Kelkaj lingvistoj rifuzas tion kredi. En privata ret-mesaĝo al la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, unu el la fakuloj de "Ask-A-Linguist" diris:
Doni ĉi tie ĉiujn klarigojn necesajn por komprenigi la kuntekston de tiuj versoj plenaj je aludoj postulus tro da spaco. Ni simple diru, ke temas pri panama Esperanto-poeto, kiu laŭdire laboris en la rondoj de altinivela vestomodo, kaj kies adreson trovi montriĝas ege malfacile. Jen proksimuma traduko de tiu poemeto:
[Tradukanto enmetu ĉi tien tradukon de la kvar versoj]
(En Esperanto
Ĉu kodo ebligas tiajn vortludojn, tiajn aludojn? Ĉu kodo havas konotaciojn? Ĉu kodon portas tutplaneda komunumo da uzantoj kun humursento kaj kultura heredaĵo sufiĉe riĉa por kompreni tian kvarverson? La leganto juĝu.
Karakterizoj retroviĝantaj en la plimulto el la respondoj de "Ask-A-Linguist"
Iu ajn familiara kun la Esperanto-mondo tuj rimarkas en la lingvistaj respondoj ĉi-tekste analizataj plurajn karakterizojn konstante reaperantajn:
Ili neniam lokas Esperanton en la kadron de la ĝenerala monda komunikproblemo. Alivorte, ili neniel konsideras, ke Esperanto estas solvo proponita al efektiva problemo, kiu havas gravajn sekvojn por konsiderinda parto de la homaro.
Ili manifestas preskaŭ plenan nescion pri tio, kio Esperanto estas, kiel el lingvistika vidpunkto, tiel ankaŭ el sociologia.
En ili tute mankas historia perspektivo.
Iliaj asertoj estas pure teoriaj; ili konsistas nur el deduktoj, kiuj ne estis kontrolitaj en la efektiva realo.
Ili ĉiam evitas kompari en la praktiko, kiel Esperanto fukcias rilate al la sistemoj, kiujn ĝi cela anstataŭi.
Ili situas sur "supera-malsupera" akso: ili ofte havas desupran, patronisman, moŝte-degnan tonon, kaj ili enhavas konsilojn.
Tiuj karakterizoj - precipe punktoj 2, 4 kaj 6 - povos nur veki miron, se oni rilatigos ilin al la teksto de la demando, kiu estigis la plimulton el la respondoj. Tiu teksto enhavis jenan frazon:
Ni analizu tiujn karakterizojn unu post la alia.
*
1. Preteratento de la ĝenerala kunteksto.
En tempo, kiam ekonomio tutmondiĝas kaj aperas ĝenerala densiĝo de internaciaj rilatoj. la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki pli kaj pli oftiĝas. Homoj tiucele uzas diversajn rimedojn, de gestoj kun rudimenta uzo de apenaŭ regata lingvo ĝis la bonega angla de diplomitoj de