Tio kondukus nin, ne al ĝenerala trilingveco, ĉe kiu ĉiuj troviĝus sur pli-malpli egala nivelo, sed al dulingveco pli malpli efektiva kun plifortigo de la malegaleco inter la popoloj. La popoloj ja ne staras egalnivele fronte al la angla: la ĝermanaj havas avantaĝon super la latinaj, kaj la latinaj super la slavaj kaj baltaj. La angla estas esence ĝermana lingvo, do proksima al la skandinavaj, al la germana kaj al la nederlanda. Ĝi havas multon komunan kun tiuj lingvoj, ne nur en la baza vortostoko kaj gramatiko, sed en multe pli subtilaj aspektoj. Estas, inter la lingvoj de tiu familio, komuna spirito fremda al la latinidaj kaj slavaj. La parolantoj de latinidaj lingvoj do estas en malfavora situacio rilate al la ĝermanlingvanoj, sed, por ellerni la anglan, en multe pli favora ol tiuj de orienta Eŭropo. Unu el la malfacilaĵoj de la angla fontas el la giganteco de ĝia vortaro, kiu ampleksas proksimume la duoblon de la vortaro de alia eŭropa lingvo. Sur la ĝermana bazo ja kreskis grandega alportaĵo franca kaj latina, kiu aldoniĝis al la antaŭaj formoj, sed ne anstataŭis ilin. Oni ne vere regas la anglan, se oni ne povas uzi kaj kompreni ambaŭ variantojn:
Solvo vere realisma
La ununura ŝanco eviti plifortigon de la hegemonia pozicio de la angla postulas konsciiĝon, ĉe la aŭtoritatoj kaj la amaskomunikiloj, pri ĝenerale ignorata aspekto de la lingvoproblemo. Bedaŭrinde tiun konsciiĝon malhelpas forta rezisto. La kampo, en kiun mi nun enkondukos vin, estas kampo, kie antaŭjuĝoj oftegas, kaj kie nur malmultaj personoj vere ekstudis la dosieron. Mi fidas je via mensa larĝeco kaj invitas vin aŭskulti kiel eble plej senigite je antaŭfiksitaj ideoj. Ĉio, kion mi diros, baziĝas unuflanke sur mia sperto, precipe adoleska, kaj aliflanke sur studado de la faktoj, en la kampoj kultura, pedagogia, lingvistika, fonetika kaj neŭropsikologia. Ĉar temas pri faktoj, ĉion, kion mi diros, eblas kontroli, eĉ se multo aperos al vi nekredebla (2).
Ekzistas realisma trilingveco, libera je la malavantaĝoj, kiujn mi ĵus menciis : la trilingveco "gepatra lingvo — Esperanto — alia lingvo".
Esperanto plene baziĝas sur la rajto ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. El neŭropsikologia vidpunkto, tio signifas, ke la lernanto ne bezonas encerbigi al si la
dua- kaj trianivelajn refleksojn, kiujn, en alia lingvo, necesas instali por inhibi parton de la unuanivelaj. Kiuj lernas alian lingvon, tiuj havas la impreson iri sur vojo, kiun sadisto prisemis per stumbligiloj intence aranĝitaj por faligi ilin. Instali la refleksojn, kiuj protektas kontraŭ falo en tiujn kaptilojn, sorbas 90 elcentojn el la tempo necesa por akiri lingvon.
Ĉar en Esperanto tiuj kaptiloj ne ekzistas, la tempoŝparo ĉe ĝia lernado estas grandega. Monato kondukas al komuniknivelo komparebla al tiu, kiu necesigas jaron ĉe alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperantolernado, ĉe egala semajna horaro, la lernanto akiris komunikkapablon, kiun li posedas en alia lingvo nur fine de la mezgrada lernejo. Tio signifas, ke sufiĉas instrui Esperanton dum duonjaro, ĉu fine de la baza instruado, ĉu komence de la mezgrada, por stari sur la unua ŝtupo kondukanta al la celo de trilingveco: la ŝtupo dulingva: "nacia lingvo + internacia lingvo". Poste, ĉiuj horoj nun okupataj per la lernado de la dua lingvo disponeblos por la tria.
Interrilataj kaj pedagogiaj aspektoj
La ŝancoj atingi bonan nivelon en tiu tria lingvo estas des pli realaj, ĉar Esperanto prezentas konsiderindajn avantaĝojn propedeŭtike, t.e. kiel preparo al lingvostudado. Franco lernanta la germanan devas elŝovi sin el kompleksa, rigida kaj arbitra sistemo por enmergi sin en novan sistemon, same kompleksan, rigidan kaj arbitran. Por transiri de