Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

Starante dekstre de Korina, mi voris ŝin per la okuloj, kaj mi retenis miajn formikplenajn manojn. Mia rigardo enprofundiĝis tra la dekoltaĵo ĝis la antaŭkorto de ŝia «forĝejo», alkroĉiĝis al belgrajno sub ŝia orelo, karesis ŝian grasetan korpon de supre malsupren kaj reen, estis torturata de la tenta tremetado de ŝiaj mampintoj ĉe ĉiu «ha, ha, ha». Fine mi ekvidis la piedeton, mian komplicon, flirtanta kun la pianpedalo. La piedeto signis al mi: «Nu, stultulo, kion vi atendas?»

Kuraĝigite, mi klinis min kaj algluis miajn lipojn al la belgrajno. La piano silentis, kaj el la gorĝo de la kantantino gluglis lasta «ha, ha, ha», sed en tute nova tono. Ŝia korpo skuiĝis, kaj ŝi turnis al mi siajn simplanimajn bluajn okulojn.

Mi murmuris:

- Korina, mi ne povis plu.

Ŝi suspiris:

- Mi ne scias, kion mi pensu pri tio.

Ŝi komedie paŭzis kaj afektis seriozan mienon.

- Krome, sinjoro, vi ankoraŭ ne diris al mi, kion signifas midzi.

La brakoj, kiujn mi jam tenis pretaj ĉirkaŭpreni ŝin, falis laŭlonge de mia korpo. Mi rigardis ŝin per stultaj okuloj kaj demandis, konsternite:

- Kion vi diris?

- Kara amiko, mi nur deziras scii, kio estas midzi.

- Mi jam ja klarigis tion al vi.

- Ne, vi nur ĵonglis per «ne forgesu min», «midzu min» ktp, sed vi mem scias, ke via midzo ne estas trovebla eĉ en la Plena Ilustrita Vortaro.

Mi ridetis.

- Korinjo, vi estas poetino. Vi do posedas ekzempleron de la Parnasa Gvidlibro.

- Certe, jen ĝi.

- Nu, bonvolu foliumi ĝis la glosaro. Ŝi serĉis kaj laŭte legis:

- Midzi: buŝko... ho, ho, hooo!

Kvara «ho» ne eliris el ŝia mirronda buŝo, ĉar mi kaptis ŝiajn genuojn, por turni la piantabureton, ĝis ŝiaj lipoj troviĝis ĝuste antaŭ miaj. Ha, la hipokritulino! Kia kiso, kia kisado! Post du minutoj (aŭ du horoj?) Korina milde repuŝis min, por reakiri spiron kaj flustri en mian orelon:

- Karulo, ĉu estas eble, ke tiaj manieroj, kiaj en Parnaso, ekzistas en la realeco?

- Korinjo, mia dolĉa amatino, ĉu vi vere neniam?..

Ŝi levis la ŝultrojn.

-Vi mem aŭdis mian edzon laŭdi sian konservemon.

Ambaŭ ni vespiris, kaj post silento, forte alpremiĝante al mi, ŝi hezite demandis:

- Karulo, ĉu vi opinias, ke ankaŭ al mi plaĉus?..

Перейти на страницу:

Похожие книги