Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

- Jes, amiko, ni kunprenu la ridindan legomulon. Nun, se vi permesas, mi siestos dum kvaronhoro. La emocio lacigis min.

Lasante Bobon zorgi pri trankvila digestado, mi reiris al la kongresejo kaj profitis de paŭzo por alproksimiĝi al la inkvizitoro.

- Sinjoro prezidanto, hodiaŭ matene vi menciis vian intencon vojaĝi al Grezijono. Eble mi povus utili al vi. Postmorgaŭ mi veturos kun amiko al la grezijona regiono. Ĉu vi akceptus lokon en nia aŭtomobilo?

Li hezitis.

- Tiel mi ja ŝparus fervojan bileton kaj gajnus tempon. Sed ŝajnas, ke vi estas nek KACano nek VULVano.

- Hm! Ne en la senco, kiun vi...

Li levis sian ostan montrofingron kaj skuis sian kaprobarbon.

- Sinjoro, domaĝu vian vervon. Mi jam aŭdis tiajn krudajn kalemburojn pri nia respektinda idealistaro. Mi estas konvinkita, ke mia ĉeesto bonfare efikos sur vin. Mi savos vin, sinjoro. Mi savos vin.

La 17an de julio frumatene ni transiris la bervalan-francan limon, kaj nia aŭto rapide ruliĝis sur pitoreska vojo borderita per platanoj. Bobo gaje fajfis ĉe sia stirrado. Apud li mi ĝuis la pejzaĝon, la freŝan aeron, la leviĝantan sunon, ne atentante la tedan monologon de Rafano sidanta funde de la limuzino. Ĉirkaŭ la oka la kondukanto sciigis, ke li soifas kaj ke ni tuj faros pikniketon. Nia kunveturanto maltrankvile demandis, ĉu ni ekvidis fonton apud la vojrando. Bobo rikanis:

- Ne fonton, sed belan herbejon, sur kiu vi povos paŝtiĝi.

Ofendite, la inkvizitoro faldis sian tranĉilnazon kaj rifuzis eliri el la aŭto, kiam ni haltis en ombra arbarvojeto kaj paŝis al muskejo kun nia proviantujo. Bobo elpoŝigis korktirilon kaj prezentis al mi boĵolezan vinon el la lasta rikolto. Ĝi tikle kaskadetis en mian glutejon, kaj la resto malaperis kun gaja gluglado en la senfundan stomakon de la grasa restoraciisto. Dum Bobo malkorkis duan botelon, mi tranĉis maldikajn pecojn da salamo kaj vokis la abstinulon:

- Sinjoro Rafano, ne paŭtu. Vi bezonas nutron por la cetera vojaĝo.

Bobo blekis:

- Maljuna lignokapulo, ni pacience eltenis vian balbutaĉon pri salato kaj akvo. Nun, se vi ne gustumos la leporan pasteĉon preparitan de mia edzina moŝto, vi grave ofendos ŝin, kaj mi ĵuras per Bakĥo, ke vi iros al Grezijono piede.

La ardeaj kruroj de la vegetarano elŝoviĝis el la pordo de la aŭtomobilo kaj ŝanceliĝis ĝis la piknikejo. Li murmuris:

- Pardonu. Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.

Kaj li ĵetis sin sur la leporan pasteĉon. Li tamen ne volis trinki, certigante, ke li povas resti sobra tiel longe, kiel kamelo.

Перейти на страницу:

Похожие книги