Kun samtempa
En multaj internaciaj kongresoj eblas observi alian malavantaĝon. La parolantoj, kiuj igas kunsidon vigla kaj viva, estas tiuj, kiuj perfekte regas sian temon kaj esprimas sin improvize, sen notoj, nur jen kaj jen ĵetante rigardon al sia dir-skizo. Kreiĝas inter tiuj kaj la aŭskultantaro rekta komunikado, precipe okula. Tiuj, kiuj legas sian tekston, estas ege pli malfacile sekveblaj, kaj pli enuigaj. Nu, ofte, kiam kongreso alprenas la interpret-sistemon, la organizantoj admonas la prelegontojn ne improvize vagi ekster la teksto, kiun oni instrukciis al ili antaŭsendi por ke la interpretistoj povu prepari sian tradukon. Rezulte, viglan interesan prezenton anstataŭas legata teksto, nepre pli teda, kelkfoje eĉ dormiga. Krome, en tiaj kongresoj, diskut- kaj laborgrupoj estas dividitaj laŭlingve, ĉar la interpretistoj ne laboras tiunivele. Tiel perdiĝas la tuta profito el interfekundiĝo de ideoj, kiu estas unu el la avantaĝoj de interkultureco.
La sistemo, kiu vere disradias al observanto etoson de normaleco kaj natureco, estas Esperanto. Ĉi tie impresas, kvazaŭ ĉiu parolus la gepatran lingvon. Kvankam la prononcmaniero povas tre diversi, la eldiroj ĝenerale estas klare kompreneblaj. La flueco de la parolantoj estas rimarkinda. Ili malmulte stumblas pro ne-tuj-trovo de vorto, ili ne faras komplikajn ĉirkaŭparolojn por esprimi aferojn simplajn, iliaj gestoj estas la samaj, kiel se ili parolas propralingve, ili multe ridas, se ili furiozas, indignas aŭ estas atakataj, ili esprimas sin multe pli verve ol se la grupo komunikas angle aŭ fuŝangle. Sed, ĉefe, aperas neniu malegaleco. Tiun fakton jam emfazis raporto de la Ligo de Nacioj:
Ĉu tabuo?
Estas strange, ke nek amaskomunikiloj, nek elitoj, nek registaroj tiras la konkludojn, kiuj aperas evidentaj, el tia komparo inter la diversaj manieroj ataki la babelan turon. Estas tiel facile observi ilin! Kion kaŝas tiu tabuo? Ĉu malbonfaremon? Ĉu timon perdi privilegiojn, kiujn, simile al tiuj de hindaj kastoj, pravigas neniu racia motivo? Aŭ ĉu simple mallaboremo, inerteco? Estas vere, ke por simple havi la ideon observi, kiel komunikado fakte disvolviĝas, necesas unue pridubi ĉiaspecajn trompajn mesaĝojn tiel ofte ripetatajn, ke ili transformiĝis al evidentoj niamense, kiel "la angla venkis, ĝia supereco estas definitiva, nenio plu fareblas."
Necesas ankaŭ dummomente dekroĉi sin de sia rutino por pripensi, kaj lasi, ke nin penetru kompatemo, samsenteco kun suferantoj. La viktimoj de nejustecoj ligitaj al la manko de demokratia rimedo lingve komuniki - kaj ankaŭ tion oni zorge evitas mencii - ja estas ege pli multaj ol oni ĝenerale imagas. Kiom da frustroj, da suferoj, da nejustecoj, da mispaŝoj kun dramaj sekvoj, ĉar ne eblis superi lingvan barilon! La viktimoj de tiaj situacioj ne perceptas sin viktimoj kaj ne konscias, ke la sistemo estas maljusta. Ankaŭ ili sorbis la mesaĝon: "Vi devis nur lerni la anglan. Vi devis nur studi fremdajn lingvojn. Se vi ne sukcesis klarigi vian aferon, kulpas nur vi." Ili do pasivas, senpotence, kaj la aliaj faras kun ili laŭplaĉe, dum ilin tenas enkore kulposento tute malprava. Idealaj predoj por homoj ekspluatemaj aŭ ŝatantaj la ĝuon, kiun havigas la sento misuzi sian povon.