Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

Ni sidiĝis ĉirkaŭ rustike dekoraciita tablo, kaj baldaŭ pufaj tomatoj krevis sub niaj forketpikoj, liberigante aroman haketaĵon, kies sukon ni postlekis de niaj lipaj komisuroj. Kun fermitaj okuloj ni enstomakigis ĉiun duan glutaĵon per helpa gargaro de arboza vino. Ha, la arboza vino! Se Bervalo ne alkalkulus min al siaj infanoj, mi dezirus esti franco, mi emus vivi en Ĵuraso. Kiam la talentega Bobino surtabligis la kuniklaĵon kaj deprenis la kovrilon de la kaserolo, glora fanfaro ektremigis niajn nazlobojn, kaj la trempo de nia pano en la saŭco estis kvazaŭ uverturo al ajla, laŭra, petrosela, askalona, agarika, timiana simfonio.

Bobo subite deklaris:

- Mia Bobino estas geniulino. Mi bedaŭras, ke mi devos ŝin forlasi.

- Vi estas freneza! Ĉu vi intencas eksedziĝi?

Ridego skuis la barelventron de Bobo.

- Tute ne. Mi nur vojaĝos al Saŭmuro, por aĉeti vinon. Dum mia foresto mia bofratino helpos Bobinon.

- Al Saŭmuro?

- Jes. Ĉu vi deziras akompani min?

Serĉante per la pinto de la lango peceton da kuniklaĵo kaŝitan en kava molaro, mi cerbumis: la kastelo Grezijono situas en la sama departemento kiel Saŭmuro. Ĝi kuŝas precize en la komunumo Boĵeo. Kaj en la ĉarma urbeto Boĵeo kuŝas (kun multaj viroj) tri famaj putinoj: la patrino Aglaa kaj ties du filinoj Frozina kaj Talieta. La boĵeanoj nomas tiujn tri graciulinojn simple «la ses gluteoj». Iam ĝuinte mem la gastamon de la ses gluteoj, mi decidis, ke tiuj ses gluteoj servu kiel lasta remparo antaŭ la insida agreso de la prezidanto Rafano kontraŭ Grezijono.

- Bobo, mi libertempas. Mi do veturos kun vi al Saŭmuro. Ĉar vi havas grandan aŭtomobilon, ni eventuale povus kunpreni konaton, ĉu ne?

- Kiun?

Kiam mi citis la nomon de la kontraŭalkohola vegetaranarestro, la restoraciisto, kiu estis malpleniganta sian glason, preskaŭ sufokiĝis. La okuloj elsaltis el lia viola vizaĝo. Li konvulsie ektusegis, kaj la arboza nektaro, maltrafante la gorĝon, vaporumiĝis ĝis la nazo de Bobino, kiu ekskoldis sian maldelikatulon. Inter ruktoj, gargarbruoj kaj borborigmoj, raŭkaj sakroj ŝprucis el lia tremanta buŝo:

- Brrr - Fek! - Ĥĥĥa! - Vi deliras - Merdon! - Kontraŭalkoĥ-ĥ-ĥ - Neniam!

Mi milde frapetis lian dorson, prezentis al li plenan glason kaj provis kvietigi lin, maldetale klarigante mian celon. Kiam lia edzino surtabligis kortuŝe molan kamemberton, lia vizaĝo sereniĝis. Miaj paroloj esperigis al li amuzan vojaĝon kun s-ro Rafano, kaj li fine konsentis:

Перейти на страницу:

Похожие книги