Noto al la tradukontoj. La sekva teksto enhavas multajn lingvajn ekzemplojn. Se vi tradukos ĝin, ne hezitu ŝanĝi la ekzemplojn, kiam alia ol la ĉi-sube prezentita ŝajnas al vi preferinda, pli trafa por la personoj, kiuj legos vian tradukon. Kaj adaptu la frazojn al la legantoj de via lando. Ekzemple la dua alineo komenciĝas per "Eksterlandano, kiu france diras "vous musiquez bellement" 'vi muzikas bele', aperas ridinda". Se vi tradukas hispanen, traduku kvazaŭ la frazo tekstus "Eksterlandano, kiu diras "Vd musica hermosamente" aperas ridinda"; se germanen, kvazaŭ estus "Eksterlandano, kiu diras "Sie musikieren schon" aperas ridinda" (kompreneble, tion faru nur, se la koncernaj frazoj sonas strangaj aŭ amuzaj en la respektivaj lingvoj, pri tio mi ne estas certa). Ne havas sencon lasi la ekzemplojn en la franca, se la leganto ne komprenas la francan. Se vi hezitas, ĉu meti aŭ ne tradukon en alia lingvo, uzu la anglan, en kiu ekzemplo havas plej multe da ŝancoj esti komprenata.
Pro kio Esperanto akireblas pli rapide ol aliaj fremdaj lingvoj ?
Kial Esperanto-parolantoj sentas sin liberaj, naturaj en sin-esprimado? Ĉar praktike ili devas kontraŭmeti neniun kondiĉitan reflekson al la ennaskitaj. Ili uzas la lingvon kreeme, dank'al eta nombro da absolute rigoraj gvidmarkoj.
Eksterlandano, kiu france diras "vous musiquez bellement"
'vi muzikas bele', aperas ridinda [tiu vortigo sonas strange al francaj oreloj], kio, preterpase dirite, falsas la interhoman rilaton, sed li nur aplikas rigore la strukturojn de la franca lingvo, kiujn li asimilis. En Esperanto, li havas la rajton diri "vi muzikas bele". La libereco verbigi la koncepton 'muziko' radikas en la rigoro de la finaĵo -as, kiu indikas ĉiam, kaj ekskluzive, prezencan verbon. La finaĵo -e havas la saman rigoron, ĝi ĉiam esprimas manieron, rimedon aŭ cirkonstancon. En Esperanto, ĉiu lingva strukturo estas senlime ĝeneraligebla.Naciaj lingvoj akiriĝas adicie, Esperanto obliĝe. La diferenco estas la sama, kiel inter aritmetika progresio kaj geometria. En la franca, la vortoj sante
'sano', guerir '(re)sanigi', curatif, '(re)saniga', ktp. estas lernendaj aparte, same kiel en la angla health, cure, therapeutic: la procezo estas adicia. En Esperanto, ĉiu nova ero obligas la antaŭe akiritajn. Ni konsideru la morfemojn san, kaj jun, plus kvin vorterojn aparte multobligajn : -a (adjektiva funkcio) , -o (substantiva funkcio), -i (infinitiva funkcio), re- (reveno) kaj -ig- ('fari tia aŭ tia', fari, ke iu faru...', vortero kiu signas la efikon de kaŭzo). Ilia kombino ebligas formi sana 'bien portant', sano 'sante', resanigi 'guerir' (= Mgi ree sana' 'rendre de nouveau bien portant'), resanigo 'guerison', resaniga 'curatif, juna 'jeune', juno 'jeunesse', rejunigi 'rajeunir', rejunigo 'rajeunissement', ktp. Unu plia morfemo, ebl, kiu esprimas la eblecon, konsiderinde kreskigos vian vortprovizon. Apud ebla 'possible', kaj eblo 'possibilite', vi formos resanigebla aŭ sanigebla 'curable', kaj rejunigebla 'susceptible d'etre rajeuni', same kiel ebligi 'permettre' en la senco 'igi ebla' 'rendre possible'. La diferenco inter Esperanto kaj la franca estas, ke en ĉi-lasta oni devas lerni tiujn vortojn aparte, aŭ serĉi ilin en vortaro, dum en la zamenhofa lingvo oni formas ilin mem.