Ni unue emfazu, ke tia konduto tute ne estas eksterordinara. Kiel jam dirite, ĉiuj normalaj plenkreskuloj elmontras similajn mensajn procezojn en multaj kampoj, kun kiuj ili ne havas familiarecon. Oni do ne miru, kaj nenion riproĉu al la koncernatoj. Sed tio ne signifas, ke ne indas demandi al si, kio kaŭzas tiun transŝovon de plenkreskula pensado al etinfana.
Ĝenerale, simila transglito okazas en la kampoj, kiuj iel afekcias la sentojn. Emocia implikiĝo efektive manifestiĝas en pluraj respondoj: "Japana firmaestro DEVASpovi diskuti angle", "La Altaj Pastroj de tiu mesia movado tuteŭropa", "Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj, kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon."
Kial Esperanto, ĉe tiuj fakuloj, ekvekas emociajn reagojn, kiuj fuŝas la intelektan funkciadon? Refoje temas pri banala fenomeno. Estas fakto, ke mencio de tiu lingvo, aŭ klarigoj donataj pri ĝi, ofte havas tiun efikon sur plenkreskulojn, (23) tiagrade, ke la sobra, objektiva sinteno, fakte estas escepto, kaj tute ne la plej kutima reago. Ĉe mirige alta proporcio el la homoj, Esperanto, tuj kiam menciata, aktivigas la klasikajn defendmekanismojn, kiuj protektas kontraŭ angoro. (24)Retroiron al etinfana pensmaniero oni povas asimili al tia mekanismo. Ĝi ebligas ne vidi la problemon laŭ ties tuteco, kaj do eviti alfronti ĝin kun ĝia plena komplekseco. Likvidante la distingon inter parto kaj tuto, kio estas tipa pri du-era funkciado, ĝi ebligas ankaŭ pretervidi, ke oni ne havas informbazon por respondi. Tiuj lingvistoj pekas kontraŭ logiko. Ŝajne ili kredas, ke sufiĉas ligi "mi kompetentas pri lingvoj"
al "mi havas nebulan ideon pri tio, kio Esperanto estas" por povi konkludi: "mi estas kompetenta por respondi al demandoj pri Esperanto kun plena memfido." Malpreciza konscio pri parta kompetento fariĝas certeco pri plena kompetento. Sen tiu mistakso, niaj lingvistoj ne alprenus tiun patronecan tonon de specialisto, kiu funde konas la aferon kaj do povas doni konsilojn kaj eldiri firmajn asertojn pri faktoj neniam kontrolitaj, respondante al persono, kies kompetentecon neniu povas pridubi. Efektive, la demandon, kiun koncernas la plimulto el la respondoj oni povas resumi jene: "Kion vi lingvistoj diras pri Esperanto, tio ne akordas kun miaj travivaĵoj. Kiel vi povus tion klarigi?" Interese, niaj lingvistoj konstante elturniĝas por ignori la konsiderojn, al kiuj kondukas la atesto de la demandinto. Ili respondas, kvazaŭ ili neniam rimarkis, ke ŝi diras: "Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank'al la personoj, kiuj parolas Esperanton." Se, tute simple, ili ne kredus ŝin, ili tion dirus. Sed ili ne komentas tiun frazon. Ĉu tio ne estas la signo de bele sukcesinta repuŝado, kaj do de vera komplekso?Aliflanke, ni ne forgesu, ke ĉiuj estas anglalingvaj. Pluraj respondoj rivelas la subkuŝantan ĉeeston de du-era mensa skemo "angla ^ Esperanto". Esperanto sentiĝas kiel rivalo, kontraŭulo, konkuranto de la angla, riskanta kapti ties lokon. La bezono prezenti ĝin plena je mankoj kaj malbonaĵoj povus esti maniero defendi la anglan. Estas konate, ke homo identigas sin al sia lingvo. Se mi estas denaske anglalingva, defendi la anglan estas defendi min mem. Diri, aŭ subdiri: "la angla estas la
mondolingvo", "la angla estas la lingvo, kiun vi ne povas malhavi", "la angla estas lingvo tre supera al tiu Esperanto, kiu enhavas tiujn kaj tiujn kaj tiujn aliajn fuŝtrajtojn" egalas diri: "Mi estas grava", "mi estas la venkinto", "I am the best" ["mi estas la plej bona"]. Ĉu ne estas home fali en tiun misaĵon? Kiu neniam identigis sin al ento, haviganta senton de supereco, tiu ĵetu la unuan ŝtonon al la lingvistoj de "Ask-A-Linguist". [Por tradukantoj al lingvo, en kiu tiu esprimo ne estas konata: ĵeti la unuan ŝtonon aludas al la ŝtonmortigo de adultulinoj, kaj do signifas "esti la unua, kiu riproĉas aŭ kondamnas" (aludo al rakonto en la Evangelio de Johano, 8, 7)].Ĉar Esperanto estas juna lingvo, ĝi ankaŭ povas veki funde de la nekonscia psiko sentojn, kiuj invadas mezaĝulojn, kiam riskas forŝovi ilin el iliaj postenoj rivalo eble malpli sperta, malpli saĝa, sed kun la pli granda forto de l' juneco.