Estas tute normale, ke profesoro, konsultita de studento aŭ de nefakulo, alprenu tonon de scianto, de kompetentulo; li estas ja specialisto. Bedaŭrinde, ĉe la lingvistoj ĉi tie konsiderataj, kompetenteco mankas rilate Esperanton. Nur unu el ili siatempe lernis la lingvon, sed li ne vere partoprenis en aktivecoj, kiuj ebligus al li paroli plenscie pri tio, kiel ĝi praktike funkcias. Por iu familiara kun la Esperanto-mondo, estas do ŝoke konstati, ke tiuj fakuloj pri lingvoj, sed nefakuloj pri la zamenhofa, ofte donas konsilojn, ekzemple: "Diru al via japana amiko, ke li forgesupri Esperanto kaj prefere lernu la anglan, la francan aŭ la ĉinan."
Oni povas bedaŭri, ke tiajn konsilojn eldiras personoj, kiuj scias nenion pri la praktikaj avantaĝoj de regado de Esperanto, kaj kiuj havas pri ĝiaj karakterizoj nur malĝustan ideon. Ili efektivigas sur la demandinton premon, kiu ne estas tre demokratia. Se oni sentas sin devigita konsili ion, ĉu ne preferindus diri: "Vi sciu, eĉ kiam oni estas lingvisto, oni ne pro tio kompetentas en la kampo de Esperanto. Mi konsilas al vi esplori la aferon. Per Interreto devus esti ne tro malfacile."Unu el liaj koleginoj ripetas similan kanton: "Kion vi celas, kiam vi konsideras la ideon eklerni fremdan lingvon? (...) Se vojaĝi, lernu lingvon el la regiono, kien vi intencas iri. Se plaĉas al vi la sonoj de iu lingvo, tiun elektu. Se vi deziras legi literaturon en la originalo, studu la lingvon de viaj preferataj aŭtoroj."
Tiu persono ŝajnas ne koncepti, ke oni povas deziri vojaĝi en la tuta mondo kaj ĉie kontakti lokanojn sen lingvoproblemo, ekzemple dank'al la tutmonda reto de loĝigo en Esperanto-parolantaj hejmoj. (17) Nek ke la sonoj de la zamenhofa lingvo povas allogi. Nek ke eblas ŝati tre malsamajn literaturojn kaj deziri legi verkojn el diversaj landoj laŭ tradukoj faritaj de samlandanoj de la verkisto en lingvon pli bone adaptitan ol la plimulto al la postuloj de literatura tradukado. Tiu nekapablo de intelektulino imagi la oftajn motivojn, pro kiuj homoj eklernas Esperanton, estas vere stranga, ĉu ne?Tono
Kelkaj respondoj karakteriziĝas per desupra, patroneca, moŝte-degna tono, ofte kun ironio aŭ sarkasmo, kiujn nenio pravigas.
Kiun sencon havas paroli pri la "altaj pastroj kaj evangeliistoj de la Esperanto-movado" (High Priests and Evangelists of the Esperanto Movement)
? Pri kiuj temas? Jes ja, ekzistas inter la Esperanto-uzantoj personoj, kiuj impresas strange aŭ fanatike, kiajn oni trovas en ĉiu homgrupo. Eble la ĵus citita lingvisto renkontis tiajn homojn. Sed ĉu tio pravigas, ke li rigardu ilin tipaj pri la tuta komunumo de tiuj, kiuj praktikas la lingvon? Sociologo Peter G. Foster konkludis el sia esploro pri britaj esperantistoj, (18) ke ili ĉiurilate similas al la ĝenerala britaro krom pri du detaloj: iom pli multas inter ili vegetaranoj kaj homoj, kiuj voĉdonas por la Labour-partio.La Esperanto-mondo estas ege diversa kaj la etoso en unu lando ne ebligas ĝeneraligi al la tuta planedo. En Brazilo, ekzemple, multaj Esperanto-uzantoj apartenas al la spiritisma movado (aŭ inverse: eble spiritistoj, multnombraj tiulande, pli emas ol la aliaj brazilanoj lerni Esperanton), sed Brazilo prezentas per si, tiurilate, kazon unikan en la mondo. Rigardi ĝin tipa pri la esperantistaro estus grave erari. La Esperanto-komunumo enkalkulas dekduon da Nobel-premiitoj. La aŭtoro de la ĉi-supra citaĵo ne sukcesus prezenti eĉ nur unu el ties tekstoj, kiu ebligus klasi ilin inter la "altajn pastrojn kaj evangeliistojn" de Esperanto. Estas facile uzi tiajn esprimojn, kiuj subdiras pli ol ili diras klare. Estas malpli facili pravigi ilin per dokumentoj aŭ atestoj.
Cetere, estas neniu rilato inter ideologia elekto kaj la kapablo de lingvo faciligi la komunikadon inter malsamlingvanoj. Kiel ĉiun ajn lingvan kolektivon, la anglalingvan loĝantaron stampas trajtoj, kiuj diferencigas ĝin disde ĉiuj aliaj. Neniu konkludis el tio, ke tio forprenas de la angla la kvalitojn necesajn por esti efika kiel tutmonda komunikilo. La citita frazo nur esprimas malestimon, kiun nenio pravigas.