Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo (1) aŭ la Eŭropa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.
La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aŭ grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo aŭ kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.
Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezono de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.
La tria sistemo estas demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi tamen estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.
Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi
povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.
1. UNo - mallongigo de la nomo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (aŭ Unuiĝinta Naciaro)
Kien esperanto?
Tendenco apartigi Ignoro de sufero Tri komuniksistemoj La fina venko
La Manifesto: ĉu dua stadio en dialektika procezo?
La temo estas vasta. Sed mia kontribuo limiĝos je la Raŭma Manifesto. Kial? Ĉar, kiel vi vidos el mia konkludo, ĝi situas en centra loko en la historio de esperantismo. Cetere, la esprimo "Kien esperanto?" estas dubsenca: ĉu ĝi signifas "kien ĝi iras?" aŭ "kien ĝi iru?". Feliĉe, laŭ mia konceptado, ne estas problemo, ĉar ĝi iras, kien ĝi iru, nome: al la fina venko. Pri tiu fina venko mi poste reparolos. Verŝajne multaj el vi estas skeptikaj, kaj kelkaj eble jam ridetas ironie. Ne gravas. Mi ĉiam konservis ian infanan naivecon, kiu alportis al mi tiom da ĝojo en la vivo, ke ne havus sencon rezigni ĝin favore al pseudo-realisma pesimismo, kiu ne disradias feliĉon ĉirkaŭ si. Sed pri tio pli poste. Nun mi klarigos al vi, kiel mi reagas al la Manifesto de Raŭmo.
Tendenco apartigi
Unu el ĝiaj trajtoj estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas
Tiu disdivido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti.
La analizo de la praceloj, en punktoj 1 kaj 2 de la Manifesto, ne respondas al mia sperto. Eble, simple, la frakcio de la esperantistaro, kun kiu mi rilatas, estas sufiĉe ne-tipa pri la ĝenerala esperantistaro. Sed ĉu la aŭtoroj de la Manifesto bazis sin sur specimeno pli reprezenta? Nenio ebligas tion kredi. Fakte, mi suspektas la psikan meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn,