Tiu interrilata nivelo povas gravi. Eĉ se la konceptoj bone komunikiĝis, ĉar la aŭskultantoj ĝuste interpretis la fuŝan frazon, la enŝoviĝo de parazitaj kromsignifoj povas esti tre ĝena. Foje, dana ministrino, S-ino Helle Degn, devis prezidi internacian kunsidon tuj post kiam ŝi alprenis siajn funkciojn. Sin esprimante en la angla, ŝi celis diri: "Pardonu, mi ne bone konas la dosieron. Mian ministran postenon mi nur ĵus okupis", sed ŝi diris
Kiuj parolas fremdlingve, ofte ŝajnas malpli inteligentaj ol ili estas. Kiam mi diras al vi
Alia psikologia avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝi ne devigas alpreni alian identecon. Lerni la prononcadon de la angla estas lerni simii la anglosaksojn. Multaj gejunuloj, kiuj fizike disponas ĉion necesan por dece prononci ties lingvon, ne sukcesas pro psikologia blokiĝo. Por imiti la anglan prononcadon, oni devas rezigni la kutiman manieron loki la langon, la lipojn, la palatvelon, ktp. Ofte tio sentiĝas perdo de identeco. En Esperanto ĉiu havas fremdan manieron elparoli kaj vastaj varioj en prononcado estas rigardataj tute normalaj. Sperto pruvas, ke, kontraste kun la angla, ili ne ĝenas komprenon, pro fonetikaj kialoj, kiujn klarigi ĉi tie estus tro temporabe. Alivorte Esperanto, lernite antaŭ ol la ekstudo de alia lingvo, efikas kiel gamoj antaŭ koncerto, kiel gimnastiko antaŭ ol skii ; ĝi estas rimedo serioze preni la artikadon inter du sistemoj rigidaj kaj arbitraj. Eksperimentoj montris, ke ĝi estas efika rimedo. Klaso lerninta Esperanton dum unu jaro, sekvata de kvin jaroj da germana lingvo, atingas la saman nivelon en la germana kiel klaso lerninta la germanan dum ses jaroj (4). Ĝi perdis nenion.
Se la aŭtoritatoj, la anoj de la eŭropa parlamento kaj de la naciaj parlamentoj, la politikaj partioj, la elitoj universitata, ekonomia kaj kultura vere volus, ke la eŭropanoj flegu sian lingvan diversecon, konservu sian identecon kun tolerema bonveniga akcepto de identecoj aliulaj, plivastigu siajn kulturajn horizontojn kaj interkomuniku, sendepende de la lando, same facile kiel propralingve, ili agnoskus, ke trilingveco "gepatra lingvo — Esperanto — alia lingvo" prezentiĝas kiel la sola realisma solvo. Al tiu konkludo oni venas, kiam oni observas de proksime, kiamaniere komunikado disvolviĝas en la realo. Mi insistas pri tiu devo observi la realon, ĉar en ministrejoj, en eŭropaj instancoj kaj en la amaskomunikiloj, oni konstante parolas pri lingvoj kvazaŭ lingva handikapo ne estus ofte serioza problemo en la ĉiutaga vivo, kvazaŭ lingvoj ne estus terure malfacilaj, kvazaŭ, por ke la problemo ĉesu ekzisti, sufiĉus tion dekreti (anstataŭ studi, esplori kaj provi praktike) kaj kvazaŭ Esperanto estus nur ideo, projekto, kaj ne lingva realaĵo facile observebla.