Ĉio komplikiĝas per tio, ke la individua psikologia rezistado asociiĝas kun rezistado el socia deveno, same grandparte nekonscia, servanta kolektivajn interesojn. La avantaĝoj, kiujn la anglalingvanoj tiras el la nuna situacio, estas io ajn krom neglektindaj. La nura instruado de la angla enspezigas sensaciajn sumojn. "English language teaching is very big business",
"Instruado de la angla estas plej profita negoco", konfesas gazetara komunikaĵo de la Foiro de la angla (1). En la t.n. Tria Mondo, la tre eta parto de la loĝantaro, kiu regas la anglan aŭ la francan, disponas pro tio la potencon. Kial ĝi rezignu ĝin favore al la granda plimulto de la loĝantaro ?La viktimoj de la fuŝa "tutmonda lingvoordo" estas multaj, sed ĉio estas farata, por ke ili ne perceptu sian situacion. Emfazindas, ke lingva handikapo, kvankam tre disvastigita, neniam estas nomata, ĉar la koncepto simple ne ekzistas. Kio ne estas nomata restas nekonscia. Pro tio, la ĝenerala perceptado de la problemo estas malofta, kaj la socio ne sentas kompaton al lingvaj handikapuloj : la viktimoj estas traktataj kiel kulpuloj. Se ili spertas angoron, turmenton, suferon, maljustecon, ridindiĝon aŭ frustriĝon, pri tio ili kulpas mem, estis ja ilia devo lerni lingvojn. (...)
[La unua parto de tiu ĉi ĉapitro estas dediĉita al la esplorado de la plej potenca tendenco de homa cerbo provanta esprimi sin : tiu, kiun Piaget nomis ĝeneraliga asimilado (elemento malkovrita kiel signifa ĝeneraliĝas al la tuta esprimado). Infanoj ĝeneraligas la plus ('pli') en plus grand, plus fort, plus beau (pli granda', pli forta', pli bela'), aŭ, angle, la -er en bigger, stronger, higher (pli granda', pli forta', 'pli alta') al ĉiuj adjektivoj kaj do diras malĝuste plus bon anstataŭ meilleur, gooder anstataŭ better. La samo observeblas pri verbaj finaĵoj. Franclingvaj infanoj ĝeneraligas la finaĵon -ez al ĉiuj verboj, eĉ kiam ĝi estas malĝusta: vous faisez, vous disez ('vi faras', 'vi diras') anstataŭ la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Simile, eta anglalingvano registris siamense, ke oni formas la is-tempon per aldono de -ed: I called, I learned, I tried ('mi vokis', 'mi lernis',' mi provis') kaj ĝeneraligas ĝin al verboj, al kiuj la angla gramatiko rifuzas ĝin, dirante I comed, I falled, I knowed ('mi venis', 'mi falis', 'mi sciis') anstataŭ la ĝustaj I came, I fell, I knew. Eksterlandano, post tridek jaroj da enmergiĝo en franclingva medio, daŭre ĝeneraligas la kazon de en automne, en Irlande, en Australie ('en aŭtuno', 'en Irlando', 'en Aŭstralio') al ĉiuj vortoj kiuj, fonetike, komenciĝas per vokalo: en-n-aut', prononcata /ano'/ ('supre'), anstataŭ en haut prononcata /a -'o/, en Nollande, anstataŭ en Hollande /a-Olad/, ktp. Esplorado de infanlingvaĵo, de lingvaj eraroj de eksterlandanoj, de la hezitoj en la gepatra lingvo, de la gramatikaj aŭ vortaraj fuŝoj kaŭzataj de alkoholo, medikamentoj aŭ forta emocio rivelas la egan forton de tiu inklino, kiun oni devas superi por esprimi sin laŭnorme en la plimulto el la lingvoj.
La dua parto de la ĉapitro pritraktas homrilatajn aspektojn de komunikado :]