La maljusteco situas ankaŭ en alia kampo: la tempo, kiun neanglalingvanoj devas dediĉi al la studado de la lingvo, dum tiu tempoperdo kaj tiu grava penado - meznombre necesas inter 4000 kaj 8000 studhoroj por atingi bonan praktikan nivelon - estas ŝparitaj al la denaskuloj, kiuj akiris sian lingvon farante nenion alian ol vivi kun sia familio kaj vizitadi la lernejon de sia vivregiono. Jena rimarkigo, respondo de korea scienculo, Kim Hiongun, al enketo de la brita radio BBC, bone emfazas la gravecon de tiu penado: "Koreio investas enormajn sumojn en la instruon de la angla. Se, kiam mi studis ĝin, mi povus uzi mian tempon laŭvole, mi povus akiri kvin doktoriĝojn per la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la lernado de tiu lingvo".
Britoj, usonanoj, aŭstralianoj kaj aliaj denaskaj anglalingvanoj povas investi tiun tempon kaj tiun energion en la propran profesian perfektiĝon au en malstreĉiĝon; al la resto de la mondo tiu eblo ne estas donita. Ĉu juste?
Absurda.
La egan malfacilecon de la angla kaŭzas amaso da nekonsekvencaĵoj, kiuj neniel kontribuas al interkompreniĝo. En la plimulto el la lingvoj alfabete skribataj, sufiĉas koni kelkajn ortografiajn regulojn por povi senerare skribi vorton, kiun oni kapablas prononci. En la angla, skribi ĝuste tute ne estas facile, kaj necesas lerni kiel prononci ĉiun apartan vorton, speciale atentante, kiel akcenti ĝin, La litero a
ne elparoliĝas same en nation kaj en national, nek i en wild kaj wilderness, kvankam ambaŭkaze la dua derivas de la unua. La tri literoj ict prononciĝas iumaniere (/ikt/) en depict, alimaniere (/ajt/) en indict. La plimulto el neanglalingvaj okcidentanoj fuŝe prononcas sweatshirt kaj Reagan. Tiun fuŝon kaŭzas la fakto, ke nenio ebligas diveni, kiamaniere ea elparoliĝos. Enmensigi al si la prononcon kaj la skribmanieron de ĉiu nova vorto postulas de ĉiu lernanto konsiderindan kvanton da energio. La vorton absurda por karakterizi tiun distancon inter skribo kaj prononco pravigas la konstato, ke ĝi forestas en la plimulto el la lingvoj, kaj tio neniel negative speguliĝas sur komunikado.Tiu absurdaĵo estas nur unu inter dekoj da miloj. Regulo preskribas, ke oni formas la pluralon de substantivo aldonante la literon s. Sed la vorto woman
'virino' plurale fariĝas skribe women (e anstataŭas a), kaj parole /wim'n/ (la sono u, skribata o,cedis lokon al la sono i,
ankaŭ skribata o). Aŭ ni konsideru neadon. En preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo neado sekvas regulan modelon, validan por ĉiuj verboj. En la hispana, se oni scias, kiel diri 'mi ne scias', no se, oni povas apliki la saman strukturon al la ceteraj verboj kaj diri no tengo 'mi ne havas', no puedo 'mi ne povas', no soy 'mi ne estas'. En la angla, la modelo de I do not know 'mi ne scias' ne estas aplikebla al pluraj aliaj verboj. Oni devas diri I am not 'mi ne estas', ne I do not be. Krome ankaŭ ĉi-rilate la skribmaniero estas malkohera. Se temas pri devo, la nea formo skribendas per tri vortoj: I must not, se temas pri povo, per du: I cannot. Kiom koncernas la neadon ĉe adjektivoj kaj substantivoj, ĝi esprimiĝas en la plimulto el la lingvoj per prefikso, kiu konstante restas si mem: in- france, un- germane, ne- ruse, bu- ĉine, ktp. En la angla, la prefikso estas jen in- (injustice 'nejusteco', invisible 'nevidebla'), jen un- (unjust 'nejusta', unpleasant 'neplaĉa'). Memori, ke, dum 'nekapabla' estas unable, 'nekapablo' estas inability, sed ke, en la kazo de unpleasant 'neagrabla', la prefikso un- ne ŝanĝiĝas al in-, kiam oni transiras de adjektivo al substantivo - oni diras unpleasantness - postulas de la cerbo energi-elspezon, kiun ŝparas preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj.