"Raciecigo" estas psikologia fakvorto, kiu signas nekonscian procedon, per kiu oni provas doni klarigon logike koheran aŭ morale akcepteblan al sinteno, ago, ideo, sento, starpunkto ktp, kies realajn motivojn oni ne konscias. Alivorte, la persono iluzias al si, ke la decido aŭ opinio estas racia, dum fakte ĝi baziĝas sur neraciaj gusto, inklino aŭ sento. Plej ofte, la reala kaŭzo de la baza sinteno rilate Esperanton ne estas la argumentoj, kiujn la persono listigas parolante pri ĝi, sed iu dekomenca sento, jen favora, jen malfavora, kies originon la persono fakte ne konscias. Kompreneble, tio ne signifas, ke la argumentoj estas malpravaj, nur ke ili prezentiĝis
Pierre Janton, "La resistance psychologique aux langues construites, en particulier a l'esperanto" [Psikologia rezistado al konstruitaj lingvoj, aparte al Esperanto] ,
Vd la ĉefartikolon de Hans Bakker en la numero de majo 1993 de la revuo
"24 Stunden Esperanto fur 11jahrige Schuler aus der Steiermark und Slowenien",
Opetusministerion Tyoryhmien Muistioita,
Multaj agrablaj memoroj
Mia Esperanto-vivo tiom riĉas je agrablaj memoroj, ke, kiam mi decidis jesi al via peto, mia menso eksimilis svarmon da impetaj geknaboj, kiuj interpuŝiĝis, ĉar ĉiu volis venki la aliajn en la konkuro por esti elektita. Fakte, unu sukcesis superi kaj elstari, kvankam miaopinie ĝi ne havas pli da meritoj ol la aliaj. Jen ĝi.
Mi plurjare laboris ĉe Monda Organizo pri Sano. Kiam mi forlasis la organizon por starigi privatan kabineton, ĝi tamen plu dungis min unu- aŭ dufoje jare por mallongaj deĵoroj, ĉar mi povis fari fidindan protokolon de diskuto pri sanproblemoj uzanta kvar aŭ kvin lingvojn, inkluzive de la ĉina kaj rusa, kaj ne troveblis tiom da personoj kapablaj tion fari. Foje en la jaroj 1970-aj, ĝi demandis, ĉu mi konsentos vojaĝi al Alma-Ata (nun Almaty), en Kazaĥio, por labori kadre de internacia konferenco diskutonta pri la organizo de bazaj sanservoj. Al mi ĉiam plaĉas malkovri novajn landojn, mi do plezure konsentis. Tuj antaŭ la konferenco mi laboris en alia misio en Filipinoj, kaj kiam mi atingis la Manilan flughavenon por aviadili al Kazaĥio tra Delhio (Barato) kaj Taŝkento (Uzbekio), surprizis min tie renkonti kvar ekskolegojn ankaŭ flugontajn ĝis Alma-Ata. Ni ĉiuj uzis la saman flugon el Delhio al Taŝkento. Tiutempe Uzbekio kaj Kazaĥio ankoraŭ estis partoj de Sovetunio.
Kiam mi devas vojaĝi, mi ĉiam ekrilatas kun lokaj Esperanto-parolantoj, ĉar tio estas bona rimedo ekkoni landon per persona kontakto. Mi do antaŭe skribis al la UEA-delegito en Taŝkento por informi lin pri mia alveno. Li respondis, ke li akceptos min en la flughaveno -- tio estis pura afableco, ĉar delegitoj ne estas supozataj tiagrade ĝeni sin -- kaj li petis, ke mi sendu foton por povi tuj rekoni min. Kiam nia
grupeto atingis la alvenhalon, nur kvar personoj staris tie atende al alvenantoj. Du staris en la maldekstra angulo, du en la dekstra. La kontrasto inter iliaj vizaĝoj kaj sintenoj estis okulfrapa. La du unuaj aperis deprimitaj, senĝojaj, superŝutitaj de zorgoj, la du aliaj plenaj je viglo kaj entuziasmo.
"Saluton!". La vorto laŭte reeĥis en la halo. Ĝi venis el la dekstra angulo. Ambaŭ viroj, kiuj tie staris, venis al mi preskaŭ kure kaj varme ĉirkaŭbrakis min, kvazaŭ ni estus amataj parencoj, kiuj ne vidis unu la alian dum du jardekoj aŭ eĉ pli. Miaj kolegoj miregis. Ili ne kapablis imagi, kiuj estas tiuj du viroj, ŝajne familianoj de kolego, kiu neniam diris, ke li konas iun ajn en Soveta Centra Azio, eĉ dum ni tien flugis. Estis des pli nekredeble, ĉar apud kvindekjarulo, kiu aspektis -- krom la vestoj -- kiel iu ajn eŭropa ordinarulo, staris uzbeko eble 25-jara, kun nigregaj haroj, oblikvaj okuloj kaj trajtoj klare orientaziaj. Li estis sciencisto kaj la prezidanto de la loka Esperanto-klubo; lia kunulo estis la UEA-delegito, ukraino laŭdevene.
Kiam nia triopo komencis babili en rapida Esperanto, la du malgajuloj proksimiĝis al nia grupo. Ili klarigis, ke ili estas kuracistoj laborantaj por la Uzbekia San-Ministrejo, kaj ke ili estis senditaj flughavenen por bonvenigi nin. Ili alparolis nin en iom mallerta angla lingvo elparolata laŭ ege rusa prononco.