Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

- Jes, karaj membroj de la «Kontraŭalkohola Centro», kies prezidanto mi estas, kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj», kies vicprezidanto mi estas, disvastigu nian idealon ĉie kaj ĉefe en la Esperanto-movado, kiu toleras en siaj vicoj tro da brandemuloj kaj kolbasemuloj. Ni elradikigu tiun plagon!

Miaj najbaroj aplaŭdis, Kaj mi rimarkis kelkajn malaprobajn rigardojn, fiksitajn sur mia provoke karmezina nazo. Mi ekpaŝis al la elirejo, dum la prezidanto plu predikis:

- Jes, karaj KACanoj kaj VULVanoj, mi mem, tuj post nia kongreso, unuafoje veturos al Grezijono. Kredu min: post mia restado en la kastelo la tieaj gastoj estos konvertitaj al nia etiko, kaj nur pura akvo...

Mi ne aŭskultis la pluan deklamadon de la inkvizitoro. Mi melankolie vagis sur la trotuaro, for de la mucida atmosfero de la KACVULVanoj. Fi! Kial misuzi tiel belajn vortojn por aferoj tute ne elvokantaj la ĝuojn de la kopulacio?

Ekvidante la ŝildon de la «Gaja Barelo», mi memoris, ke ĵus sonis la aperitiva horo.

- Bonan tagon, Bobo. Ĉu restas iom da vinbera suko en via barelo?

- Ho, amiko, se nur tiaj funebrantoj ĉiam kongresus en Bervalo, mi devus mem malplenigi miajn barelojn sola kun mia Bobino.

Mi ridis:

- Ne timu. Se vi vere bezonus helpon, mi konas iun, kiu...

- Jes, amiko, mi konas vian bonan koron kaj vian grandan stomakon. Nu, gustumu tiun rozan vinon el Arbozo. Mi ricevis ĝin antaŭ du semajnoj.

El la fundo de la restoracieto spica bonodoro de stufitaĵo akompanis la voĉon de Bobino, kiam ŝi puŝis la pordon de la kuirejo:

- Bobo! La manĝo estas preta. Ha, bonan tagon, sinjoro Luĉjo. Vi estas nia sola gasto. Restu do kun ni. Mi scias, ke vi ŝatas mian kuniklaĵon. Antaŭe vi povos konigi vian opinion pri farĉitaj tomatoj, kiujn mi...

La mastro interrompis sian edzinon, ŝerce frapante ŝian postaĵon.

- Bobino, ne babilu. Mi malsatas.

Ŝi rebatis:

-Ventregulo, zorgu do pri la trinkaĵoj. Iru en la kelon. Ankaŭ mi deziras gustumi vian vinon el Ĵuraso.

Перейти на страницу:

Похожие книги