En tuta Eŭropo multaj voĉoj aŭdiĝas favore al ĝenerala trilingveco. Oni insistas, ke instrusistemoj celu fari ĉiun junan eŭropanon trilingva civitano. Sed kion signifas "trilingva"? Ĉu temas pri ĝisfunda regado de du lingvoj krom la gepatra? Lingvisto Claude Hagege difinas tiun nivelon jene: "Por mi, perfekte regi lingvon estas kapabli kapti vortludojn elparolatajn tre rapide de denaskaj parolantoj, kaj ĝin paroli sen esti identigebla kiel fremdlingvano"
(1) kaj li konkludas dirante: "La nombro de veraj dulingvuloj (...) estas tre malvasta." Fakte ne eblas fariĝi tianivele dulingva sen specialaj cirkonstancoj, kiel malsamlingvaj gepatroj aŭ lernejo en alia lingvo ol la familia. Simplaj lingvaj restadoj ne sufiĉas. Persone mi vivis kvin jarojn en Usono, mi multe verkas angle, mi eĉ instruis en San Francisco State University, sed mi neniamestos rigardata kiel anglalingvano, kaj kiam mi iras spekti usonan muzikkomedion, multaj subtilaĵoj preterflugas mian komprenon.
Kompleksa interplektaĵo de programoj
Lingvo estas, laŭ la komputila senco de la vorto, kompleksa interplektaĵo de programoj, kies funkciadon daŭre inhibas miloj da duanivelaj aŭ trianivelaj programoj, kiuj ĝenas la glatan disvolviĝon de la unuanivelaj. Ni ne konscias tion, ĉar la akiro de nia gepatra lingvo fariĝis nekonscie en aĝo, kiam nenio ebligis al ni kompreni, kiom da laboro plenumas niaj neŭronoj. Por sin esprimi perfekte, oni konstante devas bloki la naturajn neŭropsikologiajn vojojn. Ekzemple, se, en la franca, vi volas adjektive vortigi la ideon "kiun solvi ne eblas", spontana cerba funkciado kondukas al irresolvable
. Sed tiu vorto ne estas ĝusta ; necesas do bari tiun vojon kaj instali kromvojon kondukantan al insoluble "nesolvebla". Alia ekzemplo: ĉi-matene vi aŭdis sinjorinon Cristina del Moral plurfoje citi la nombron deparleurs ("parolantoj") de tiu aŭ alia lingvo. Ŝia franca lingvo estas rimarkinda, sed pri tiu preciza punkto la natura neŭra funkciado superfortis ŝian scion de nia lingvo: ŝi diris parleur, formo, kiun la cerbo atingas deirante de la verbo parler ("paroli"), se nenio blokas la naturan vojon, de kiu oni devas devojiĝi por esprimi la ideon en la norma franca lingvo, en kiu tiu koncepto vortiĝas per locuteur. Kaj kiam fremdulo lernanta la francan asimilis en hiver ("vintre"), j'y pense ("mi pensas pri tio") kaj biologiste ("biologo"), li devas inhibi en printemps ("printempe"), je lui pense ("mi pensas pri li") kaj psychologiste ("psikologo") [la ĝustaj formoj estas: au printemps, je pense a lui kaj psychologue]. La nerva fluo ne rajtas sekvi sian naturan emon, kiu igas ĝin esprimi paralelajn konceptojn per paralelaj formoj.Ni nature emas ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. Kial ĉiuj franclingvaj infanoj diras plus bon
antaŭ ol diri meilleur ("pli bona") ? Ĉar ili ĝeneraligas la strukturon en plus beau, plus fort, plus petit ("pli bela", "pli forta", "pli eta"), ktp. Lerni lingvon signifas senigi sin je la refleksoj de la gepatra lingvo, encerbigi al si aron da malsamaj refleksoj, kaj poste inhibi altan proporcion el tiuj refleksoj por povi trafi la ĝustan formon, kiu kontraŭas la spontanan inklinon al ĝeneraligo. Anglo lernanta la francan devas lerni ne diri, kiel laŭ sia lingvo, je chante / vous chante ("mi kantas" / "vi kantas"). Li devas integri en si la reflekson, kiu igos lin diri vous chantez. Sed post kiam tiu reflekso instaliĝis, li devos, por diversaj verboj, enmeti novan reflekson inhibantan la unuan. Antaŭ vous faisez, vous disez ("vi faras", "vi diras") li devas starigi aviztabulon kun la mencio "vojo malpermesita", kaj devojigon kondukantan al la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Sed tiel ne finiĝis lia laboro. Post aranĝo de tiu kromvojo, li devas rekomenci pri predire ("antaŭdiri"). Li ja estis direktita al vous predites, kio estas eraro : oni diras vous predisez. Kiel vi vidas, lerni eŭropan lingvon estas plurtavole stakigi refleksojn. Mi diras refleksojn, ĉar ne sufiĉas kompreni kaj enmemorigi al si. Se vi devas traserĉi ĉiujn slipojn kaj ĉiujn dosierojn en via memoro por trovi la ĝustan formon, vi ne parolos flue. Estas mia dilemo, se mi devas paroli ruse. Kvankam mia praktikado de la rusa certe ampleksas milojn da horoj, mi devaselekti inter paroli ĝuste, sed malrapide, malglate, malflue, kun granda nerva laciĝo, aŭ laŭ normala ritmo, sed kun groteskaj eraroj, kiuj ridigas ĉiujn aŭskultantojn.
Minimume 10.000 horoj