Kial 20-oble aŭ 50-oble pli facila ? Ĉar ekde kiam oni komencis praktiki Esperanton, oni konstante ekzercas sin uzi ĝiajn konsistigajn erojn, kiuj estas ĉiam ĝeneraligeblaj sen ia limigo.
Io facila aŭ simpla unuavide ŝajnas malpli riĉa ol io komplika. Multaj homoj timas, ke pro sia simpleco Esperanto povas nur esti malriĉa. Ili faras la eraron, kiun farus ĉino imagante, ke aboco kun nur 28 literoj ne ebligas vortigi la profundajn pensojn, kiujn povas esprimi lingvo kun centmiloj da ideogramoj. Fakte, kio kreas riĉecon, tio ne esta s la komenca nombro de eroj, sed la povo ilin kombini. Organika kemio instruas al ni, ke ĉio vivanta konsistas el tre eta nombro da diversaj elementoj (karbono, oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, kelkaj metaloj, ktp). Kian vastan aron da diversaj materialoj kaj formoj tiuj kelkaj elementoj povas naski! Muziko instruas al ni la samon. La sep notoj de la gamo sufiĉas por verki simfoniojn kun nekomparebla beleco.
Riĉeco fontas el simpleco. Grandparte pro tio Esperanto tiel bone taŭgas por poezia esprimado. Ni konsideru ekzemple jenan verson de la ĉeĥa poetino Eli Urbanova :
Ne eblas klarigi, kial tiuj kvin vortoj estas multe pli elvokaj en Esperanto ol tradukite. La verso mem havas lulan efikon, pro sia ritmo. Por tiun bone senti, prononcu ĝin italmaniere (...). La poezian efikon kreas ankaŭ la aliteracioj, kaj aparte la ripetado de la sono / l /, kiu intensigas la impreson de lulado. Sed ĝi fontas ankaŭ, kompreneble, el la bildo : pejzaĝo, kie betulo lasas siajn fajnajn kaj malpezajn branĉojn fleksiĝi kaj rerektiĝi laŭ la kapricoj de l' vento, oni rigardas ĝin kontemple, kio kondukas al dolĉa dormemo... (...)
Eblas resumi la kvalitojn de Esperanto jene, laŭ la vortoj de afiŝo vidita ĉe la Esperanto-stando de la Ĝeneva Librofoiro, en 1989 :
Nenia escepto, Nenia arbitraĵo, Nenia kaprica gramatika trudo, Do, nenia frustro.
La eblo kunmeti mem, per simpla kombino de elementoj, vortojn
simplajn
kompleksajn
tenerajn
frapajn
korŝirajn
aŭ amuzajn...
Lingva kreemo, kiu disvolviĝas senlime.
Jen Esperanto :
pura lingvoplezuro...
kaj amikoj en la tuta mondo !
VIII. REZISTO : NORMALA ASPEKTO DE ĈIU NEŬROZO