Necesas minimume 10.000 horoj da studado kaj praktikado por fiksi la centmilojn da necesaj refleksoj, kies nombro estas nekunpremebla. Nu, la instruado de la unua fremda lingvo nombras entute inter 800 kaj 1200 horoj depende de la lando. Ni do ne miru, ke nur unu abituriento el cent kapablas senerare esprimi sin per la unue lernita fremda lingvo. Okcent ĝis 1200 horoj estas dekono de la bezonata tempo. Se oni volas, ke la lernantoj scipovu du fremdajn lingvojn, necesas dudekobligi la nunan nombron da kurshoroj.
Tiudirekte elektis Luksemburgio, kie en la baza lernejo el 27 semajnaj lecionoj 12 estas dediĉitaj al fremdaj lingvoj, nome al la germana kaj al la franca. Tio estas entute 3000 horoj dum la ses bazlernejaj jaroj. Ĉar la lingvostudado daŭras je la mezgrada nivelo, Luksemburgio fakte havas trilingvan loĝantaron, sed la luksemburgianoj estas malpli lertaj ol siaj samaĝuloj pri matematiko, scienco kaj aliaj gravaj fakoj. Krome, ke la gejunuloj ne perdas tiujn lingvojn, kiam ili eniras la aktivan vivon, tio ŝuldiĝas al la aparta geografia situacio de la lando, kie kontaktoj kun franc- kaj germanlingvanoj okazas ĉiutage. En landoj, kiel Hispanio, Finnlando aŭ Francio, baldaŭ venus forgeso, ĉar la kondiĉitaj refleksoj konserviĝas nur, se ili estas konstante plifortigataj. Vi konstatos tion, se vi kelkjare ĉesas paroli lingvon: kio kaŭzas, ke vane vi skanas vian menson serĉe al tiu aŭ tiu vorto, kaj ke vi faras gramatikajn erarojn, tio estas, ke dissolviĝis la kondiĉa ligilo inter parencaj konceptoj aŭ la inhiba reflekso kun devojigo ĝustaformen.
Ĉu trilingveco aŭ maskita favorado de la angla?
Se oni volas trilingvan loĝantaron, al kiu nivelo oni strebu? Regan nivelon en tri lingvoj per simpla lerneja instruado ne eblas atingi, kaj oni ne sukcesos financi longdaŭrajn lingvajn restadojn por la tuta landanaro. Eĉ la instruado de kelkaj fakoj en la fremda lingvo ne kondukas ĝis la dezirata nivelo. En Svislando ekzistas liceoj, kie oni instruas kvar fakojn fremdalingve dum tri jaroj. La nivelo de la lernantoj en la koncerna lingvo ja superas tiun de la tradicia instruado, sed ĝi estas ankoraŭ malproksima de plena regado. Se paroli nur pri eŭropaj lingvoj, la sola realisma solvo estus trilingveco enhavanta plenan regadon de la gepatra lingvo, kapablon elturniĝi sufiĉe efike en la dua lingvo kaj elementojn de tria lingvo ebligantajn, se ne vere uzi ĝin, tamen havi pri ĝi bazan kompreneton, kio kulture praviĝas, ĉar ju pli oni malkovras diversajn manierojn esprimi unu penson, des pli la menso vastiĝas.
Bedaŭrinde tiu sistemo trenas kun si gravegan malavantaĝon. Ĝi kreus neegalecon favore al la anglalingvaj landoj. Oni ja povas komuniki de unu lando al alia nur, se unu el la lernitaj lingvoj estas la sama por ĉiuj. Kiel alie trilingvulo kapabla uzi la portugalan, la grekan kaj la danan povus serioze interparoli kun
trilingvulo finna / germana / franca? La gepatroj do postulos, ke la plej funde studota lingvo estu la angla. Siaflanke, la plimulto el la anglalingvaj lernantoj ne estos forte motivitaj lerni du lingvojn; ili ja scios, ke ili povos elturniĝi per la gepatra, kien ajn ili iros. La ĉefa sukcesfaktoro en lingvolernado estas motiviĝo. Ni do trafas paradokson: oni laŭdegas trilingvecon kiel rimedon savi diversecon kaj atingi pli bonan interkonatiĝon de ĉiuj eŭropanoj, sed fakte oni igas ilin rekte submetiĝi al la anglalingva mondo kun rezulta enmergiĝo en pensmanieron, kiu neniel rilatas al la mensaj kaj kulturaj tradicioj de kontinenta Eŭropo.