Fuŝirante kaj faletante, ĉiam venante en la neatenditajn embuskojn de la Tundro, senkonsole ploris la malgranda Kejgin sur la malluma vojo de blindula vivo. Ĉie li renkontis nur malamikojn, eĉ en la gepatra
Sed Umka opiniis alie. Lasinte la cervaron al siaj fidelaj kolima-hundoj, kaj transdoninte la tutan mastrumadon al la edzinoj, li ekokupis sin nur pri la blinda fileto. Umka diris al li, ke la fajro ne estas malamiko. Male, ĝi estas la plej bona amiko de la homo en la Tundro. Kaj la murmuranta tekruĉo estas ankaŭ fidela kamarado en la malvarmega nordlando. Sed en la interrilato kun ili oni bezonas singardemon. La destinita vivi devas antaŭ ĉio lerni la singardemon.
Umka instruis al la knabo, kiel ekbruligi la fajron, kiel meti surfajren la tekruĉon kaj kiel forpreni ĝin, se ĝi ekbolas. Li konatigis lin kun la
Nun Kejgin ĉesis plori; li komencis ridi. Li ekkomprenis, ke la homo en la Tundro estas ĉirkaŭita de amikoj, kaj nur dank' al tiuj ĉi amikoj la homo povas vivi sana kaj feliĉa tie. De nun Kejgin eklernis ami kaj estimi tiujn amikojn de la homo.
Kiam la knabo iom pliaĝiĝis, Umka prezentis al li pluajn amikojn de la homo: tranĉilon, hakilon, martelon, borilon, alenon. Komence tiuj ĉi novaj amikoj ŝajnis al Kejgin tute nefidindaj: la tranĉilo jam ĉe la unua konatiĝo dolore ekgratis al li la manon; la hakilo vundis la piedon, la martelo preskaŭ frakasis la fingron, la borilo eniĝis la genuon, aleno trapikis la manplaton — la amikoj de la homo estis tute nefidindaj. Sed Umka diris: «La amikoj estas bonegaj kaj tute fidindaj, sed oni devas konduti kun ili ĝentile, atenteme kaj tre pacience. La destinita vivi devas lerni la ĝentilecon, atentemon kaj pli ol ĉion, paciencon».
La patrinoj instruis al Kejgin dum siaj nomadaj vagadoj, kiel disigi kaj rekunmeti la
La ĉukĉa glitveturilo (
5.
Kejgin evoluis je brava, forta dudekjara junulo. Ĉiuj laŭdis lian diligentecon, ĉiuj admiris liajn kapablojn. Sed ĝuste en tiu ĉi tempo li subite ekmalĝojis, eksopiris, malheliĝis. La patrinoj maltrankviliĝis: «Kio okazis al vi, fileto?»
La junulo konfuziĝis: «Mi mem ne scias, patrinetoj».
Iufoje li flustris al sia plej parenca patrino: «Mi ne volas plu vivi...»
Umka denove observis sian filon tre atente. Li ree forlasis ĉiujn zorgojn pri la cervaro al la fidelaj kolimaj hundoj, ĉiujn klopodojn pri la mastrumado al siaj edzinoj. De malproksime li observis sian sopirantan filon, observis kaj baldaŭ komprenis: «La destinita vivi devas havi edzinon...»
Umka veturigis sian filon al unu el siaj malnovaj amikoj, kiu loĝis ses- aŭ sepcent kilometrojn de tie, apud la maro mem.
Laŭ la kutimo de la Tundro, ĉiu fianĉo, antaŭ ricevi konsenton pri sia edziĝo, devas servi kaj labori por sia estonta bopatro iafoje kelkajn monatojn, iafoje du-tri jarojn.