La sistemo, kiun mi proponas do estas la ununura realisma substance, teknike. Bedaŭrinde, mi timas, ke ĝi ankoraŭ ne estas realisma el vidpunktoj socia, politika kaj psikologia. Unuflanke, la sociaj fortoj puŝantaj al la monopolo de la angla estas terure fortaj. Ili rilatas al politika potenco, socia situacio, ekonomiaj interesoj, sed ankaŭ al faktoroj tiel influaj, kiel modo kaj snobeco. Aliflanke sentiĝas obstina rezisto kontraŭ malfermo de la dosiero "Esperanto". Ĉi-lasta estas kampo, kie altranguloj, sed ankaŭ ofte ĵurnalistoj kaj lingvistoj, juĝas sen studi faktojn, kvazaŭ ili antaŭe jam scius ĉion sciindan, kvazaŭ oni povus fari al si ideon pri la naturo kaj funkciado de Esperanto kaj de la kulturo ligita al ĝi (5), sen studi objektivajn dokumentojn kaj sen observi, kiel la lingvo prezentiĝas tie, kie ĝi estas uzata.
Tamen ne temas pri io bagatela, konsidere al la valoro de lingva diverseco aŭ al la graveco de interpopola egaleco kaj do de demokratio . Multaj konscias pri la graveco de la vetaĵo. Sed kiuj penas serioze informiĝi pri la diversaj ebloj, studante kiel la aferoj okazas en la realo, kaj farante la komparojn, sen kiuj ne eblas ricevi objektivan bildon, tiuj estas, ho ve!, ege malmultaj.
Feliĉe, kiel diris Lincoln, eblas kaŝi la veron al ĉiuj dum parto de la tempo, aŭ al kelkaj dum la tuta tempo, sed ne eblas kaŝi la veron al ĉiuj tuttempe. Povas do okazi konsciiĝo neatendite, kaj post ĝi evoluo povas esti tre rapida. Kiu scias, ĉu proklamante la jaron 2001 "Eŭropa jaro de la lingvoj" Eŭropa Konsilio ne faris la iniciaton, kiu necesis por finfine stimuli konsciencan esploron de la vero kaj, sekve, de solvoj radikantaj pli en originala, krea pensado ol en rutina mensa enŝlositeco?
Claude Hagege, "Une langue disparait tous les quinze jours", L'Express — Dossier, 3/11/00.
Claude Piron, "Le defi des langues - Du gachis au bon sens", Parizo : L'Harmattan, 2-a eld. 2001. Vidu ankaŭ "Linguistic Communication - A Comparative Field Study" (angle), "Lingva komunikado - Kompara esploro farita surterene" (esperante), "Communication linguistique: Etude comparative faite sur le terrain" (france), "Comunicazione linguistica: studio comparativo sul campo" (itale), "Internationale Communicatie : Vergelijkende studie te velde uitgevoerd" (nederlande).
Jyllands Posten, 14an de januaro 1994 ; Sprog og erhverv, 1, 1994.
Claude Piron, "L'esperanto dal punto di vista psicopedagogico"
Claude Piron, "L'esperanto - L'image et la realite", Parizo : Universitato de Parizo-8, 1987, pp. 12-15 kaj Claude Piron, "Culture et esperanto", SAT-Amikaro, n° 393, marton 1984.
Observi, kompari, elekti
Kiel faras homoj por kompreni sin reciproke, kiam ili ne parolas la saman lingvon? Ĉiaj metodoj estas aplikataj, jen bonegaj, jen dubkvalitaj, jen justaj, jen nepravigeble favorantaj parton de la koncernatoj. Gestoj, galimatio (t.e. provo esprimi sin per nur kelkaj vortoj de neregata lingvo), fuŝa angla aŭ
Kvin metodoj
Uzo de