Tiaj estas multegaj ĉinaj morfemoj (silaboj), kiujn ĉinaj gramatikistoj nomas X buziyou
"neliberaj" (angle bound forms). Por formi vorton, ili devas aldoniĝi al alia morfemo. Ekzemple ^ xiao "lernejo", X gong "laboro", huan "ŝati" aŭ ^ qi "stranga" ne ekzistas kiel izolitaj vortoj. Ili aperas en la lingvo nur en plursilabaj kunmetaĵoj, kiel ^^ xuexiao "lernejo", ^^ xiaozhang "lernejestro",gongzuo
"labori", IA gong-ren "laboristo", ^^ xihuan "ŝati", ^f^ qiguai "stranga". Ilia lingva statuso estas la sama kiel tiu depens en la anglapensive, aŭ liber en la anglaj liberty, liberation. Ke ili havas signifon ne sufiĉas por ke ili uzeblu aparte.Sed eĉ morfemojn, kiujn oni povas uzi aparte, oni ne rajtas asimili al vortoj, se, kiam ligitaj al aliaj, ili perdas sian originan sencon. Se la signifo de du- aŭ plursilabaĵo neniam varias, kiu ajn la kuntektso, kaj ne povas esti facile deduktita de la signifo de ĉiu el la kunmetitaj eroj, tiu unuo estas vorto, kaj la ĝin konsistigantaj morfemoj ne. Ni ekzemple konsideru la frazon Wang xiansheng laile,
enkiu ĉiu morfemo, krom la gramatika ero T le,
povas aperi sola, neligita al alia morfemo. Se en la ĉina "morfemo" egalus "vorto", tiu frazo analiziĝus jene:i wang
'reĝo', % xian '(kiel) unua', 'antaŭe', ^ sheng 'naskiĝ', ^ lai 'ven', 'alven', T le [signo de plenumita ago].Kiel kompreni tiun galimation? Ĉu ke reĝo naskiĝis antaŭ la aliaj, aŭ antaŭ la prognozita dato? Fakte, tiu frazo simple signifas "S-ro Wang alvenis". Wang estas familia nomo, ekvivalenta al la angla King (king
= 'reĝo'), al la franca Leroy. La vorto xiansheng estas la ekvivalento de nia "sinjoro" (sed ĝi ĉiam staras post la nomo) kaj ĝi rezultas el simila semantika evoluo : sinjoro ja devenas de la latina senior, kiu signifas "pli maljuna", kiel la ĉina xiansheng, laŭmorfeme "antaŭe naskita". Ĉar jam multajn jarcentojn xiansheng estas uzata nur en la senco 'sinjoro', ĝiestas plenrajta dusilaba vorto, kiel la granda plimulto el la ĉinaj vortoj. Estas klare, ĉi-kaze, ke vorto kaj morfemo estas du malsamaj aferoj.
Mi statistike esploris ĉinan tekston de lingvisto Yuen Ren Chao kaj ĝian anglan tradukon, faritan de la aŭtoro mem. En la ĉina teksto, nur 48,8 elcentoj el la vortoj estas unumorfemaj, dum en la angla tiaj estas 71 elcentoj. Laŭ tiu kriterio, la angla estas pli izola ol la ĉina. Oni ofte diras, ke la ĉina estas "unusilaba lingvo". Miaopinie la angla estas multe pli unusilaba. Komparu la oficialajn titolojn de Tutmonda San-Organizo en la du lingvoj: ĉine: Shijie Weisheng Zuzhi
(0 % daunusilabaj vortoj) kaj World Health Organization
(66% da unusilabaj vortoj) [ffi^ shijie 'mondo', ^^ weisheng 'sanprotekto', zuzhi 'organizo'].
2. Ĉu estas vere, ke ĉiu ĉina vorto povas uziĝi substantive, verbe, adjektive, adverbe, ktp, alivorte, ke ĉinaj vortoj ne apartenas al gramatika kategorio?
Ne. Male al tio, kion diras la plimulto el la okcidentaj lingvistoj pritraktantaj la ĉinan, ĉinaj vortoj havas gramatikan kategorion, kiu, en la plimulto el la kazoj, ne povas ŝanĝiĝi.
En Esperanto, oni povas uzi la radikon bicikl
kiel verbon: li biciklas. La samo validas pri la angla: he bicycles. Tio ne eblas en la ĉina. "Biciklo" estas ĝ^T^ zixingche, sed ĝi ne fariĝas verbo kiam oni metas antaŭ ĝin pronomon aŭ metas ĝin en la lokon de verbo en frazo: i&ĝ^T^ ta zixingche estas komprenata, ne kiel "li biciklas" sed ĉu kiel erara maniero diri "lia biciklo" (devus esti i&Ĥ^ĝ^T^ tade zixingche), ĉu kiel komenco de frazo "li... biciklon...[neniam uzis]". Simile, en Esperanto oni povas uzi la radikon fiŝ verbe kaj diri mi fiŝas en la senco "mi provas kapti fiŝojn", samkiel en la angla fish "fiŝo" fariĝas verbo en Ifish "mi fiŝas", "mi fiŝkaptas" . Tio ne eblas en la ĉina. La morfemo fe yu "fiŝo" neniam estas uzata verbe. Por diri "mi fiŝas", oni devas aldoni alian morfemon: ^Mfi wo bŭyu.^^^^ Ta shi canren
ne estas pli ĝusta en la ĉina ol ties laŭvorta traduko li estas kruel en Esperanto. Oni devas diri ^^^^^ ta shi canrende, do aldonante la adjektivigan morfemon ^ de, kiu respondas al la esperanta -a : ^ wo "mi" > ^ ^ wode, "mia", ^^ canren "kruel" > ^^^ canrende, "kruela". Tamen oni povas diri ^^^ ta canren 'li kruel' kun la senco 'li kruelas' : la adjektiviga morfemo ^ de estas deviga nur, se oni uzas la verbon ^ shi 'esti'.