Ni iom kalkulu. Lernjaro kun 38 kvintagaj semajnoj egalas al 190 tagoj. Por ke la lernantoj akiru tiun bazon, sufiĉas instrui al ili jen tri, jen du morfemojn en ĉiu lernotago. Infanojn kaj adoleskantojn ĝenerale karakterizas plej rigora logiko kaj memoro enviinda. Kiom da peno ili bezonas por lerni du aŭ tri novajn "vortojn" en ĉiu lernotago? Sufiĉas du minutoj por ke la instruisto skribu ilin sur la tabulo kaj klarigu iliajn signifojn. Ok pliajn minutojn por formi kelkajn frazojn per la ĵus lernitaj elementoj, familiariĝi kun la strukturoj, kaj flegi la lingvajn erojn antaŭe akiritajn, jen kio estas bezonata. En dek minutoj tage dum 38 semajnoj ni povas ŝanĝi la vizaĝon de la mondo por la naskotaj generacioj ! Fakte, tiun kurseton eblus integri en la instruadon de la gepatra lingvo, kiel lingva referenco, kiel ni tuj vidos. (Tiu leksika bazo certe estas ankoraŭ tre malvasta, sed sperto pruvas, ke post kiam ĝi estis akirita, la asimilado de la novaj vortoj sekvas la modelon de la neĝbulo, kiu mem ampleksiĝas glitante antaŭen. Tial la lernejo povas liveri nur la bazon, fidante, ke la vivo riĉigos ĝin.)
Surbaze de tio, ni revenu al la lernprepara funkcio de Esperanto. Kion tio signifas praktike? Ke lerni Esperanton dum unu jaro antaŭ ol ekstudi alian lingvon gajnigas almenaŭ unu jaron por la akiro de ĉi-lasta. Sufiĉaj eksperimentoj plenumiĝis tiurilate, en Britio, Finnlando, Germanio kaj aliaj landoj, por ke duboj jam ne eblu. La lernantoj, kiuj dum unu jaro studas Esperanton, kaj poste la anglan dum kvin jaroj, estas same bonaj aŭ pli bonaj en la angla ol tiuj, kiuj studis la anglan dum ses jaroj. Mi diras "anglan", sed mi povus meti "germanan", "latinan" aŭ "rusan". La raporto de la laborgrupo starigita de la finna Ministrejo pri Nacia Edukado por esplori la pedagogian valoron de Esperanto tion klare konfirmas :
"La rezultoj de pedagogiaj eksperimentoj montras, interalie, ke Esperanto-kurso organizita laŭ lernprepara perspektivo konsiderinde plibonigas la sukceson de la lernantoj ĉe posta lernado de fremdaj lingvoj." (12)
Mi persone estas vivanta ekzemplo de tiu realeco. Esperanto estis mia unua fremda lingvo. Ĝi igis min ŝati lingvojn, ĝi estis por mi kvazaŭ kurso de konkreta ĝenerala lingvistiko, ĝi malkondiĉis min el la arbitraj kutimoj de mia gepatra lingvo sen devigo tuj rekondiĉi min laŭ la arbitraj kutimoj de fremda popolo, unuvorte: mi ĝuis pro ĝi, kompare kun miaj samklasanoj, lingvoasimilan avantaĝon, kiun mi neniam perdis.
Esperanto instigas lerni fremdajn lingvojn, ĉar ĝi stimulas kontaktojn kun la ekstera mondo. Kial mi faris diplomon pri la ĉina ? Ĉar, kiel dekkvinjarulo, mi korespondis en Esperanto kun ĉina adoleskanto, kiu inicis min en sian kulturon kaj donis al mi la emon lerni lian lingvon. Iutage mi renkontis en Primoŝten junan parizan masoniston, kiu parolis la kroatan. Surprizite mi demandis lin, ĉu li estas jugoslavdevena. "Ne, tute ne" , li respondis, "mi estas 100-elcenta franco. Mi lernis
Esperanton, kaj mi venis ĉi tien, kiam la zagrebaj studentoj organizis ĉi tiun esperantistan tendaron. La lando plaĉis al mi, la homoj plaĉis al mi, mi revenis plurajn jarojn sinsekve. Foje mi sentis min tiel proksima al tiu popolo, ke mi bezonis lerni ĝian lingvon." (...)
La sennombraj kritikantoj de Esperanto, kiuj riproĉas, ke ĝi delogas la junulojn for de la kulturaj avantaĝoj propraj al fremdaj lingvoj, esploru la realon, antaŭ ol eldiri asertojn per tono, kiu fermas la pordon al ĉia rebato. Fakte, lingvoregado estas pli larĝa kaj pli profunda ĉe specimeno de personoj, kiuj, pro la hazardoj de la vivo, infanaĝe lernis Esperanton, ol en hazarde kunmetita specimeno de la ĝenerala publiko. Malkovri Esperanton signifas malfermi sin al la tuta mondo, kio ofte konkretiĝas per emo lerni tiun aŭ tiun alian lingvon.
(...) Ĉiu pedagogo, vidante, kiel la Zamenhofa lingvo estas strukturita, komprenos, kial ĝi faciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Esperanto admirinde pretigas la terenon. Ĝi kompareblas al gimnastiko antaŭ la ski-sezono, al gamoj antaŭ koncerto. Ĝi preparas, fortigas, igas fleksebla.
Jen ekzemplo. Ekzistas kvar ĝis ses manieroj traduki, en la plej multajn lingvojn, la franclingvan frazon
vi amas lin pli ol min ;
vi amas lin pli ol mi ;
vi amas ŝin pli ol min ;
vi amas ŝin pli ol mi ;
vi amas ĝin pli ol min ;
vi amas ĝin pli ol mi.