Fuŝangla
aŭ globiŝa. Unu el la opcioj plej ofte uzataj estas la lingvaĵo, kiun oni angle nomas "Broken English" (laŭvorte: "disrompita angla"): neĝusta angla lingvo, malbone prononcata, kun reduktita vortostoko, postrestaĵo el lerneja instruo pli malpli vivtenata per vojaĝoj aŭ aliaj okazoj angle paroli. Tiun anglan, uzatan sen zorgo esprimi sin laŭ la maniero de denaskuloj - sufiĉas komprenigi sin - provis normigi s-ro Nerriere, kiu volas popularigi ĝin kun la nomo "Globish" ("globiŝa"): lia "lingvo" estas bonega ekzemplo de la negramatika kaj elementa angla, kiu, preskaŭ ĉie, uziĝas en neformalaj kontaktoj inter malsamlingvanoj. La investon eblas resumi jene: kvar aŭ kvin jaroj da angla lingvo kun almenaŭ tri horoj ĉiusemajne dum la lernejjaro, do inter 500 kaj 600 horoj enklase, plus hejmaj taskoj, kaj poste sinekzercado en la arto esprimi sin senhonte per reduktita vortprovizo kaj ne hezitante gesti, kiam vorto mankas. Rezulto: lingvaĵo, kiu efektive ebligas elturni sin en la plimulto el la situacioj, sed malfajna, sennuanca, ofte deviganta rezigni tute normalan deziron: la 1500 vortoj, kiuj, laŭ s-ro Nerriere, konsistigas la kernon de la sufiĉa vortaro, neebligas diri, ekzemple: "Kelnero! Tomatosalaton!" Krome, la konstanta malprecizeco povas esti ĝena. Traduki "originaleco" per freshness,
kiel faras s-ro Nerriere en sia retejo (http://www.jpn-globish.com/articles.php?lng=fr&pg=204), tio estas garantii, ke la ricevita mesaĝo ne akordos kun la elsendita.Angla.
Temas ĉi tie pri la klerula angla, kia oni parolas kaj skribas ĝin en la altaj sferoj ekonomiaj, politikaj kaj sciencaj. Investo: inter 4000 (nivelo de la universitata magistreco pri angla lingvo) kaj 8000 horoj da studado kaj praktikado. Rezulto: bonega komunikilo, ebliganta fajne trakti pri plej kompleksaj demandoj, ĉiukampe.Sed en la rubriko "malavantaĝoj" notendas granda maljusteco. La anglalingvanoj (4,8 elcentoj el la monda loĝantaro) akiras la komunikilon sen eĉ plej eta peno, simple vivante kun sia familio, dum al la 95,2 ceteraj elcentoj estas trudita giganta elspezo de mensa energio. Por atingi la altan nivelon ĉi tie konsideratan, necesas ja 200 semajnoj plentempe, alivorte kvar jaroj da laboro senferia. Por personoj ekster la hindeŭropa lingvaro, la investo ofte estas pli granda. "Mipovus akiri kvin doktoriĝojnper la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la studo de la angla,"
skribis korea sciencisto Kim Hiongun responde al enketo de BBC (Brita radio). En la kolumno "Rezultoj", oni ankaŭ emfazu, ke la plimulto el tiuj, kiuj partoprenas en traktado, en interagado, troviĝas malsuperaj al denaskaj anglalingvanoj. Simila neegaleco de ŝancoj vekus egan indignon en la kampo sporta. Sed verŝajne ideoj malpli valoras ol pilko, se konsideri, ke ĝi estigas neniun kontraŭstaron en la kampo de parolaj interŝanĝoj. Eĉ inter la privilegiuloj, kiuj atingis bonegan nivelon, abundas tiuj, kiuj plu sentas la neegalecon, ĉefe se ili kelktempe ne havis okazon praktiki la lingvon de Ŝekspiro kaj de Wall Street Journal.Interpretado.
Ĉi tiu sistemo estas rezervita al institucioj, asocioj kaj aliaj grupoj sufiĉe riĉaj por pagi al si la servojn de profesiuloj: interpretisto kostas 200 eŭrojn por unu duontago (januaro 2005); endas kalkuli tri interpretistojn por ĉiu lingvo, ĉar neniu povas plenumi la interpretistan laboron dum kvar sinsekvaj horoj. La plimulto el la personoj, kiuj bezonas superi la lingvobarilon en normalaj situacioj, ne povas uzi tiun metodon, se escepti la apartan kazon de organizitaj grupvojaĝoj. Koncerne la investan flankon, necesas substreki, ke malofte el la monujo de la profitantoj la mono estas prenata. Interpretado ja ofte uziĝas je interŝtata nivelo, tiel ke la investantoj - kvankam tion ili ne klare konscias - fakte estas la impostpagantoj, kiujn ŝtatoj tenas en plena nescio pri la mankoj de la sistemo kaj pri la alternativoj, kiujn eblus uzi. Koncerne la rezultojn, interpretadon ĉiam akompanas iugrada informperdo kaj, ĝenerale, mistradukoj, aparte se temas pri temo teĥnika. Ofte ankaŭ okazas maljusteco, ĉar iuj rajtas esprimi sin propralingve, dum aliaj ne.