malsupereco. Antaŭ apenaŭ du jardekoj, se vi diris, ke Sovetio baldaŭ disfalos, oni taksis vin freneza. Sed ĝi disfalis. Esperanto, kies baldaŭa aŭ jama morto estas evidenta al multaj, siaflanke plu ekzistas.
Jen, estas tempo, ke mi finu. Mi solvis la enigmon. Kial mi kredas je Esperanto? Ĉar mi estas freneza, kaj kiel ĉiu frenezulo, vidas, ke la veraj frenezuloj estas la aliaj.
Sed ke Esperanto estas bona lingvo, ke ĝi solvas komunikproblemojn ĉe tiuj, kiuj alprenis ĝin, multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige, en psike pli sana maniero, ol la angla, tio restas fakto, ne halucino. Ĉiuj, kiuj konsentas objektive observi, tion konstatas. Esperanto estas reala, la amikecoj, kiujn mi havis dank' al ĝi, estas realaj, la plezuro, kiun mi havas uzante ĝin, verkante en ĝi, ridante en ĝi, estas reala. Mia amo, mia pasio al ĝi estas realaj. Kaj ili kontentigas min ege. Mi multe legas en la angla, relative multe uzas ĝin, mi ŝatas tiun lingvon, sed ĝi ne alportas al mi la korvibron, kiun alportas Esperanto. Mi ŝatas la anglan, sed Esperanton mi amas. Kaj ke mi kredas je ĝi, tio baziĝas sur multjara esplorado pri la problemo.
Kontraste, inter la multegaj homoj, kiuj admonis min realismi, kiel ili diras, kaj rezigni Esperanton, neniu bazis sin sur studo de la demando.
Tial mi obstine restos ĉe mia kredo je Esperanto. Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti, ilia plej funda motivado kuŝas en iliaj sentoj, en iliaj emocioj, kaj la granda diferenco inter la angla kaj Esperanto estas, ke Esperanto tuŝas la korojn, la angla ne.
Pri Rolo (france "Rolle"), svisa urbo, kie SES estis fondita en 1903
Mia rolo en Rolo (france "Rolle"), alivorte mia rola rolo, estas roli parole. Mi promesis al Claŭde (ne al mi, al la alia Claŭde), ke mi parole rolos en Rolo, sed kiom ajn mi traserĉis mian cerbon, neniu ideo tie troveblis. Ĝi estis malplena, vakua.
Tiam mi pensis: "Nu, mi petos helpon de mia edzino." Sed ankaŭ ŝi ne havis ideon. Tial ni ne povas par-roli, mi devas paroli tute sola (tute malgee, se vi preferas).
Turmentate de la ideo, ke mi devos publike paroli, kaj havas nenion por diri, mi faris kiel mia samnomulo la alia Claŭde en similaj cirkonstancoj: mi preĝe turnis min al Zaza:
"SOS !" mi kriis. "SES !" li respondis.
Kaj li aldonis: "Kial vi simple ne gvidus vian publikon al tiu unua tago de la vivo de SES?" Tiam li afable montris al mi, kiel disvolviĝis la fondo de la societo, montrante je ĉiu etapo, kiel la fondintoj rolis.
Por la ekstera mondo, ili estis stranga bando. Vidu, kiel tamen bele kaj bone ili bande rolis.
Ĉar estis tre bela vetero, ili decidis lui barkon por kune navigi kelktempe sur la lago. Kaj la fondejo de SES fariĝis barka Rolo.
Sed kompreneble necesis reveni sur la firman teron kaj aliri seriozajn aferojn. Decidi pri la enspezoj, la elspezoj, la kostoj, la kotizoj ktp. Trovi iun, kiu akceptos zorgi pri la kontoj. Tiel la lulejo de SES iĝis kont-Rolo.
Ĉiuj jam tuj akceptis havigi al la ĵus naskita societo la fiksitan kotizon. Sed kien meti la monon? En kason, kompreneble! Tiel komenciĝis la gravega kas-rolo de la respondeculo pri financoj, kun celo klare difinita: kiel plej honeste kaj efike kase roli.
Kontentaj pri la bona laboro, kiun ili plenumis fondante la societon, ili iris kune manĝi - tio estas preskaŭ deviga, kiam oni vizitas Rolon - frititajn fileojn de lagaj perkoj, similajn al tiuj, kiujn vi ĵus manĝis. Kaj ĉar la fileojn oni fritis en pato, kaj ili estis bonegaj, niaj fondintaj patroj entuziasmiĝis pri la pat-rolo de Rolo.
Kaj jen unu el ili ekhavis ideon. Ĉiuj ja estis fervoraj esperantistoj, ili tutkore deziris, ke Esperanto disvastiĝu, kaj ili pensis, ke por tio nepre necesas instrui la lingvon en la lernejoj. La plej bona taktiko, ili pensis, estas sendi al la aŭtoritatoj peticion tiucelan. La vorto "peticio" ne ekzistis en la lingvo de 1903. Oni diris petskribo, ĉar temas pri skribo por peti. Tiel, la 27-an de septembro 1903, la naskiĝejo de SES riveliĝis pet-Rolo.
Ilin tre impresis tiu rivelo, sed, saĝe, ili decidis esti plej diskretaj pri la afero. Pri tiu pet-rolo de Rolo ili promesis silenti. Tial vi hodiaŭ povas trankvile paŝi sur la Rolaj trotuaroj. Eĉ ne unu usonan soldaton vi renkontos.
Kial kaj kiel lerni Esperanton
Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.