La problemoj pri komunikado, kvankam tiu fako estas unu el la plej esplorataj en la lastaj jaroj, ne ĉesas daŭre turmenti la homojn, kiuj por vivi bezonas paroli. Ni proponas al vi intervjuon al Claude Piron, kiu dum dudek jaroj instruis ĉe Psikologia kaj Edukscienca Fakultato de Ĝeneva Universitato, verkis multajn artikolojn pri interlingvistiko kaj estis siatempe tradukisto el la angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe UN kaj ĉe Monda Organizo pri Sano. Li estas kunlaboranto de la itala asocio
CP: Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.
CP: Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan, lingvon, kiu estas malfacila eĉ por siaj denaskaj parolantoj. Pli ĝuste, oni nenion elektis, oni simple lasis la forton de inerteco agi. Rezulte, 95 elcentoj el la homaro rezignacie akceptas pozicion lingve malsuperan al tiu de la restantaj 5 elcentoj, la denaskaj anglalingvanoj, kiuj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon. Peni kaj spekti dekadencon ĉiam pli rimarkeblan de sia lingvo.
CP: Oni diras : ekzistas la angla, ĝi solvas ĉiujn lingvajn problemojn. Ne estas vere. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ne ekzistas sento de kompatemo, de solidareco, al eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; al estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉe altnivela por delikataj traktadoj; al turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi al loka kuracisto, kion li sentas ktp. Sed anstataŭ vidi tiujn viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj, ĉar ili ne sukcesas komprenigi sin. "Ili nur devis lerni lingvojn!" Kvazaŭ estus tiel simple por ĉiuj ! Kaj pensu pri la milionoj kaj milionoj da junuloj en la tuta mondo, kiuj dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, sed ne sukcesas. Kia grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio por mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, iam diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro". Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro - ĉe sama nombro da lernhoroj semajne -, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Evidente, neracie oni "elektis".