Iu ĉukĉo vagadis sencele laŭ la bordo de la maro (ĉar tio estas ja la kutima okupo de ĉi tiuj tundraj mallaboremuloj) kaj pasis preter amaso da ŝtonkarbo destinita por la hejtado de la bazo kaj precipe por ŝia kuirejo ĉe la bazmanĝejo. Subite li ekvidis inter la karberoj ian brilantan piroforman objekton. Se la objekton ekvidus ŝi, la kuiristino de la bazo, ŝi certe scius kio ĝi estas, kaj kion fari kun ĝi, sed la tundra malsciulo, ho, malbenita stulteco! Preninte pezan ŝtonon, li provis disbati la objekton por vidi kion ĝi entenas interne. Nu, nature estiĝis la eksplodo, kiun ni ĉiuj ĵus aŭdis. Ĉar la objekto estis dinamitbombo. Ŝi ne atentis kio okazis al la sovaĝulo. Ŝajnas ke la bombo disŝiris al li la manon aŭ la piedon; aŭ la manojn kaj la piedojn, sed tio ne gravis. Kiel ajn, oni prenis lin al la malsanulejo kaj kiel eble kuŝigis lin sur la blankan eŭropan liton, sed ŝi certe ne lavos la littolaĵon post li por la sama prezo, ĉar ĉiu ja scias, ke ĉukĉoj estas la plej malpurema popolo sur la terglobo, kaj ili malbonodoras netolereble. Ili ofte ja lavas siajn manojn per urino kaj purigas kulerojn kaj telerojn per siaj propraj langoj, sed tio ankaŭ ne gravis nun. Gravis nun la jeno: la agentoj de la GPU jam esploras la aferon sur la loko mem, sed ŝi scias bonege ke la ŝelo estas japana kaj la dinamito estas amerika. La bombon venigis ĉi tien angla vaporŝipo, antaŭ nelonge enirinta nian golfeton; ĝi volis plenumi neniajn internaciajn ceremoniojn, devigajn je ĉi tiaj okazoj al ĉiu ŝipo vizitanta fremdajn akvojn. Ĉi tiu grandioza Japana-amerika-angla komploto, helpata sendube de la Ligo de Nacioj mem celis precipe ŝian kuirejon.
Sciante, ke la ĉukĉaj hejtistoj pro sia fabeloza malatentemo kaj mallaboremo, ŝovelas en la fornon kune kun la karbo kion ajn: rosmardentojn, balenvertebrojn, cervokornojn ktp, ktp, la tutmonda hidro de la kontraŭrevolucio volis, ke la dinamita bombo trafu en la kuirejfornon kaj eksplodu ĝuste dum la tagmanĝo. Tiamaniere pereus ĉiuj bazanoj kaj forbrulus la tuta bazo. Kaj eĉ se ne pereus ĉiuj bazanoj, certe pereus ŝi, la kuiristino, «la salo de la sovjeta lando»; ja ne vane diris kamarado Lenin, ke «nur la kuiristinoj povas bone administri la regnon», kaj kamarado Stalin diris... Ŝi ne memoris ekzakte kion diris kamarado Stalin pri la kuiristina administrado, kaj ŝi ne havis tempon por paroli pri tio nun, ĉar ŝi devis rapidegi al sia kuirejo, por trarigardi tie ĉiujn karberojn, destinitajn por la forno, ja en niaj tempoj de la tutmondaj intrigoj, konspiroj kaj komplotoj, ŝi neniel povis fidi la enlandajn malsciulojn, kiuj per ŝtono disbatas la bombojn en la centro de la bazo mem. Certe, se ŝi administrus la bazon...
Duonridanta, duonkonsternita mi revenis mian ĉambron kaj kolektinte la ŝakajn gereĝojn kun la sekvantaroj, provis denove okupi min je la solvo de la trimova problemo. Kaj jen stranga ideo trafulmis mian kapon; ke la ŝaka problemo estas la problemo de la homvivo, de mia propra vivo. La tri movoj estas: la naskiĝo, la vivado kaj la morto. La du unuaj movoj jam estas faritaj, kia devos esti la tria? Vane mi penis forpeli la penson, ĝi mastris min pli kaj pli kaj baldaŭ ekregis mian tutan menson. Kia devos esti mia tria movo?
Por iiberigi min de ĉi tiu fiksideo, mi provis rapide traanalizi la ŝakproblemon kaj tiel solvi ĝin tuj. Forlasinte ĉiujn regulojn, mi movis la figurojn sur la tabulo, jen la blankan kurieron, jen la reĝinon. La nerveco ĉiam kreskis, la problemo ŝajnis nesolvebla. Mi movas la turon, la ĉevalon, la nigran kurieron kaj denove la blankan. «Eraro, eraro! La problemo ne povas esti solvota!» Mi tremis kvazaŭ pro ia nerva febro.
Kaj subite malfermiĝis la pordo kaj mian ĉambron enkuregis Taŭrulkotl, la pli juna frato de mia amiko Nerulteng. Li ploris, li kriis, li frenezis, ĉiam parolante nur ĉukĉe. Mi eksentis, ke okazis io neimageble terura, io fatala, io nerevokebla.
«Parolu ruse! Ruse! Je la diablo!» — Mi kriis svingante la pugnon antaŭ lia vizaĝo, sed la knabo, ordinare bone parolanta ruse, nun ŝajnis forgesi ĉiujn fremdajn vortojn. Fine mi distingis du vortojn: «Nerulteng... hospitalo...» Kaj tuj mi ĉion divenis, komprenis kaj kvietiĝis, ligniĝis, ŝtoniĝis. Estis kvazaŭ oni ekturnus en mia koro ian ŝaltilon kaj elŝaltis ĝin el la vivo! Mi kvietiĝis, la knabo ankaŭ.
Ni iris la malsanulejon. Deĵoranta flegistino stariĝis en la pordo.
«La doktoro ordonis neniun enlasi la ĉambron de la malsanulo».
Ni forŝovis ŝin flanken, kvazaŭ ŝi estus iu senviva objekto, kaj eniris al la malsanulo ĉiam dirante eĉ ne unu vorton. Nerulteng rekonis niajn paŝojn.
«Kakume, Kakume, pro kio oni blindigis min?»
Mi estis terurita: «Kiu, Nerulteng, kiu blindigis vin?»
Sensone ekploregis la indiĝeno.
«Viaj civilizitaj, eŭrope edukitaj homoj, elpensintaj tiajn... tiujn...»
La ĉambron enpaŝis la doktoro. Post la kinokunveno li neniam parolis kun mi.
«For de tie ĉi, for!» — Li ekkriis furioze.
Mi konfuziĝis.
«Mi petas pardonon», — mi komencis.
«Nenian pardonon al vi!» — Kriegis la eŭrope edukita homo.