Alia problemo estas la pluralo. En la ĉina ne estas pluralo, en la senco, laŭ kiu ni komprenas tiun vorton. Kvankam ekzistas manieroj indiki, ĉu temas pri unu aŭ pluraj, oni ĝenerale ne uzas ilin (krom ĉe pronomoj), aŭ ili estas esprimataj per tre malsamaj rimedoj. Tiuj du specoj de markiloj - verbotempoj kaj pluralo/singularo - estas tiel bazaj en Esperanto, kaj tiel malfacile uzeblaj por ĉinoj, ke necesas multe da tempo, multaj ekzercoj, por ke tiuj ilin asimilu.
Multaj sintaksaj detaloj de Esperanto estas simple kopiado de eŭropaj lingvoj, kaj ne konformas al logiko, kiel komprenata de ĉino. Ekzemple multaj eŭropaj aŭ amerikaj e-istoj uzas strukturon kiel: Oni ne devas kraĉi sur la trotuaron
(Zamenhof , ekzemple, skribis: "mi ne devas malatenti tion"). Nu, por ĉinoj, mi ne devas signifas "mi ne estas devigita, mi povas, mi rajtas, sed mi ankaŭ rajtas tion ne fari: mi ne devas = ne estas mia devo" (ĉar la neo staras antaŭ devas), la ĝusta formo estus, por ili : oni devas ne kraĉi, mi devas ne malatenti. Orientiĝi en tiuj strangaĵoj postulas multe da tempo kaj ripetadoj. Kaj tiaj strukturoj abundas. Alia ekzemplo: li estas tro juna por kompreni. Kial por? La fakto kompreni ne estas la celo de lia trojuneco! Por ĉino estus pli akcepteble diri Li estas tro juna ol ke li povus kompreni.Tamen la ĉefa problemo estas la giganta vortaro de Esperanto, kiu ofte estas konfuza por ĉino. Ekz. la ĉina lingvo havas vorton zilide
kiu signifas "memstara" kaj estas laŭvorta traduko de "mem-star-a" (ĝ zi, 'mem', ^ li 'star-', ^ -de '-a'). Tre facile por ĉino. Sed e-istoj strange enkondukis kaj uzas la vorton aŭtonoma, kiu, unuavide por ĉino, analiziĝas kiel aŭto-nom-a kaj do signifas "rilata al la nomoj de aŭto(mobilo)j". Same estas ege konfuze por ĉino kompreni, ke teologio ne estas la "scienco pri teo(j)". Ĉino, kiu vidas la subtitolon de la lernolibro de Audrey Childs-Mee Esperanto aŭtodidakte, eĉ post multaj monatoj, eble jaroj da praktikado, havas neniun ideon, pri kio temas, kaj devas serĉi la vorton en vortaro. Se ŝi dirus memlerne, memstude, meminstrue aŭ sininstrue, li aŭ ŝi komprenus tuj post kelkaj lecionoj. Ellerni la grandan parton de tiu grandega vortprovizo, kiun oni bezonas por kompreni mezuman artikolon, estas io, kio postulas multajn horojn (sed kompare kun la sama neceso por la angla lingvo, la esperanta estas infanludo; mi taksas, ke la angla estas kvindekoble pli malfacila ol Esperanto por ĉino).Ankaŭ la signifkampoj (semantikaj kampoj) de Esperanto-vortoj malofte kongruas kun la ĉina. Rigardu en PIV, ekzemple, kiom da malsamaj sencoj, nerilataj inter si, havas vortoj kiel partio, ludi, poŝo,
ktp. Nur legante multege oni asimilas la diversajn senrilatajn signifojn de tiaj vortoj. Por tiuj, kiuj sufiĉe longe studis la anglan, tiuj estas malpli malfacilaj, ĉar la signifkampoj de la rilataj anglaj vortoj ofte kongruas kun la esperantaj. Sed kia proporcio da ĉinoj tiagrade scias la anglan?La ĉina havas "karakterizilojn" aŭ "kategori-indikajn vortojn", kiujn oni devas enmeti inter nombro aŭ montra pronomo kaj substantivo. Verŝajne tio disvolviĝis por faciligi la komprenon en lingvo kun neimagebla (por okcidentano) nombro da homonimoj. Ekzemple por diri "tri libroj" oni devas enmeti inter 'tri' H san
kaj 'libro(j)' ^ shu la vorton ^ ben , kiu estas la karakterizilo por libroj: 'tri libroj' do estas H^^ sanben shu. Por 'seĝo', yizi, la karakterizilo estas fE ba: 'tiu ĉi seĝo' do estas zheba yizi. 'Unu' estas — yi, 'homo' estas A ren, sed 'unu homo' estas —XA yige ren. Supozeble la foresto de tia sistemo en Esperanto ne aldonas al la malfacileco de la lingvo por ĉino, kvankam eble ĝi povas sentiĝi kiel stranga manko. Mi notis ĝin ĉi tie nur por eviti, ke oni imagu la ĉinan tro simila al Esperanto. Tio tamen nenion forprenas el ilia baza esenca simileco pro la konstruo konscie donita al ĝi de Zamenhof.1. Leginte unuan version de la teksto ĉi tie reproduktita, John C. Wells diris al mi en retmesaĝo, ke li estis trompita de la kutime ripetataj priskriboj kaj ke de nun li havos alian komprenon pri la funkciado de la ĉina.
Al nova tutmonda lingvoordo
Intervjuo al Claude Piron, fakulo pri internacia komunikado, fare de Giorgio
Bronzetti