Logiko estas io bonega, sed ĝi ne povas anstataŭi kontrolon en la realo. Dedukti el nekontrolitaj premisoj, ke Esperanto prezentas tiun kaj tiun alian malavantaĝon, neniam esplorante en la realo por scii, ĉu tiu konfirmas la konkludon, estas maniero procedi, kiu havas nenion komunan kun scienca lingvistiko. Indas bedaŭri, ke, certe tute honest-intence, niaj lingvistoj ĝin alprenis kun tiel bela unuanimeco.
5. Manko de komparado
La diversaj rimedoj aplikataj por superi la lingvobarojn ne estas komparataj
La solaj komparoj prezentitaj de la respondantaj lingvistoj rilatas al lingvaj trajtoj, neniam al la lingvo rigardata kiel interkultura ponto. Ili do preteratentas gravegan aspekton de la demando, nome, ke Esperanto havas precizan funkcion: ebligi al diversoriginaj personoj sin reciproke kompreni. Taksi ĝin ne konsiderante tiun funkcion ne havas pli da senco ol taksi laborilon sen atenti la uzon, por kiu ĝi estis fabrikita.
Kiel antaŭe dirite, en tiu funkcio, Esperanto estas unu rimedo inter pluraj, same kiel la fuŝa angla, samtempa interpretado kaj la aliaj rimedoj uzataj inter malsamlingvanoj por komuniki. Tiuj rimedoj egalas inter si nek rilate la tempan, monan, ekipan, personaran aŭ nerv-energian investon, nek rilate la investrezulton, kiu povas esti preskaŭ nula (gestoj) ĝis preskaŭ perfekta (angla bone regata). Neniam niaj lingvistoj komparas Esperanton, en realaj situacioj, al tiuj aliaj manieroj interkulture komuniki. Ili esprimas sin, kvazaŭ sufiĉus alskribi al la lingvo serion da mankoj kaj malbonaĵoj por ke la demando estu likvidita. Sed post kiam ili forĵetis Esperanton, ili proponas nenion, krom la angla, sen komenti la fakton, ke ankaŭ ĝi havas la plimulton el la ĝenaĵoj riproĉitaj al Esperanto, en ege pli ampleksa mezuro. Ni allasu, ke Esperanto ne estas ideala mondlingvo pro tio, ke ĉiu elparolas ĝin per sia nacia aŭ loka prononco. Sed kio pri la angla? Kiam ĝi estas uzata kiel interkomprenilo, ĉu ankaŭ ĝin ne misformas la prononckutimoj de la gepatraj lingvoj? Kaj ĉu ne estas objektiva fakto, ke la fonetikaj miskomprenoj pli oftas kun la angla ol kun Esperanto? Simpla kompara analizo de la fonetikaj trajtoj de ambaŭ kaj de la multaj lingvoj parolataj sur nia planedo sufiĉas por montri, ke Esperanto havas pli da komunaĵoj ol la angla, el fonetika vidpunkto, kun la plimulto el la lingvoj. Kiun sencon havas forĵeti opcion, se oni zorge evitas proponi sambonan aŭ pli bonan?
Manko de komparado de elementoj indaj je konsidero
La inklino pretervidi, kiom grave estas bazi siajn rezonojn sur komparoj, jam plurfoje notita, jen kaj jen retroviĝas rilate al izolitaj lingvaj trajtoj. Ekzemple unu el la lingvistoj taksas Esperanton forĵetinda pro tio, ke, laŭ li, homoj, sekvante la kutimojn de la gepatra lingvo, prononcos malklare - kiel
La ĉefa eraro de tiu lingvisto estas, ke li ĝeneraligas al la tuta planedo kazon, kiu, finfine, estas relative malofta en la panoramo de la lingvoj.
6. Emo rilati de supre
Konsiloj