeto antaŭdankis la Sinjoron pro la mirindaĵoj preparitaj de lia servistino, kaj li vokis ŝin, verŝante anĵuan rozan vinon en la glasojn.

- Maria!

El la kuirejo la maljunulino trotetis kun tera plado plena de grashepataĵo. Ni aplaŭdis ŝin, kaj s-ro Verdiero fariĝis nia proparolanto:

- Saluton, bona Maria. Ni denove ĝuos vian talenton. Ha, kia plezuro! Nun ni trinku je via sano.

Ni levis niajn glasojn. Abrupte, malkonvene kiel laŭta furzo dum plensilento en mozarta opero, aŭdiĝis la voĉo de la KACano:

- Ĉu mi povus ricevi akvon?

Pastro Fadojo fiksis la okulojn sur la solivoj de la plafono, kvazaŭ li timus, ke ĝi falos sur la tablon. Maria krucosignis sin, murmurante Jesumarijozef, kio nepre forpelas la diablon. Ŝi demandis, konsternite:

- Ĉu vi estas malsana, sinjoro?

Ni ĉiuj ekridis, kaj pastro Fadojo, zorge tranĉante la hepataĵon, memorigis nin, ke la teksto el la evangelio, kiun li plej volonte komentarias antaŭ la piularo de Vilberno, temas pri la edziĝofesto en Kana, dum kiu la Sinjoro ŝanĝis akvon en vinon.

- Nu, rebatis Rafano, ĉar vi citas la Sanktajn Skribojn, kiel vi povas klarigi, ke vi senbezone manĝas viandon? Ĉu vi forgesis la dian ordonon: «Ne mortigu»?

La paroĥestro fermis la okulojn kaj kompateme skuis la kapon. Subite li eksplodis, kaj lia voĉo tondris:

- Ha! Per sankta Manbovo, patrono de Vilberno, ĉu ekzistos do ĉiam novaj sektuloj, kiuj pretendas kompreni la Biblion, pikpikante el ĝi senligajn pecojn? Sinjoro vegetarano, aĉetu hebrean gramatikon. «Ne mortigu» signifas nur «ne murdu». Koncerne la buĉadon de bestoj, sufiĉos al vi legi plu la Biblion, por konstati, ke la Eternulo zorgis pri la menuo de la kredantoj, rekomendante al ili manĝi ŝafofemuraĵon kaj rostitan kokidaĵon anstataŭ vermoj, bufoj aŭ similaj monstraĵoj ŝatataj de paganoj. Cetere la listo proponita de la Eternulo ne estas kredartikolo, kaj, se Li malpermesis manĝi kuniklaĵon aŭ porkaĵon, la kialo kuŝas en la malbona kvalito de la tiama bredado. Male nun... Sed mi perdas mian salivon, klarigante klarajn aferojn. Maria, alportu la andujetojn!

S-ro Verdiero aldiris:

- Maria, ne forgesu la botelojn da ŝinona vino!

Перейти на страницу:

Похожие книги