X. TUTE NORMALAJ HOMOJ Esprimo de sentoj
(...) Ofte, tuj kiam iu proponas Esperanton, oni rebatas, ke tiu lingvo ne kapablas respondi al la emociaj bezonoj, ĉar ĝi estas tro juna. Kiel esprimi siajn timon, koleron, amon, ĵaluzon, miron, emociojn en lingvo ne multjarcenta?
Tiu opinio pretervidas, kio fakte inhibas la esprimon de sentoj. La eraro estas signifa : ĝi montras, kiagrade ni estas, sub la verniso de civilizacio, primitivuloj submetitaj al la tribaj tradicioj, al la potenco de la praavoj. Ni kredas, ke formoj truditaj de jarcentoj da uzado faciligas esprimadon, dum ili komplikas ĝin. Ni fidas pli niajn antaŭulojn ol nin mem, la literaturistojn, kiuj forĝis la lingvon, sed ankaŭ igis ĝin malpli libera, ol la kriojn, kiuj spontane ŝprucas el nia plejpr ofundo.
Ĉiu personeco rezultas el interagado inter gena heredaĵo kaj influoj sociaj. La konvinko, ke nur multjarcenta lingvo ebligas taŭge esprimi emociajn reagojn, atestas pri stranga malekvilibro inter la du faktoroj : ĝi trotaksas socion, ĝi subtaksas naturon.
Tie sendube kuŝas unu el la kaŭzoj de la malfido al Esperanto. La ideo, ke la obeon al ekstera aŭtoritato, kaj do al niaj antaŭuloj, eblas ekvilibrigi per fido al la individua saĝo, al la propra logiko, al la ennaskitaj meĥanismoj de nia nervosiste mo, situas por multaj homoj trans la limoj de elteneblo.
Sed, fidele al niaj principoj, ni transiru de teoriaj konsideroj al observado de faktoj. La leganto memoras sendube pri tiu usonano vivanta en Francio
Nenio tia en Esperanto. La gramatika kaj leksika kohereco, kaj do la foresto de sakstratoj, kiuj blokas la naturan iron de vortigado, ebligas al emocioj kaj sentoj esprimi sin kun centoble pli da facilo ol en ĉia alia lingvo. La nerva fluo atingas rekte sian celon. Ĝeneraliga asimilado certigas sekurecon en la esprimado. (...)
La maniero, laŭ kiu Esperanto strukturiĝis, faciligas la esprimon de nuancoj. Mi memoras, ke dum babilado kun hungarino mi demandis : "Tiu knabo, ĉu vi dirus, ke vi amas lin ?" -
En konversacio kun juna, iomete paranoja norvegino mi notis kvar interesajn modulaĵojn de la radiko
Lingvo kaj identeco
En nia plej funda intimo kuŝas nia sento pri identeco. Efektive, la demando "Kiu mi estas ? Kio mi estas ?" situas centre de nia psiko. Ĝi do subkuŝe ĉeestas en ĉia debato pri lingvoj, eĉ se pri tio oni ne konscias.
Tuj kiam oni parolas pri lingvoj, oni parolas pri si, pri si infano, pri si bezonanta altvalorigan identecon. Infano spertas malsamecon kiel danĝeran. Malsami signifas
riski esti ŝovita flanken, kaj elĵetiĝo el la grupo estas plej angoriga. (...) Malkovri, ke oni parolas la araban inter francoj, la jidan inter rusoj, la flandran en franclingva Bruselo, tio povas terure timigi. Des pli, ĉar la elĵeto konkretiĝas ofte per insulto (...). Kial oni tiom facile allasas sin al insultado ? Ĉar oni spertas la saman angoron. Kriaĉi : "Kamelido, reiru dezerten!" , "Vi fetoras, italaĉo !" aŭ "For la fi-judojn !", tio estas sekurigi sin. Per tio oni volas pruvi al si, ke oni apartenas al la plej multnombra grupo, al la grupo de la "normaluloj", ne al la "stranga", "malsama", kaj do elĵetota. Per tio oni povas diri al si : "Uf ! Mi ne riskas, ke ili forĵetu min!"