«Laŭŝajne, vi eŭropanoj estas saĝaj, tre saĝaj, multe pli saĝaj ol ni: vi inventis ĉaspafilon, motorboaton, kuir- kaj kudromaŝinojn, gramofonon kaj aliajn aĵojn utilegajn eĉ por ni en la Tundro. Vi inventis ankaŭ vaporŝipon, aeroplanon, aŭtomobilon, elektran lumon, telefonon, telegrafon, radion, kinofilmojn kaj multajn aliajn mirindaĵojn, kies nomojn ni neniam aŭdos en niaj
Montradu al ni en viaj kinofilmoj viajn saĝaĵojn, kaj neniam montru viajn malsaĝaĵojn, kaj la Tundro ŝategos viajn filmojn kaj benos vin».
La maljunulo finis; la indiĝenoj laŭte aplaŭdis lin, la eŭropanoj konfuzite silentis, nur mi aplaŭdis kaj kriis: «Bravissimo, Ligi-Oravilli!»
Respondi kaj nuligi la efekton de la tundra oratoraĵo oni komisiis al la kuracisto, al la eŭrope edukita homo. Li diris:
«Via tundra socio estas socio de primitiva komunismo. De via komunismo la homaro, tra senĉesaj klasbataloj, kiuj ĉiam signifis progreson, faris sian grandan ciklon kaj kun la kulturaj akiraĵoj de miljaroj nun revenas denove al komunismo. Sed nia nuna komunismo ne estas la via. La nia estas bazita sur scienca fundamento, ekipita per ĉiuflankaj teoriaj kaj praktikaj sciaĵoj, armita per multjara militsperto. La tundra socio nun ankaŭ devas komenci sian klasbatalon kontraŭ siaj ekspluatantoj».
«Ni tiajn ne havas!» — Ekkriis la ĉukĉoj.
«Jes, vi ilin havas. Ekzemple, la kutroposedantoj inter vi, ĉu ili ne estas pli riĉaj ol vi?»
La tundranoj ekbruis: «Ni uzas la kutrojn komune, ni ĉasas ĉiam kolektive kaj ĉion dividas inter ni egalparte».
«Jes, jes», — daŭrigis la parolanto, — «sed la kutromastro tre ofte akceptas en la kolektivon de ĉasistoj sian fileton 12- aŭ 13-jaran, kaj post la ĉaso la knabo ankaŭ ricevas egalparton da ĉasaĵo. Ĉu tio ne estas maskita formo de ekspluatado?»
«En ĉiujn niajn kolektivojn ni volonte akceptas la knabojn», — argumentis la tundranoj.
«Bonege», — konsentis la agitisto, — «sed tio tamen estas maskita formo de ekspluatado. Mi ne bezonas paroli pri viaj ŝamanoj (religisaĝuloj de idolanoj en la Malproksima Nordo), kaj kelkaj familioj, kiuj havas heredajn privilegiojn en multaj rosmar- kaj fokkuŝejoj, tiuj ja estas senmaskaj parazitoj de la Tundro. Ni aŭdis eĉ pri iu ĉukĉa princo, kiu havante ian paperaĉon subskribitan iam de la imperiestrino Jekaterino la Dua (la Granda) vagadas kun sia sekvantaro laŭ la Tundro kaj suĉas la sangon de ĝia popolo. Sed pri ĉiuj tiuj parazitoj devus paroli vi mem, ne ni; vi devas malkaŝi kaj senmaskigi viajn ekspluatantojn, kaj vi certe farus tion kaj batalus kontraŭ ili, se vi estus almenaŭ iom klaskonsciaj. Por helpi al vi ekkonscii vin klase, ni decidis traveturi la Tundron montrante al vi per niaj kinofilmoj niajn klasbatalojn kaj venkojn, nian revolucian teorion kaj praktikon. De nun mi mem provos trovi viajn klasmalamikojn, provos malmaski ilin kaj neniigi».
Nun aplaŭdis la eŭropano, kaj la indiĝenoj malserene silentis. Tamen iu kriis: «Ne instrui, sed lerni de ili vi devas la komunismon!»
La kuracisto ekfulmis pro la frazo kaj ekatakis per la plej ofendaj vortoj. Mi sciis, kiu diris la frazon sed certe ne volis perfidi la dirinton, do mi nur konstatis, ke la frazon diris ne mi, kvankam ĝi ekzakte esprimis mian penson: ne instrui sed lerni de la ĉukĉoj la komunismon devas vi, eŭrope edukita homaĉo.
Por fini la skandalon, la bazestro fermis la kunvenon. Hejmen min akompanis Nerulteng; li estis malhelega; li pesimistis: «Io turniĝis en mia koro kaj igis min alia homo. Mi ne povos nun gaji, mi neniam ridos plu. Io turniĝis en mia koro kaj mi eksentis min treege maljuna, kvazaŭ mi estus vivinta miljarojn kaj la vivo jam tedus min. Io turniĝis en mia koro...»
La junulo evidente nervozis. Ni disiĝis.
5. La publika mallaŭdo.
Noktmeze oni kunvokis urĝan partikunvenon kune kun la aktivistoj. Voki min venis la kuiristino. «Oni kulpigos vin pro ĉiuj mortaj pekoj. La