Pri la punkto 3, mi sentas hodiaŭ la saman rezervon, kiel mi sentis unualege. Mi ne konceptas mian esperantistecon "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Mi konservus tiun identecon, eĉ se la plimulto el la homoj praktikus esperanton. Estas fakto, ke, estante esperantisto, mi nun apartenas al malplimulto, sed tio tute ne estas esenca. Ankaŭ ĉi tie mi perceptas ĉe la aŭtoroj emon dividi, apartigi; ĉifoje ne plu divido inter esperantistoj, sed divido en la homaro: plimulto ne interesiĝanta pri esperanto unuflanke, kiu estas "ili", kaj, aliflanke, minoritato kun aliaj celoj kaj interesoj, kiu estas
Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu laŭ mi karakterizas la Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en la homaro, kiel mi ĵus diris, en la esperantistaro, kiel mi montris komence, kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita
Tie la aŭtoroj notas ĉe esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mitama, kaj egoo, pro kiu, laŭ ili, ni simple ĝuas esperanton inter ni. Simila priskribo tute ne esprimas la realon, kia mi perceptas ĝin. La superegoo ja estas la parto de ni, kiu agas kiel aŭtoritato. Mi forte dubas, ke esperantistoj, kiuj propagandemas, faras tion pro sento pri morala devo. Mi opinias, ke tiu konduto radikas en la egoo, same kiel la plezuro retroviĝi inter ni kaj ĝui la lingvon. Ĝuste ĉar ni trovas esperanton io mirinda, mirakla, riĉiga por la animo kaj la koro, io, kio por multaj el ni ŝanĝis la vivon en ege pozitiva senco, ĝuste pro tio ŝprucas en ni intensa deziro diskonigi ĝin, kiel trezoron. La plimulto el la esperantistoj, miaopinie, emas disvastigi ĝin, agnoskigi ĝin, oficialigi ĝin simple kiel enamiĝinto inklinas rakonti al ĉiuj pri sia amo, pri la mirinda persono, kiun li renkontis kaj amas. Tio absolute ne radikas en superegoo, kiu aŭtoritate diktas devojn kaj kiu, se oni ne sekvas ĝiajn ordonojn, kreas kulposentojn. Male, estas tipa konduto de homo kun sento, kiu bezonas disradii, ĉar pretersilenti la mirindecon de la renkontita trezoro estus simple neeble. Ĉi tiu priskribo validas por la granda plimulto el la propagandemuloj, kiujn mi renkontis aŭ kun kiuj mi kunlaboras. Sekve, tute ne estas konflikto inter superegoo kaj egoo, sed ĝenerale personeco kun fortaj sentoj, kiuj ne povas ne manifestiĝi ekstere, ne povas ne strebi al entuziasmigo de kiel eble plej multaj aliaj homoj.
Ke tio igas nin transpasi la limojn de objektiveco ĉe intervjuo, ekzemple, tio radikas simple en la forto de la amo. Homo, kiu amegas, emas laŭdegi la amatan personon, kaj troigi ties belecon. Se tiakaze rolus superegoo, ĝi tute ne instigus al troa laŭdego, ĝi devigus la koncernaton objektivi, kaj la troiginto poste sentus sin premata de kulposento pro sia trompo, kio simple ne okazas ĉe niaj propagandemuloj.
La divido inter superegoo kaj egoo do ŝajnas al mi neĝusta, plia konkretigo de ia, verŝajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedaŭri la uzon de fakterminoj en ĝenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare.
Ignoro de sufero
Tiu inklino apartigi, dividi, fortranĉi parton de tutaĵo kondukas al miskompreno pri la identeco de la tipa esperantisto, almenaŭ se mi juĝas laŭ tiuj, kiujn mi konas. Kaj tio venigas min al la alia sento, kiun mi havis legante la Manifeston. Sento pri bedaŭro, sento pri manko.
La Manifesto ja komplete ignoras, ke en la mondo ekzistas lingva komunikproblemo, ke tiu problemo kaŭzas multegajn suferojn, kaj ke esperanto aperis kiel metodo kuraci la koncernan suferkaŭzon. Ne nur aperis kiel kuracilo, sed montriĝis efika kuracilo tie, kie ĝi estas aplikata.
Tiu mia vidmaniero intensiĝis, de kiam mi ek de pasinta jaro laboras kun rifuĝintoj. Kiom da turmentoj, komplikaĵoj, suferoj portas kun si la manko de lingva komunikilo! Kiam vi staras, kiel okazis al mi, antaŭ virino, kiu travivas histerian krizon, kaj kiu parolas nur albane, kaj via povo helpi estas praktike nuligita pro la manko de komunikilo, vi ne plu povas rigardi vian esperantistecon kiel la simplan plezuron esperantumi inter ni. Tiu persono klare bezonis psikologian helpon, kaj klare ŝi povus ricevi ĝin, se ekzistus komuna lingvo kun la psikoterapiisto. Sed neniu komuna lingvo haveblis. En la saman centron iom poste alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis esperanton. Krom esperanto, li sciis nur la albanan. Nu, kvankam li ne dediĉis multe da tempo al tiu lernado, la situacio estis tute alia. Tiun junulon mi povis aŭskulti kaj helpi. Inter la aliaj rifuĝintoj de la centro, pluraj havas ian scipoveton de la angla, la germana, la rusa, kiujn ili lernis dum jaroj kaj jaroj. Sed kvankam ankaŭ mi dediĉis multe da tempo al tiuj lingvoj, la komunikado kun ili estas ege malrapida, sennuanca, senviva, laciga, unuvorte frustra. Ne sufiĉe efika por fari taŭgan laboron.