Timemaj kiel cervidoj kaj scivolaj kiel polusvulpetoj ili laŭkutime vagadis arete tra niaj komunaj kaj privataj loĝejoj, interesiĝante pri ĉio kaj ĉiu, nenion pasante nerigardite, neniun lasante ne rimarkite. Modestaj kaj ĝentilaj ili diligente studis sur niaj muroj ĉiujn portretojn, bildojn kaj fotografaĵojn, singardeme esploris bagatelaĵojn kaj ornamaĵojn sur niaj komodoj aŭ tualettabloj, inspektis detale ĉiujn kestojn, valizojn kaj ŝrankojn, kun miro rigardante en ĉiujn anguletojn, pripalpante kritike ĉiujn objektojn. — Senbrue kaj trankvile ili admiris ĉion, neniun enviante; pri multo ili estis entuziasmaj, sed petis nenion. Pri ŝteloj dum ĉi tiuj kolektivaj trarigardoj neniam iu plendis; la ĉukĉoj ŝajnis absolute honestaj. En la baza komunmanĝejo ili staradis kontraŭ ni kaj fikse rigardante niajn buŝojn observis plejatente kion, kiel kaj kiom manĝis aŭ trinkis ĉiu el ni. Kaj la Tundro ofte sciis pri ĉiu el ni tiajn detalojn, pri kiuj ni mem eĉ ne suspektis, kaj estante humoruloj, la ĉukĉoj naive karikaturis ĉion, kion ili trovis ridinda en ni. La bazanoj furiozis pro ĉi tiuj indiĝenaj invadoj, sed la bazestro, mirinde grandanima homo, petis ĉiujn esti paciencaj kaj toleremaj, kaj ni toleris. Nur nia apotekisto-kuracisto, eŭrope edukita persono, ĉiam skandalis kaj publike postulis, ke la indiĝenoj estu diskretaj kaj ne ŝovu sian tundran nazon en la privatan vivon de la eŭropanoj. Li estis komunisto kaj celis politikan karieron, tial li parolis ĉiam kun granda aplombo kaj ĉiam pli laŭte ol estis bezone. Mi ne volas mencii lian naciecon por ne estigi antaŭjuĝojn kontraŭ iu nacio, des malpli ĉar tia tipo estas trovebla ĉie en la eŭrope edukita, kapitaliste civilizita sfero. La tundraj karikaturistoj pentris lin flakonforma, kun apoteksurskribo «amoniako». Je lia apero ĉiuj ŝajnigis terni. La kuracisto furiozis.
Dum la indiĝenaj invadoj mi konatiĝis kun Nerulteng, brava deknaŭjarulo. Li flue parolis ruslingve, ĉiam ŝercis kaj multe ridis. Lia enlanda russlango faris la ŝercojn duoble ridigaj. Unu fojon li demandis min, ĉu mi scias, kiel la ĉukĉoj nomas sin mem. Mi havis nenian ideon pri tio.
«Do sciu: ni nomas nin Ligi-Oravilli, kio signifas: la veraj homoj. La aliajn nacianojn ni nomas laŭ iliaj nomoj aŭ simple h o m o j».
Aŭdinte ĉi tiun pretendan nomon de la arkta popoleto, mi ekridegis kiel pri la plej bona spritaĵo de la Tundro, sed Nerulteng vidante min ridi, eĉ ridegi, tute malĝojis:
«Ĉu ni ne estas fakte la veraj homoj?» — Li diris kaj aldonis mallaŭte: «Ĝis nun ni neniam dubis, ke ni estas Ligi-Oravilli».
Mi estis ravita. Ni amikiĝis.
Nerulteng sciis sufiĉe bone legi ruslingve, kaj li petis min doni al li ian belan libron. Hazarde mi donis al li la rakontojn pri la malproksima Nordo de Jack London, kaj de tiam post ĉiu tralegita rakonto li venis por demandi min, ĉu ĉio estas vera, kion oni skribis en la libro. Mia ĉiama respondo estis, ke Jack London estas tutmonda fama aŭtoro, sekve oni povas kredi al li. Tamen la sangavidaj tipoj kaj teruraj scenoj de la malproksima amerika Nordo tute forestis en nia malproksima Nordo, kaj ili impresis la junulon neimageble; li ĉesigis siajn ŝercojn kaj ne ridis plu. Ĝuste tiutempe mi estis okupata je miaj personaj afliktoj kaj tute malatentis la psikologian staton de mia tundra amiko.
3. La eŭrope edukita homo.
Iun tagon la propaganda fako de la bazo invitis la indiĝenajn gastojn al nia klubejo por pasigi tie horon rigardante kinofilmon. La eŭrope edukita kuracisto ludis violone kaj mi akompanis lin per gitaro. Tio estis nia kutima kontribuo al la amuzo en la kunestadoj de la bazanaro.
Mia juna amiko sidis apud mi; lia mano kuŝis sur mia genuo, lia kapo premiĝis al mia ŝultro. Li estis malserene silentema.
Mi ekagitis: «La mondo estas dividita je du malamikaj tendaroj, kiuj deklaris unu kontraŭ la alia senindulgan, kruelegan militon, militon neĉesigeblan ĝis la morto. Ĉiu el ni, eĉ en la plej malproksima Tundro povas iĝi en ĉiu momento senkulpa viktimo de tiu ĉi nesatigebla malamego. Tial ĉiu nun devas scii plej klare, je kies flanko li staras».
La filmo komenciĝis. Unue oni montris kelkajn scenojn el la mondmilito kaj poste scenojn el la rusa enlanda batalado. Ni ludis ĉiuspecajn marŝojn kaj la famajn militkantojn de la rusa revolucio. La mano de la junulo tremis ĉiam pli kaj pli; li ŝajnis febri. Jen sur la filmo aperis la sennombraj aroj de la Ruĝa Armeo irantaj ataki la lastan, nealireblan bastionon de la kontraŭrevolucio. La blankuloj bombardas ilin de aeroplanoj, kanonas de la maro per la alianca ŝiparo, verŝas sur ilin murdan pluvegon de ĉiuj flankoj. Miloj da ruĝuloj falas, sed ilin anstataŭas aliaj miloj, dekoj da miloj, kaj ili iras ĉiam antaŭen, ĉiam proksimiĝante pli kaj pli. Jen en la malproksimo vidiĝis la ruĝa kavalerio. Nova pluvego da kugloj, bomboj, grenadoj.