Koncerne la lingviston, kiu proklamas: "Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj
(19), kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon. Kial ne Klingon?" (20), kion diri, se ne, ke tiu eldiraĵo ne elstarigas lin kiel iun aparte tolereman aŭ objektivan? Ĉu la dunaciaj paroj, kiuj formiĝis dum Esperanto-aranĝo kaj kiuj fondis esperantlingvan familion, ĉar la zamenhofa lingvo komence estis la sola komuna, meritas tian malrespekton? Kaj eĉ se temas pri du gehomoj kun sama gepatra lingvo, kiuj decidas eduki la idojn en Esperanto, ĉar ili ŝuldas al tiu lingvo homan kaj kulturan riĉiĝon, kiun ili alte taksas, kaj ĉar ili scias proprasperte, kian avantaĝon por la posta ellernado de aliaj lingvoj prezentas infanaĝa akiro de Esperanto, ĉu oni rajtas esprimi sin tiatone? La leganto juĝu mem.
Diagnozo
El la 20 respondoj analizataj en ĉi tiu artikolo, nur tri manifestas pozitivan sintenon. La unua diras: "Esperanto estas natura lingvo, kvankam ĝi rezultas el artefarita lingvo naskita en Pollando fine de la 19-a jarcento." La dua: "Kiel ajn estu, mi estas feliĉa ekscii, ke la Esperanto-komunumo estas sufiĉe vigla kaj vasta por ebligi al vi vojaĝi tutmonde kaj kontakti lokanojn en la landoj, kiujn vi vizitas." Kaj la tria: "Se iam devus esti artefarita universala lingvo, mi opinias, ke Esperanto estus tre bona elektaĵo. Kiel persono, kiu havas pri ĝi sufiĉe bonan konon, tamen sen esti iel ajn ĝia subtenanto, mi ne vidas en ĝi seriozajn mankojn." Ĉiuj aliaj respondoj eldiras pri la lingvo nur negativajn juĝojn.
Etinfana pensmaniero
[Tiun pensmanieron la franclingva psikologia ĵargono nomas preoperatoire,
laŭvorte antaŭoperacia (ĝi rilatas al difinitaj mensaj operacioj). Laŭ la Webster-vortaro, ankaŭ la angla havas same formitan vorton: preoperatory. Tradukanto povas uzi similan vorton, anstataŭ etinfana, en ĉi tiu parto de la artikolo, se lia aŭ ŝia lingvo enhavas ĝin, kiel la itala (preoperatorio)].Tiuj respondoj kunfaras koheran bildon. Ili elmontras la karakterizojn de maniero pensi tipa pri infano malpli ol kvinjara. Tiu takso riskas ŝoki. Tial utilas precizigi, ke ĉiu plenkreskulo tiamaniere funkcias en granda parto de sia mensa aktiveco. Intelekto ĉiam maturiĝas nur parte. Plenkreskula pensado, kiu aperas, kiam la mensa evoluo atingis la disvolviĝnivelon, kiun psikologia ĵargono nomas la stadio de formalaj operacioj,
estas aplikata nur en la kampoj, kun kiuj la koncernato estas familiara aŭ kiujn ne blokas emociaj faktoroj. En ĉiaspecaj kampoj - teknikaj aŭ aliaj fakoj, kiujn la individuo malbone konas; arto vivi; socia aŭ politika vivo; religio; filozofio; opinioj pri aliuloj kaj pri si; opinioj pri grandaj homkategorioj ("nigruloj estas altkreskaj", "islamanoj estas fanatikuloj", "kristanoj estas sintrudemaj", "virinoj ne kapablas racie rezoni", "viroj ne komprenas virinojn", ktp) - mezumaj plenkreskuloj uzas la kvinjarulan menson: ili neglektas la "inklud"-funkcion kaj rezonas du-aĵe, reduktante ĉiun konsideron, ĉiun demandon, al nur du kontraŭaj, ekstremaj kaj simetriaj terminoj.
Inkludo
La foresto de la funkcio "inkludi" estas konstantaĵo en la lingvistaj respondoj. Ili prezentas ĉion, kvazaŭ Esperanto ne havus ligon al la vivo socia, al la problemoj de la homaro. Ili pritraktas ĝin kiel aferon izolitan de ĉia kuntektso, kvazaŭ ĝi ekzistus nur en "fermita ujo", sen ia ajn rilato kun ĉio alia, kio okazas en la mondo. Neniam ili perceptas ĝin ebla solvo al reala problemo, kiu povas konkuri kun aliaj opcioj proponitaj por superi la samajn malfacilaĵojn.