En multaj lingvoj, vortoj devas aparteni al difinita kategorio: verbo, substantivo, adjektivo, adverbo ktp. Esperanto anstataŭ kategorioj havas funkciojn: ĉiu radiko povas funkcii verbe, substantive, adjektive kaj adverbe: -i signas la verban-infinitivan funkcion, -o la substantivan, -a
la adjektivan kaj -e la adverban. Fakte, la adjektiva ofte respondas al tio, kion oni nomas "genitivo" en aliaj lingvoj kaj la adverba al la "cirkonstancaj komplementoj" aŭ "adjektoj". Kiu lernis la morfemon vid ne devos ŝarĝi sian memoron por povi esprimi la ideojn vidi [tradukanto enskribu post ĉiu E-vorto la tradukon en sia lingvo], vido, vida, vide. Same la morfemo ebl naskos la vortojn ebli, eblo, ebla, eble. Kaj kombino de ambaŭ havigos videbli, videblo, videbla, videble.Kiuj lernis, ke [ĉi tie aperu la nacilingva traduko de 'li ne vidas'] estas li ne vidas,
tiuj kun plena certeco scias, ke [nacilingva traduko de 'li ne estas'] sekvos la saman modelon: li ne estas. Kiam ili eksciis, ke ili povas formi la vorton senvidulo (< sen [nacilingva traduko de la vorto, kaj same por la postaj eroj], vid, ulo), kiu samsignifas kiel blindulo, ili scias, ke ili povos uzi la saman strukturon kun iu ajn radiko: sen-religi-ulo 'persono, kiu ne apartenas al iu religio', sen-mon-ulo 'persono, kiu ne havas monon', sen-pov-ulo 'iu, kiu en sia situacio povas nenion fari'.La vortordo estas tre libera en Esperanto. ' [li rigardas min, nacilingve] ' povas esti li rigardas min
same bone kiel li min rigardas. ' [ironia rigardo] ' povas esti ironia rigardo aŭ rigardo ironia. Krome, la maniero, laŭ kiu komplemento ligiĝas al verbo estas pli libera ol en okcidentaj lingvoj. Li rigardas al mi estas same ĝusta kiel li rigardas min.El la ĵus cititaj trajtoj rezultas, ke Esperanto proponas al tiu, kiu volas esprimi ideon, ege pli larĝan gamon da esprimoj ol la plimulto el la lingvoj. La ideon ' [li ludas gitaron kun entuziasmo] ' oni povas vortigi per analiza strukturo: li ludas gitaron kun entuziasmo,
aŭ per sinteza : li entuziasme gitaras. Same, por esprimi la ideon ' [traduki en la francan] ' oni havas elekton inter traduki en la francan lingvon, traduki francen aŭ tute simple francigi.En neniu el siaj respondoj la lingvistoj de 'Ask-A-Linguist' konsideras tiujn karakterizojn de Esperanto, pri kiuj, ŝajne, ili ne scias aŭ scias nur malmulte. Ili tamen havas gravegajn konsekvencojn.
2.2 Neŭropsikologia aspekto: rilato inter strukturado unuflanke, flueco kaj facileco aliflanke
Psikologia profesoro kaj esploristo Jean Piaget nomis ĝenerala asimilado
la naturan inklinon de la homa cerbo ĝeneraligi al ĉiu ajn komparebla situacio agsistemon [france: "scheme d'action", "agoskemon"] antaŭe asimilitan. Pro tio ne estas tre malfacile uzi Tojotan aŭtomobilon, se oni jam kapablas uzi Ford-an, kaj pro tio oni pli rapide lernas ludi orgenon, se oni jam kapablas piani. Tiu emo ĝeneraligi ludas grandan rolon en lingvo-akirado. Oni facile evidentigas ĝin ĉe junaj infanoj kaj ĉe personoj, kiuj provas esprimi sin fremdlingve. En granda nombro da lingvoj, por paroli laŭnorme oni devas repuŝi ["repuŝi" estas la psikologia fakvorto, kiu tradukiĝas en la anglan per repress, en la francan per refouler, en la germanan per verdrangen] formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado, kiu instalas en la cerbo unuagradajn refleksojn. En la franca, por uzi la ĝustajn formojn vous dites 'vi diras' aŭ des chevaux 'ĉevaloj', necesas repuŝi la formojn, kiuj spontane aperas: vous disez kaj des cheval. Same en la angla: diri feet 'piedoj' kaj he came 'li venis' necesigas repuŝi foots kaj he comed. Iom da alkoholaĵo aŭ forta emocio facile povas revenigi la malĝustajn formojn el la kelo, en kiun ili estis repuŝitaj: la repuŝo neniam estas centprocenta. Lingvaj neregulaĵoj kontraŭas la naturan iron de la nerva fluo. Fakte, ili fariĝas aŭtomataj nur, se ili estas ripetataj tuttage dum longaj periodoj. Kiam ni parolas nian gepatran lingvon (krom se temas pri lingvo perfekte regula, kiel la ĉina), ni estas akrobatoj, kiuj faras kontraŭnaturajn movojn kun plej granda facileco, ĉar, ripetataj tagon post tago, ili fariĝis kvazaŭ dua naturo en ni. Sed infano, kiu komencas paroli, kaj lernejano, kiu ekstudas fremdan lingvon, ankoraŭ malproksimas de tiu trejnnivelo: ili oftege falas en la kaptilojn, kiujn neregulaĵoj prezentas per si.