Esperanto.
Investo: 60 ĝis 150 horoj da lernado, laŭ la aĝo kaj la individua talento, por povi senprobleme konversacii. Temas ĉefe pri enmensigo de la arto kombini, kiel bloketojn de "Lego"-ludo, la erojn, kiuj konsisitigas la materialo de la lingvo (same kiel la ĉina, Esperanto konsistas el eroj absolute nevariaj, kiuj kombiniĝas sen limigo). La rega nivelo, kiun oni povas atingi en la angla post 8000 horoj, estas akirita, en Esperanto, post daŭro, kiu situas ĝenerale inter 500 kaj 1000 horoj laŭ la cirkonstancoj kaj la individua kapablo (fojfoje 300 horoj sufiĉas). Tiuj nombroj, ŝajne altaj kompare kun la 60 ĝis 150 horoj ĵus cititaj, klariĝas per tio, ke, kiel en ĉiu lingvo, necesas daŭro, por ke la cerbo prilaboru la lernitaĵojn kaj familiariĝu kun la lingvaj tradicioj. Rezulto: efektiva regado de lingvo fleksebla, libera, esprimriĉa, ofte humura, en kiu eblas precize kaj nuance esprimi sin en teĥnikaj, juraj kaj aliaj fakaj kampoj, same kiel en la senta-emocia sfero.
Kion rivelas observado de grupoj
Por kompletigi la rubrikon "rezultoj", ni vidu iom pli detale, kio okazas, kiam internacia grupo diskutas pri iu temo laŭ la diversaj sistemoj.
Fuŝparolado
de lingvo, el kiu oni konas nur kelkajn vortojn, kaj gesta komunikado, neniam estas praktikataj en grupoj. Nenio do direblas pri ili ĉi tie.Kun la globiŝa,
aŭ almenaŭ lafuŝ-angla, kiu plej ofte servas nuntempe por peri komunikadon inter malsamlingvanoj, oni vidas partoprenantojn streĉitaj pro la bezono komprenigi sin sen plena certeco, ke iliaj vortoj estos efektive komprenataj de la kunparolantoj. Regas ia malprecizeco, nebuleco, kaj la partoprenantoj ofte devas streĉi la orelojn aŭ ripetigi, por ĝuste kompreni, kio estas dirata, pro la malfacila fonetiko de la angla lingvo por la plimulto el la popoloj de la mondo ("Kion diris tiu koreo, ĉu bad manners, "aĉaj manieroj", aŭ bed manners "ĉe-lita konduto"?). Krome, la mankoj en la vortostoko devigas fari gestojn fojfoje ne facile kompreneblajn. Sed estas vere, ke, ĝenerale, la komunikado efike funkcias. Sen fajneco, ofte sennuance, jes ja, tamen la homoj proksimume komprenas unu la alian. Tiu lingvaĵo baziĝas sur la ideo, ke precizajn detalojn oni malhavu. Ĝi estas akceptita manke de io pli bona, kaj tion ĉiuj sentas. Ili rezignis vere homan komunikadon, ĉar ili kredas ĝin neebla aŭ imagas, ke ĝi postulus tro gravajn oferojn.Se la grupo uzas klerulan anglan
lingvon, la diskuto ĝenerale glate fluas, sed al observanto impresas, kvazaŭ la partoprenantoj teatrus. Ili ne estas si mem. Ili simias [tradukantoj atentu: la vorto estas simias, ne similas^ anglalingvajn intelektulojn. Kelkaj pavas per sia nobela angla, dum aliaj hontas pri sia prononco aŭ sia malfacileco trovi la ĝustan vorton. Denaskaj anglalingvnoj ne ĉiam sukcesas kaŝi la dentogrincan reagon, kiun kaŭzas la aĉa lingvajo de tiu aŭ de tiu alia. Fojfoje parolanto nevole igas sin ridinda per fuŝuzo de la lingvo, kiu efikas plej amuze. Tio okazis al dana ministrino s-ino Helle Degn, kiam, dezirante pardonpeti pri sia nesufiĉa kono de la diskutota temo, ŝi diris al la komitato, kiun ŝi prezidis: "I'm at the beginning of my period". Kredante, ke ŝi diras: "Mi estas je la komenco de mia ministreco", ŝi fakte diris: "Estas la komenco de mia menstruo". Kiel vidate, pli ol dek mil horoj da studado kaj praktikado de la angla ne ŝirmas kontraŭ tia politike ege ĝena eraro.Plej rimarkeblas en tia grupo, kiom diversaj estas la lingvaj kompetentoj. Oni vidas ian eliton, kiu esprimas sin perfekte (ne nur denaskuloj, aliaj atingis en la angla, kvankam ĝi ne estas ilia gepatra lingvo, impresan nivelon, kaj la grupo ilin admiras, kun admiro pli malpli miksita kun envio), sed oni vidas ankaŭ personojn, kiuj impresas, kvazaŭ oni akceptis ilin nur, ĉar dece ne eblis fermi al ili la pordon. Observeblas ankaŭ personoj, kiuj montriĝas ridindaj, ĉar ili disradias fierecon pri sia bonega angla lingvo, dum fakte ilia nivelo tre distancas de tio, pri kio efektive eblus brustoŝveli. Se la diskuto fariĝas tre vigla, se aperas konflikto, se vidpunkto estas atakata kun forto, la neanglalingvano, al kiu tre gravas esprimi sian opinion, aŭ kiun oni ĵus akre kritikis, balbutas, kiel li neniam farus en la gepatra lingvo. Plej senteblas la neegaleco tiamomente.