Kiel sentigi al leganto, kiu ne komprenas Esperanton, la elvokan naturon de la netradukeblaj vortoj uzataj en tiuj frazoj? Ne nur estas neeble ilin ekzakte traduki, sed eĉ komprenigi la sencon - evidentan por iu ajn, kiu lernis Esperanton - estas malfacile. En la unua cito, ali-loĝ-iĝ-o
'[nacilingva traduko]' analiziĝas kiel ali '[trad.]', loĝ '[trad.]', iĝ '[trad.]', -o, marko, ke la koncepto estas uzata substantive. La vorto alipsikiĝi '[trad.]', simile analiziĝas: ali-psik-iĝ-i (la fina -i indikas, ke temas pri infinitivo; alipsikiĝo signifas 'la fakto ŝanĝi sian psikon', 'transiro de psiko al alia psiko'. Kion ne povas senti leganto ne scipovanta la lingvon, tio estas la impreso, kiun faras tiu vorto, ĝia vibrancy, ĝia kapablo vibrigi, se citi la esprimon de la lingvisto. La vorto eĥas tute malsame en la menso de la leganto ol farus laŭvorta traduko kiel ŝanĝi la psikon, transiri al alia psiko aŭ transiri alipsiken.En la dua cito, sen-ŝvit-ig-ad-is
analiziĝas kiel sen '[trad.]', ŝvit '[trad.]', ig '[trad.]', ad '[trad.]' -is verbo preterita. Laŭvorta traduko estus "ripete ŝi igis [sian frunton] libera je ŝvito".Vorto kiel senŝvitigadis
povas aperi longa kaj barbara al neinicito. Fakte, sperto pruvas, ke necesas malmulte da praktiko, por ke okulo kaj cerbo kutimiĝu percepti la erojn, el kiuj konsistas tia vorto, kaj aŭtomate fari la sintezon, kiu liveras la signifon. Cetere, senŝvitigi '[trad.]' apartenas al bone konata serio, en kiu troviĝas ekzemple sen-arb-igi '[trad.]', sen-vest-igi '[trad.]', sen-ŝu-igi '[trad.]', sen-kulp-igi '[trad.]', sen-hered-igi '[trad.]', ktp.Iu, kiu regas la du lingvojn, kaj komparas ĉiufoje la frazon kaj ties tradukon, tuj sentas, ke la [nomo de la lingvo] ne sukcesas transdoni la impreson, la senton, la eĥon de la vortoj esperantaj. Ĉu tio signifas, ke nia lingvo estas malriĉa? Tute ne, ĝia riĉeco simple estas malsama ol la esperanta. La malfacileco esprimi tiujn konceptojn en [nomo de la lingvo] aŭ en la angla demonstras, ke ne estas objektive riproĉi al Esperanto, ke mankas al ĝi riĉeco aŭ kapablo vibrigi.
d) "Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko."
Sur kio baziĝas la verkinto de tiu frazo por montri sin tiel memcerta? Certe ne, kiel devus fari lingvisto, sur esploro de tekstoj kaj de konversaci-surbendigoj. Se la fakto, ke multaj vortoj derivas de nur unu radiko, devus esti fonto de monotoneco, la araba kaj la hebrea estus du lingvoj ege monotonaj. La lasta eldono de la unulingva Esperanto-vortaro Plena Ilustrita Vortaro (Parizo: SAT, 2002) enhavas 16780 radikojn, la araba-franca vortaro de Daniel Reig (Parizo: Larousse, 1999), konsiderata plena vortaro, enhavas nur 6089. La tuta hebrea Biblio estis verkita per 2055 radikoj. Nur persono, kiu ne familiaras kun ĝi, povas taksi ĝin monotona, kaj tiu nefamiliareco tuj montras lin au ŝin nekompetenta. Cetere, la latina atingis sian kulturan supron en la tempo de Cicerono, kiam ĝia vortostoko limiĝis je 2500 vortoj.Esperanto ne estas monotona, ĉar estas lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Lingvisto, kiu volas esplori tiun aspekton de la lingvo rapide konvinkiĝos, se li simple ekzamenos, kiel la vortoj 'tradukita de' '[trad.]' estas esprimitaj en la publikigitaj tekstoj.
La varieco estas pli granda ol en iu ajn alia lingvo Oni kompreneble trovas tradukita de,
sed tre ofte vortojn kiel elangligis '[tradukis el la angla]', sekvatajn de la nomo de la tradukinto, aŭ esperantigis '[tradukis en Esperanton]', ktp. Cetere, eblas anstataŭigi la verbon traduki per translingvigi '[transigi de unu lingvo al alia]' aŭ alilingvigi'[igi alilingva]'.En esperantlingva romano, la vortprovizo estas des malpli monotona, ĉar la aŭtoro ekspluatas la sennombrajn modulaĵojn, per kiuj eblas nuanci iun ajn radikon. La fakto, ke por diri 'sen flamo' '[trad.]', eblas elekti inter sen flamo, sen flami, senflama
kaj senflame jam ebligas eviti monotonecon rilate al la sonoj. Krome, la vorto 'bruli' '[trad.]' havas pli multajn sinonimojn en Esperanto ol en diversaj lingvoj, se konsideri, ke krom bruli eblas diri flami kaj fajri (< fajr '[trad.]').Multaj aliaj trajtoj de Esperanto igas ĝin lingvo aparte agrabla por verkisto, kiu abomenas monotonecon. Ni citu nur tri:
la morfemon ul,
ofte uzatan sufikse, ebligas signi rolulon per karakterizan detalon: pipulo 'la viro kun pipo', kisemulo 'tiu, kiu konstante volas kisi', zigzagnazulo 'la homo kun zigzaga nazo';