En Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula : la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo finiĝanta per - i, la objekton de amo, la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo finiĝanta per -in. Krome, en Esperanto ne ekzistas genro. (...) Gramatika genro forestas ankaŭ en la angla, sed en ĉi-lasta la lernantoj havas pli komplikan taskon, ĉar ili devas lerni neregulajn variaĵojn, ekzemple
(...) Esperanto integras la poluson "rigoro" kaj la poluson "libero". La rilato inter rigoro kaj libero estas ofte miskomprenata. Multaj homoj kredas, ke tiuj du terminoj ekskludas sin reciproke. Fakte, se ambaŭ staras sialoke, rigoro ebligas liberon. Kiel homoj sukcesis marŝi sur Luno ? Kiel ili konkeris tian
matematikaj, astronomiaj... Ekkoninte tiujn leĝojn kaj ilian absolutan necedemon, ili povis tute sekure uzi unu por spiti alian. "Rigorega", "necedema" povas signifi "terura" en tiu senco, ke ne eblas vagi for el la fiksita vojo, sed, per tiu sama fakto, tio signifas ankaŭ "absolute fidinda". Se la astronomiaj leĝoj estus fantaziaj, neniu, antaŭ kelkaj jardekoj, povus promeni sur nia satelito.
Ĉiu frazo de Esperanto estas modelo de bona kunordigado inter rigoro kaj libero. Ĉar la senco de ĝiaj elementoj estas rigora, ne toleras iun ajn escepton, oni estas libera esprimi sian penson laŭplaĉe. Se, por diri, ke domo, en la franca, "brŭle", mi povas diri ne nur
Ĉar rigoro dependas de la maldekstra cerba duonsfero (ĉe dekstramanulo) kaj kreemo de la dekstra, lerni Esperanton estas ekze rci sin al bona homa funkciado - al kunordiga uzo de ambaŭ cerbaj duonsferoj - kun ege pli vastaj efikoj ol oni emus unuavide kredi. Tio veras ĉefe ĉe infanoj. Por plenkreskuloj, ĉio dependas de ilia psika fleksebleco : por iuj, tia kurso estos vera terapio, trejnado pri la arto liberigi sin je neracia superegoo ; por aliaj, la senkondiĉiĝo disde la gepatra lingvo povas spertiĝi kiel ege malagrabla. (...)
Intencdeklaro
(...) La farendaĵojn estus bone ne limigi al la kampo instrua. Fareblas multaj aliaj aferoj por plene korekti la lingvan malordon de la nuna mondo. Ekzemple entrepreni klopodadon kun la celo, ke la kompetentaj instancoj de Eŭropa Unio aŭ de UN ellaboru deklaron, ke, post fiksota tempo (ĉu dek jaroj, ĉu dek kvin, ĉu dudek) la dokumentaro por la kunsidoj respondantaj al difinitaj kriterioj disdoniĝos nur en Esperanto, kaj ke oni interpretos la paroladojn nur tiulingven. Alivorte, en Eŭropa Parlamento ĉiu delegito rajtus esprimi sin sialingve, kiel hodiaŭ, sed liaj vortoj estus tradukataj nur en Esperanton. Oni povus ankaŭ plani transiran etapon kun angla/esperanta dulingvismo.
Tiu simpla sistemo estus jam enorma gajno de efikeco (tio forigus la sistemon de t.n. relajsa interpretado, laŭ kiu paroladon eldiratan portugale oni grekigas, ne tuj el la originalo, sed el ĝia franca interpretado) kaj tio ne kaŭzus grandajn problemojn al la delegitaroj : tiuniveluloj ne havus multan penon akiri kapablon kompreni la Zamenhofan lingvon. Estas senfine pli facile kompreni ol esprimi sin, en ĉiu ajn lingvo, kaj Esperanto ne estas escepto. Krome, verŝajne ĉiuj delegitaroj strebus por havi en sia sino unu aŭ du anojn kun bona aktiva regado de Esperanto.
Oni povas esti certa, ke post tia decido la rigardo al Esperanto ŝanĝiĝus en la tuta socio. Eldonistoj, institucioj kiuj organizas lingvajn kursojn, multlingvaj sekretarioj, juristoj specialiĝintaj pri internacia juro, ĉiaspecaj homoj eklernus la lingvon aŭ partoprenus ĝian disvastigon simple por plibonigi siajn ŝancojn karierajn aŭ mongajnajn. Oni certe vidus magazinojn aŭ gazetojn prezenti en ĉiu numero Esperanto-lecionon, ofte humure. Radioj kaj televidoj verŝajne farus same. Tiuj simplaj faktoj rapide altigus la nombron de la homoj regantaj Esperanton, pro ties facileco. Esperanto ekfurorus, kiel furoris siatempe ekuzo de komputiloj.
(...) Alivorte, iom post iom, la nunan lingvan fuŝfunkciadon anstataŭus ekonomie efika, psikologie kontentiga sistemo, kiu malpli minacus la kulturan diversecon de la mondo ol la nuna disvastigo de la anglosaksaj valoroj kaj maniero pensi.
Ĉu utopio ?