Ni konsideru ekzemple komercan traktadon inter usonano kaj finno. Nuntempe ĝi okazas en la angla. Tia negoca traktado kompareblas al tablotenisa ludo, ĉe kiu unu el la ludantoj uzas la batilon kiun li uzas ĉiutage (...), dum la alia ricevas batilon strangan, misekvilibran, tro pezan, tro grandan, por ke ĝi sidu bone en lia mano. En la sporta mondo, tia malegaleco kaŭzus skandalon. Sed verŝajne ideoj valoras multe malpli ol pilketo, ĉar tiu malegaleco montriĝas ĉiutage en la mondo de ekonomia aŭ politika konkurado, kaj neniu eĉ rimarkas ĝin. Ĉu ne estas profunde malĝojiga jena frazo de hopi-indianino konstatanta, ke permesante karbo-ekspluatadon en sia rezervo, ŝia tribo detruis la ekologian harmonion de la loko:
Unu el la plej bonaj manieroj ĝui sian potencon estas devigi plimalfortulon fari ion absurdan, arbitran, kion li faros nur, ĉar oni trudas tion al li, kaj ĉar la fortorilato malebligas al li tion rifuzi. Se mastro devigas sian sklavon rampi ĝis li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la sklavo kaj al la ĉeestantoj :
Tion ĉiu scias. Sed oni ĝenerale ne konscias, ke, kiam oni parolas la lingvon de eksterlanda potenco, oni fakte reduktiĝas al stato de sklavo, kiu rampas por leki la piedojn de sia mastro. Ĉirkaŭ 1880, la internacia lingvo estis la franca. Kiom da absurdaj kapricoj ni franclingvanoj trudis al la rusoj, hungaroj, aŭstroj kaj aliaj, kiuj devis lerni nian lingvon ! Ni konsideru nian leksikan derivadon. La sama sufikso
dolorige. Sekve, io fuŝiĝas en la rilatado, nia kunparolanto fariĝas malsupra, ni fariĝas superaj, kaj ĉiuj sentas sin malbone. (...)
La tempoj ŝanĝiĝis; delokiĝis la altejoj de politika, ekonomia kaj kultura potenco. Hodiaŭ, al kapricoj anglalingvaj la mondo devas submeti sin. (...)
La B abel-sindromo kreas en ni tiom da konfuzoj, ke ni forgesas nian celon. Se mi esprimas min en la angla, kiu estas mia celo kaj tiu de mia partnero ? Komuniki ; ke ni komprenu nin reciproke. Nu, por esprimi tiel simplan ideon kiel
Ne temas, diras iuj, pri absurda obeo, nek pri elmontro de potenco fare de la plej forta ; simple necesas respekti tiujn esceptojn por komprenigi sin. Tiel argumenti (...) estas akcepti sian sklavecon. (...) Kaŝi al si veron, ege gravan por nia temo, nome, ke ni komprenus unu la alian same bone, se ni dirus
Tiu rimarko estas objektive vera, sed (...). Ĝi neniel estas rekomendo, ke oni misformu la anglan. Mi tro respektas ĉiujn homajn lingvojn por proponi solvon, kiu difektus aspekton de la kultura belo de la mondo. (...)