La miraklo
Kiam oni aŭdas pri miraklo, la plej normala reago estas skeptiki. Kompreneble, se oni estus honesta, aŭ sufiĉe interesata, oni rigardus mem, oni kontrolus. Sed ĝenerale homo ne estas tiel honesta, kaj la afero ne interesas sufiĉe por valori la ĝenon. Fronte al io eksterordinara, oni glitas facile de aperta sinteno
Esperanto estas plurrilate mirakla fenomeno. Je la plej baza nivelo ni citu la naskiĝon en kelkaj jardekoj de plenvalora lingvo kun vere interesa literaturo, sed sen popolo nek teritorio (5). Plenviva lingvo, kiu ebligas esprimi ĉion deziratan, estas tiel kompleksa afero, io tiel delikata, ke malfacilas kredi, ke io simila naskiĝis sub niaj okuloj. Tamen, tiu fenomeno okazis. Antaŭ iom pli ol jarcento, la lingvo nomata
(...) Ĉiu vivanta lingvo fontas el kolektiva, anonima kaj grandparte nekonscia procezo. Esperanto ne estas escepto. La projekto publikigita en Varsovio en 1887 de junulo, Ludwik Lejzer Zamenhof, ne estas la lingvo, ĝi estas nur la elirpunkto, la semo, la ĝermo. Tiu fariĝis vivanta realo nur pro tio, ke ĝi trovis grundon, kiu kontribuis al ĝi el siaj riĉaĵoj kaj ebligis al ĝi kreski. La miraklo konsistas en tio, ke tiu grundo ekzistis kaj akceptis la ĝermon. Dek kvin jarojn post la apero de la broŝureto, la proponitan lingvon jam uzis ege diversaj homoj, kiel atestas la listo de la Esperanto-uzantoj registritaj en 1902 (7). Jam la nomoj indikas, ke la lingvo dissemiĝis inter plej malproksimaj popoloj : Aĥmet Utjamiŝev estas turkmeno el distrikto Syr-Daria, Asayiro Oka vivas en Tokio, Einar Asmundsson en Nesi (Islando), Stanislav Mossakowski en Numeo (Nov-Kaledonio), J.M.C. Ganouna en Tuniso, E. Gosta en Bonaero, M. Ravelojaona en Tananarivo... La lokoj cititaj en tiu dokumento montras, ke la unua reto de anoj kovris jam la tutan mondon : Santa Fe (Argentino), Rejkjaviko, Urga (Mongolio), Filadelfio, Tiencin, Helsinko, Aleksandrio, Meksikurbo, Odeso, Bombajo... Neniu komprenas, kiel la nova lingvo tiel rapide disvastiĝis. Sed tio ne estas la sola miraklo. Plej nekredeble estas, ke tiuj homoj, komencinte komuniki, viziti unu la alian, organizi kunvenojn, kongresojn, renkontiĝojn, senkonscie transformis la projekton en vivan, parolan lingvon. En la jaroj 1920-aj ekzistis jam dunaciaj paroj, kies familia lingvo estis Esperanto, tiel ke ĝi iĝis ankaŭ la gepatra lingvo de la infanoj. (...)
IX. KELKAJ EKZEMPLOJ DE RACIECIGOJ (8)
(...) La zamenhofa lingvo estas objekto de tiom da kritikoj, ke citi ĉiujn estus tasko senfina. Sed kiaj ajn ili estas, rimarkindas, ke ili ĉiam prezentas la samajn ecojn :
*ili neniam baziĝas sur la reala Esperanto, t.e. sur la lingvo kiel uzata en la praktiko (ekzemple sur observado de kunsido, esplorado de serio da magazinoj, analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj) ;
ili neniam apogas sin sur studado de la disponebla dokumentaro (esplorlaboroj publikigitaj pri la reala Esperanto) ;
*ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni ekskludas Esperanton ;
*ili estas formulitaj per tia tono, ke la esplorado de la demando troviĝas dekomence ekskludita (alivorte, la ekskludado ne estas logika konkludo de analizo, sed rezulto de "aŭtoritata juĝo" ; ĝi estas komparebla al la eliminado de studento fare de ĵurio, kiu nek legis liajn aŭ ŝiajn laborojn, nek rigardis la notojn, kiujn ŝi aŭ li ricevis en la diversaj ekzamenoj).