Ĉar ĝi ne enhavas kaptilojn, Esperanton oni lernas pli rapide kaj uzas pli glate ol iun ajn okcidentan lingvon. La emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn estas en ĝi centprocente respektata. Ne nur gramatiko akiriĝas en malmulte da tempo, sed krome ankaŭ la akiro de la vortprovizo facilas pro ties perfekta reguleco. Demandu franclingvanon, kiel, lialingve, nomiĝas la ido de kamelo. Plej probable li diros, ke li ne scias (la vorto estas
Simile, la transiro de verbo al substantivo estas en Esperanto plene kohera. Kompare kun Esperanto, la franca estas tiurilate malfacila. Oni povas scii, ke 'ami' estas
Kio estas gajno por la memoro, kiam oni lernas, tio prezentas enorman ŝparon de nerva energio, kiam oni esprimas sin. Flue paroli, tio estas paroli reflekse. Se oni devas ĉiumomente traserĉi la memoron por trovi vorton aŭ gramatikan regulon, oni ne esprimas sin flue. Lingvo, en kiu ne ekzistas duagradaj refleksoj, kiujn oni enmetu en la nervan sistemon por inhibi la unuagradajn, estas lingvo, kiun eblas paroli ege pli komforte, pli glate, ol lingvo, en kiu tiu avantaĝo forestas. Por esprimi sin en Esperanto, ne necesas duagradaj refleksoj.
Neniu el la lingvistoj, kiuj respondas la demandojn pri Esperanto, ŝajne konscias, ke la plimulton el la personoj, kiuj lernis tiun lingvon, motivis deziro progresigi justecon inter la popoloj, kaj kreskigi por la plej malfavoritoj de nia planedo la ŝancojn socie bonfarti. Estas klare, ke tiuj lingvistoj havas neniun ideon pri la politika-socia historio de Esperanto, pri ties ligoj kun la sindikata kaj liberiga movadoj, nek pri la persekutoj, kiujn ĝiaj parolantoj suferis sub la plimulto el la diktatoroj.
Unu el la respondoj konsideras, ke Esperanto ne povas funkcii kiel mondlingvo, ĉar, laŭ la respondanto, ĝi estas hind-eŭropa kaj pro tiu eco asociita en la mensoj al okcidentaj koloniismo kaj imperiismo. La rapida progreso de Esperanto en subsahara Afriko kaj ĝia sukceso en landoj kiel Koreio, Japanio, Vjetnamio, Ĉinio aŭ Irano demonstras, ke tiu kritiko enhavas nenion realan. Nenio ebligas aserti, ke ligo kreiĝas en la mensoj de la publiko inter lingvaj ecoj kaj politika pozicio. Krome, kiel ĉi-supre vidite, la karakterizoj de Esperanto igas ĝin, strukture, lingvo nehindeŭropa. La eŭropa aspekto estas limigita al la vortaro. La vortostoko de la haitia kreola lingvo estas pli okcidenta ol tiu de Esperanto. Ĉu haitianoj havas pro tio la senton, ke ili alianciĝis al imperiismo? Vortigi la demandon estas percepti ĝian absurdecon.
Krome, la personoj, kiuj eklernas Esperanton, scias, au post nelonge ekscias, ke tiu lingvo naskiĝis en lando subpremata, okupata de imperiisma najbaro, kaj ke laŭ sia tuta historio ĝi estis aliancano de la etuloj, senpovuloj, ekspluatatoj.
Fine, tiu riproĉo aspektas des pli suspektinda, ĉar nenio estas proponita por solvi la internaciajn komunikproblemojn, krom la angla. Nur iu ege naiva kaj komplete disigita disde niamondaj realaĵoj povas imagi, ke la angla estas libera je imperiismaj kaj koloniismaj konotacioj.
3. Graveco de la historia perspektivo
La lingvistaj respondoj enhavas pri la tempoj inta kaj onta juĝojn, kiuj estas pli firmaj, ol objektiveco permesas:
"La vera kialo, pro kiu Esperanto ne pli disvastiĝis, kuŝas en ĝia artefariteco."
"Ĉar ĝi estis ligita al neniu grava politika movado, ĝi ne tre progresis."