Mi ne citis akcenton kaj tonojn, sed ankaŭ ili frakasas la kutiman bildon pri la ĉina. Ekzemple en la du unuaj frazoj, kiujn mi prenis kiel ekzemplojn
Diferenco inter la ĉina kaj Esperanto rilate al finaĵoj estas, ke en la ĉina ili ofte ne estas devigaj. Multaj substantivoj ne havas substantivan finaĵon, aliaj nepre bezonas ĝin, kiel 'infano' f^X
Analizo de la efektiva lingvo klare montras, ke la ĉefaj lingvaj karakterizoj atribuitaj al la ĉina en Okcidento simple ne ekzistas. Ilia rezisto al kritiko estas ege interesa psikologia fenomeno. Plurfoje mi diskutis kun lingvistoj, kiuj studis la ĉinan dum tri au kvar jaroj, sed kiuj tamen neniam rimarkis, ke la vera lingvo tute ne elmontras la trajtojn, kiujn oni deklaris al ili tipaj dum iliaj lingvistikaj studoj, antaŭ ol ili ekstudis la lingvon.
Kiam mi priparolis kun tiaj homoj, la unua reago ĉiam estis ega surprizo, ke oni aŭdacas aserti ion, kio tiagrade kontraŭdiras priskribon de ĉiuj jam delonge akceptitan. Tiu reago impresis al mi, kvazaŭ mi kulpus pri sakrilegio. La dua reago estis nekredo. Nur post kiam mi proponis al mia kunparolanto nerefuteblajn ekzemplojn, kiel tiujn ĉi-supre cititajn, la lingvisto fine agnoskis, ke mi pravas, kaj miris, ke dum tiel longa tempo li ne pridubis ideojn, kiujn lia studado de la lingvo devus evidentigi malpravaj. Mi sentis en ĉiuj el ili ian elreviĝon, kvazaŭ mi detruus belan fantaziaĵon, kiun ili emis preferi al la realo.
En Okcidento, la tradicia bildo pri la ĉinoj ofte estas, ke ilia vizaĝo ne montras esprimojn, ke ili estas rigidaj kaj senemociaj, nekompreneblaj ("
Estas bedaŭrinde, ke tiel ofte oni prezentas pri la ĉina bildon, kiu havas malmulton komunan kun realo tamen facile kontrolebla. Se leganto kontestas ion ĉi tie diritan, mi estas preta diskuti. Mi ja ne asertas, ke mi pravas. Sed neniam mi renkontis iun, kiu eĉ nur proponis pruvi min malprava tiurilate (krom per t.n. aŭtoritataj argumentoj, kiel "Mia profesoro diris, ke...", "En mia libro pri lingvistiko estas dirite, ke...").
Mia provizora konkludo do estas, ke la bildo pri la ĉina en nia socio estas same fantazia, kiom ĝia bildo pri Esperanto.
Respondo al demandoj
HL:
<< Relegante vian libreton "Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?" mi ekhavis demandon pri la frazoj :
"Per kk trajtoj, Esperanto similas la aglutinajn lingvojn. Ĉar la kriterio distinganta ĉi-lastajn - formŝanĝo de afiksoj aŭ de gramatikaj morfemoj - ne aplikiĝas al ĝi, ĝi ne estas fundamente aglutina lingvo."
Ĉu dume eble iom ŝanĝiĝis la difino de aglutina lingvo? Ŝajnas ke Wells faris iom alian konkludon en sia libro "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto":
"En aglutina lingvo la vorto havas internan strukturon, cetere tre klaran strukturon. Oni povas segmenti la vorton en morfemajn elementojn, el kiuj ĉiu prezentas unuopan kategorion, leksikan aŭ gramatikan. La divido en morfemojn estas memevidenta, kaj ĉiu parto de la vorto havas sian propran signifon. Ekzemploj de aglutina lingvo estas la turka, la japana, la zulua, kaj la Internacia Lingvo Esperanto." (p. 27) Krome Wells skribas ke Esperanto estas "ekstreme aglutina" sur pagho 37. >>
Tradicie oni klasas la hungaran, la turkan, la mongolan, la svahilan kaj similajn lingvojn inter la aglutinajn. Tiuj havas multajn karakterizojn, kiuj distingas ilin disde la izolaj lingvoj, kaj de lingvo konstruita kiel Esperanto.
En la hungara, turka kaj aliaj t.n. finno-ugriaj lingvoj, gravas la leĝo pri "vokala harmoniigo". La vokalo de la radiko difinas, kiuj estos la vokaloj de la sufiksoj kaj finaĵoj. Ekzemple en la turka oni formas la pluralon de substantivo per l-r, en kiu la vokalo inter
Por ĉino, tiu ŝanĝo estas neregulaĵo, kaj do tipa pri lingvo alia ol izola. En izola lingvo ne povas aperi neregulaĵoj. Laŭ mi Esperanto funde, baze, pli funkcias laŭ la sistemo de la ĉina (do de izolaj lingvoj) ol de la hungara au turka (do aglutinaj lingvoj), ĉar tia ŝanĝo de la formo de sufikso estas nepensebla en Esperanto.