Klingon
estas la lingvo de ekstertera popolo en la televidserio Star Trek.La lingvisto, kiu pritraktas tiun problemon, misprezentas la realon. Li diras: "Estas probable, ke la plej ĝena elemento de Esperanto (...) estas, ke ĝia alfabeto enhavas plurajn specialajn literojn (konsonantojn kun supersigno, kiaj ekzistas en neniu lingvo), kio jam kreis problemojn por malnovaj skribmaŝinoj; tiuj literoj estas eĉ malpli akordigeblaj kun la nuntempaj tekstprilaboraj programoj."
Sufiĉas rigardi, ekzemple, la fakon "Specialaj karaktroj" en la tekstprogramo Word, la plej uzata en la hodiaŭa mondo, por vidi, ke ĝi enhavas la Esperanto-literojn. Kaj jam delonge uzantoj de Macintosh-komputiloj senprobleme tajpas en Esperanto.Ankaŭ diversaj aliaj sistemoj estas uzataj. Iuj almetas x post la konsonanto, kio donas al la tajpitaj tekstoj aspekton strangan, malestetikan, forpuŝan, sed kun la avantaĝo, ke tio ne ŝanĝas la alfabetan ordon, ĉar la litero x ne ekzistas en Esperanto (tiu sono skribiĝas ks), kaj ke ekzistas programoj, kiuj kelksekunde anstataŭigas la literojn kun x per la supersignaj literoj. Aliaj aldonas apostrofon. Tiuj diferencoj ne pli komplikas la legadon ol la malsamaj manieroj skribi multajn anglajn vortojn: color / colour, realize / realise, program / programme,
ktp.Vidu tiurilate Claude Piron, "Psikologiaj reagoj al Esperanto".
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/reagoj.htm#defendmekanismoj.
La ĉina : mitoj kaj realo
Ne nur Esperanto estas objekto de antaŭjuĝoj en lingvistikaj rondoj kaj en la ĝenerala klera publiko. Ankaŭ la kutima bildo pri la ĉina ne respondas al la realo. En Okcidento, multaj lingvistikaj profesoroj kaj libroj - la plimulto, ŝajnas al mi - instruas pri tiu lingvo malveraĵojn. Ekde kiam mi asertis, en Esperanto, ĉu azia aŭ eŭropa lingvo?
(Rotterdam: UEA, 1977, Esperanto-Dokumentoj, 10 E; angla teksto legebla sur Esperanto: european or asiatic language?), ke Esperanto estas pli izola ol aglutina, multaj esperantistoj esprimas al mi sian skeptikecon tiurilate kaj sian deziron koni miajn argumentojn favore al tiu stranga ideo. Ilia skeptikeco ĝenerale radikas en du misprezentoj: (1) la kutima malĝusta bildo de la ĉina, kiu, ial, preskaŭ monopole disvastiĝis en Okcidento, (2) fuŝa ideo pri tio, per kiuj trajtoj aglutina lingvo diferencas de la fleksiaj kaj izolaj. Tial ŝajnas al mi utile disponigi al la esperantista publiko respondojn al tiaj demandoj, kiuj klarigos, kial, laŭ mi, Esperanto funde pli similas la ĉinan ol la aglutinajn lingvojn, kiaj estas la turka, la hungara kaj la svahila.Ĉar la demando estas tiom pri Esperanto kiom pri la ĉina, permesu, ke mi komence prezentu gravegan, sed ĝenerale nekonatan, citaĵon de Zamenhof, el la Unua Libro:
"Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam
kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."[D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto,
Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].