Tiuj, kiuj favoras Esperanton, deiras de la konstato, ke la manko de oportuna kaj demokratia rimedo komuniki tra la lingvobaroj kreas seriozajn malfacilaĵojn en ĉiaspecaj situacioj, tiel multaj, ke ne eblus ilin listigi. Oni pensu nur pri la miskomprenoj dum vojaĝo en lando, kies lingvon oni ne scias; pri la malfacilaĵoj, kiun travivas estroj de malgrandaj aŭ mezgrandaj firmaoj, kiam ili traktadas kun partnero el malproksima lando; pri la problemoj, kiujn alfrontas skipestro bezonanta komprenigi sin al fremdlandaj laboristoj; pri la streĉiĝo, kiun spertas ŝtata delegito devigita paroli al internacia asembleo en lingvo alia ol la propra, ktp.
Frustroj, nervoziĝoj, suferoj, maljustecoj ligitaj al la neeblo klare esprimi, kion oni volus, konstante aperadas. Ili povas konduki al io tragika, kiel ĉe tiu afrikano, kiu, en Ĝenevo, subskribis en la policejo malveran deklaron, ke li partoprenis en ŝtelo, ĉar li malbone komprenis la franclingvan tekston, kiun oni prezentis al li, aŭ la forpaso, en Germanio, de multaj turkaj pacientoj post organgrefto, ĉar ili ne komprenis la instrukciojn donitajn de la flegistaro, kiam ili elhospitaliĝis. Se aldoni al tiuj konkretaj aŭ psikologiaj malfacilaĵoj la gigantan investon tempan kaj nerv-energian en la lernadon de la angla, kiun faras dum jaroj milionoj kaj milionoj da junuloj tra la tuta mondo por fakte nekontentigaj rezultoj, (4) same kiel la enormaj monsumoj, kiujn sorbas tradukado kaj interpretado en interŝtataj institucioj, profesiaj kongresoj kaj komercaj aferoj, oni nepre konkludos, ke la lingvobaroj estas por la socio pli ol simpla bagatelo.
Se oni objektive komparas la diversajn sistemojn nuntempe aplikatajn por ilin superi, oni rimarkas, ke la malplej kosta ankaŭ estas tiu, kiu prezentas la plej bonan efikon kompare kun la investita penado: Esperanto. (5), (6) Ekonomiisto komisiita de la franca registaro, Prof. Fran^ois Grin, konkludis el sia esploro, ke, se Eŭropo alprenus Esperanton, ĝi ŝparus 25 miliardojn da eŭroj ĉiujare. (7)
Ĉu ne estas interese, ke neniu el la respondoj afiŝitaj ĉe "Ask-A-Linguist" konsideras Esperanton en tiu kunteksto, en kiu ĝi ricevas sian sencon? Ili impresas, kvazaŭ ĉio funkcius tute bone en la kampo de internacia lingva komunikado, kaj kvazaŭ serĉi rimedon por plibonigi la situacion estus sensence. Ili subkomprenigas ankaŭ, ke agi por Esperanto estas io senrilata kun la politika, ekonomia, socia kaj kultura realeco de nia planedo, ke tio povas helpi neniun, kaj ke tiuj, kiuj sin engaĝas en ĝin, per tio mem lokas sin ekster la reala mondo.
La mesaĝo, kiu kaŝiĝas sub tiu respondoj, estas: ne estas komunikproblemo en la mondo, aŭ, se io simila ekzistas, ĝin solvas la angla. Kiom nejusta kaj absurda la solvo per la angla povas esti por la 95 elcentoj el la monda loĝantaro, kies gepatra lingvo ĝi ne estas, neniam estas prenata en konsideron.
La angla estas tre malfacila lingvo. Komence ĝi ŝajnas simpla, ĉar ne troviĝas multaj gramatikaj formoj, kiujn necesus enmemorigi al si. Sed ju pli oni progresas, des pli oni konscias, ke tiu komenca facileco estas trompa, ĝis oni rezignacie akceptas la neeblon atingi perfektan regadon de la lingvo, regadon, kiu ebligus senti sin egalnivela kun denaska anglalingvano.